Zsámbék
Ne miskomprenu kun Zsámbok!
Zsámbék | ||
urbo | ||
Ne estas priskribata en wikidatumoj | ||
| ||
Areo | 34 km² (3 400 ha) | |
---|---|---|
Loĝantaro | 5 276 (2015) | |
Denseco | 155,18 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 2072 | |
Telefona antaŭkodo | 23 | |
Vikimedia Komunejo: Zsámbék | ||
Retpaĝo: www.zsambek.hu | ||
Zsámbék [ĵAmbEk] estas urbo en Hungario en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Budakeszi.
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Famuloj
Situo |
Zsámbék situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Budapeŝto troviĝas 25 km-ojn.
Historio |
La komunumo havas riĉajn restaĵojn el la neolitiko, de keltoj, de romianoj kaj de avaroj. En 1220 romanika-gotika preĝejo konstruiĝis, kiu ankaŭ nun estas elstara memoraĵo. La tataroj detruis la vilaĝon en 1242, kiu refondiĝis kaj en 1467 ricevis la titolon kampurbo. Inter 1541 kaj 1686 la turkoj okupis kaj havis ankaŭ Zsámbék-on. Poste alvenis germanoj por loĝadi. En 1763 tertremo okazis, la preĝejo iĝis neuzebla. Pli nova baroka preĝejo, krome kastelo konstruiĝis. Katolika Altlernejo Vilmos Apor funkciis en la kastelo ĝis 2003. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.
Nuntempe oni aranĝas someran festivalon, krome estas muzeo pri lampoj.
Vidindaĵoj |
Premonstrata preĝejo (Zsámbék) (vidu la foton!)- Kastelo de Zsámbék
paroĥa romkatolika Kirko Naskiĝo de Johano Baptisto (Zsámbék) de 1754, la turo estas 33 m-ojn alta
Famuloj |
- en Zsámbék naskiĝis kemiisto Árpád Gerecs
- en Zsámbék mortis episkopo István Zadravecz