Brezno, hungare Breznóbánya, germane Bries(en) estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. La loknomo signifas slovake betuloarbaro.
Muzeo de Brezno
Enhavo
1Geografio
2Historio
3Vidindaĵoj
4Famuloj
5Ĝemelurboj
Geografio |
La urbo situas en valo de Hron, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Banská Bystrica-Košice.
Banská Bystrica troviĝas 43 km.
Historio |
La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Germanaj ministoj fondis ministan vilaĝon post la tatara invado en 1241. La unua mencio okazis en 1265. Oni minis feron, arĝenton kaj oron. La minejo ricevis privilegiojn en 1380, tiutempe nomata Brizna, poste en 1488 rajton pri foiro.
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (hungare kaj slovake):
Körmöcbánya/Kremnica
Besztercebánya/Banská Bystrica
Bakabánya/Pukanec
Újbánya/Nová Baňa
Libetbánya/Ľubietová
Selmecbánya/Banská Štiavnica
Bélabánya/Banská Belá
Breznóbánya/Brezno
Okazis detruo fare de proksima nobelo Dóczy (dOci). Inter 1655-1770 la komunumo estis libera reĝa urbo. Ekde la 17-a jarcento formiĝis korporacioj, post jarcento graviĝis la ferindustrio. Okazis incendio en 1779. La loĝantaro okupiĝis ankaŭ per bredado de ŝafoj kaj per farado de fromaĝoj. En la 19-a jarcento la urbo estis grava centro de la slovaka nacia movado. En 1910 loĝis en la urbo 4179 da homoj (3081 slovakoj, 1010 hungaroj). Post 1919 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2004 loĝis en la urbo 22800 da homoj.
Ĉefplaco de Brezno
Vidindaĵoj |
gotika katolika paroĥa preĝejo, en la 18-a jarcento renoviĝis al klasikisma stilo
klasikisma luterana preĝejo de 1787
renesanca urbodomo, en 1779 renoviĝis al klasikisma stilo, la turo aldoniĝis en 1830
ĉefplaco kun restaĵoj de iama urbomuro, kun renesancaj loĝdomoj kaj kun kolono de 1741
klostro de 1713 kun kapelo
Famuloj |
naskiĝis en la tiama Breznóbánya:
hungara kemiisto Dániel Wágner (1800)
hungara farmaciisto Kornél Göllner
hungara ornitologo Otto Herman en 1835
hungara piarista monaĥo Dániel Kmeth
naskiĝis en la tiama apudaĵo Bikás de Breznóbánya:
hungara arkitekto Kálmán Lux
naskiĝis en 1806 slovaka luterana episkopo kaj poeto Karol Kuzmány
estis tie slovaka pastro kaj romanisto Ján Chalupka
mortis en 1937 slovaka luterana pastro, politikisto kaj romanisto Martin Rázus
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Metroo de Marsejlo Logoo Ĝeneralaj informoj Loko Marsejlo Francio Transportsistema speco Metroo Komenco de trafiko 26-a de novembro 1977 Teknikaj informoj Longeco de sistemo 21,6 km Nombro de linioj 2 Nombro de veturiloj 36 Nombro de stacioj 28 (+ 2 interkonektoj) Aliaj informoj Traklarĝo 1 435 mm Transportisto RTM v • d • r La Metroo de Marsejlo (Francio) (france Métro de Marseille ) estas metrosistemo funkcianta per pneŭoj derivita de la teknologio disvolvigita de la RATP por la metroo de Parizo. Ĝi malfermiĝis unuafoje al la publiko en la jaro 1977. Ĝi konsistas el du linioj, parte subteraj, kun longeco de entute 21,6 km , situantaj nur en la municipo Marsejlo. Nuntempe konstruiĝas du plilongigaĵoj. Enhavo 1 Mapo 2 Metrolinioj 2.1 Linio 1 2.2 Linio 2 3 Vidu ankaŭ 4 Eksteraj ligiloj Mapo | Mapo de la metroo de Marsejlo Metrolinioj | ...