Horizontaal




Horizontaal (ISSN 0772-540X) estas la membrogazeto de Flandra Esperanto-Ligo. Ĝia nomo konsistas el 2 nederlandlingvaj vortoj: horizon = horizonto kaj taal = lingvo. Alivorte: lingvo, kiu plivastigas vian horizonton. Samtempe horizontaal signifas 'horizontala'.)


Horizontaal estas plejparte en la nederlanda lingvo ĉar ĝi samtempe estas varba gazeto. Ĝia celo estas informi pri la internacia lingvorealeco kaj alvoki atenton pri lingvaj rajtoj kaj egaleco. Krome ĝi volas pligrandigi komprenon pri lingvoproblemoj kaj lingvaj minoritatoj.


La revuo aperas ĉiun duan monaton. Ĝi ankaŭ estas konsultebla en interreto en la paĝoj de FEL.


Horizontaal estas la posteulo de Esperanto-Panorama.



Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Esperanto




  • nederlande Retpaĝo pri la revuo.


  • nederlande Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "horizontaal".




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár