Valéria Orsovai
Valéria Orsovai | |
|---|---|
Valéria Orsovai | |
| Personaj informoj | |
Naskonomo | Orsovai Valéria |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1943 (1943-10-18) (75-jara) en Pilisvörösvár |
Profesio | pentristo |
Valéria Orsovai [orŝovai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Orsovai Valéria estas hungara pentristo. Ŝia edzo estas Lajos Schranz, same pentristo.
Valéria Orsovai [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1943 en Pilisvörösvár.
Enhavo
1 Biografio
2 Ekspozicioj
3 Elektitaj pentraĵoj
4 Fontoj
Biografio |
Valéria Orsovai frekventis stenografian lernejon, poste mezlernejon. Post lernado ŝi laboris en diversaj laborejoj. Ŝi interesiĝis pri pentrado jam hejme, tamen ŝi komencis pentradi nur en 1973. En la sekva jaro ŝi frekventis pentristan rondon, en 1976 ŝi studis en privata lernejo de István Szőnyi en Zebegény. En 1980 ŝi finis grafikan kurson en belarta mezlernejo. Ekde tiam ŝi konstante havas eksterlandajn bildomendojn. En 1995 ŝi komencis okupiĝi pri silkopentro. Ŝi vivas en Pesthidegkút.
Ekspozicioj |
- ekde 1990
Elektitaj pentraĵoj |
- Mezei virágok
- Tópart a naplementében
- Csendélet
- Anna örök
- Tavasz
- Színek és virágok
Fontoj |
- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)