2-a de junio









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































junio

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di






1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

aranĝo de 2019
tagoj

La 2-a de junio estas la 153-a tago de la jaro (la 154-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 212 tagoj restas.


Je la 2-a de junio okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 455: Vandaloj konkeris Romon kaj ĉirkaŭrabis ĝin dum 14 tagoj


  • 575: Benedikto la 1-a iĝis papo


  • 1098: Unua krucmilito: unua etapo de la sieĝo de Antioĥio finiĝis


  • 1297: Venceslao la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Bohemio


  • 1537: Papo Paŭlo la 3-a opiniis en sia buleo, ke indianoj kapablas kristaniĝi


  • 1652: Vinica provinco: Batalo de Batoh finiĝis - kozaka-tatara armeo supervenkis la polan - laŭ ordono de Bohdan Ĥmelnickij tataroj murdis 3,5 mil militkaptitojn


  • 1667: Klemento la 9-a iĝis papo


  • 1676: Franca-Nederlanda milito: venko de franca ŝiparo en batalo de Palermo


  • 1697: Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) katolikiĝis en Vieno


  • 1780: Gordon-tumultoj: protestanta kontraŭ privilegioj por katolikoj homamaso de 40-60 mil manifestaciantoj provis snrezulte eniri konstruaĵon de la Ĉambro de komunuloj en Londono


  • 1848: En Prago komenciĝis Kongreso de Slavoj celanta trovi metodojn de kontraŭstaro al germanigo kaj hungarigo, partoprenata de poloj, slovakoj, ukrainoj, serboj, kroatoj, ĉeĥoj kaj rusoj (kune kun Miĥail Bakunin)


  • 1897: Guglielmo Marconi ricevis patenton pri radiofonio


  • 1897: Mark Twain responde al onidiroj pri lia morto publikigis en gazeto korekton: Sciigoj pri mia morto estas troigitaj


  • 1900: Germana futbala sportklubo 1 FC Kaiserslautern fondiĝis


  • 1907: Hungarigo: hungara parlamento voĉdonis Lex Apponyi, laŭ kiu hungara lingvo iĝis lekcia en la hungara parto de Aŭstrio-Hungario


  • Unua mondmilito:


    • 1915: Brita ŝiparo komencis blokadon de Malgrand-Azio


    • 1917: Brazilo deklaris militon kontraŭ Germanio




  • 1920: Pola-bolŝevika milito: venko de pola armeo en batalo de Boryspol (proksime al Kievo) - du polaj batalionoj retirigis infanterian divizion de Ruĝa Armeo akirante stokejojn


  • 1924: Usona Kongreso aljuĝis civitanecon al indianoj (prezidento Calvin Coolidge subskribis Indian Citizenship Act)


  • 1936: Fine de Etiopia Milito imperiestro Haile Selassie elmigris al Britio


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: En Poznań germana polico arestis 26 polojn pro elirblokado; Varsovio: en sia taglibro Ludwik Landau notis, ke hodiaŭa germana gazeto informis pri ŝanĝo de stratnomoj - oni forigis Ferdinand Foch kaj Maria Konopnicka, Krasiński kaj Jan Sobieski

    • En Belgrado finiĝis, daŭranta de la 28-a de majo, konspira kunsido de reprezentantoj de Asocio de Armita Batalado el Pollando kaj Parizo kune kun ties kunigejoj el Hungario kaj Rumanio; Hitler deklaris, ke la konkordato de Nazia Germanio kun Vatikano el 1933 ne koncernas polajn enkorpigitajn teritoriojn


    • 1941: En Śrem gestapo murdis kelkdekon de pacientoj de restadejo por malriĉuloj

    • Revenĝe pro rezisto al germanaj paraŝutistoj sur Kreto flanke de loka loĝantaro ili pafekzekutis kelkdekon da viroj de vilaĝo Kondomari


    • 1942: Germana polico pafmortigis en Zubrzyca Górna 20 judojn; en Poznań oni plenumis verdikton de la mortpuno de 9 poloj

    • Eksplodo de ribelo en la 53-a Memstara Fervoja Konstrua Bataliono en la regiono de rusa Dalnereĉensk, sufokita de Ruĝa Armeo; Hitler limigis kompetentecon de papa legato en Berlin ĝis limoj de malnova Nazia Germanio


    • 1943: Volinia masakro: ĉirkaŭ 250 poloj estis murditaj de Ukraina Ribela Armeo en la vilaĝo Hurby (proksime al Zdołbunów en nuna Rivna provinco); revenĝe pro konspira agado germanoj pafmortigis en la vilaĝo Kakonin (distrikto Kielce) 9 personojn

    • Papo Pio la 12-a dum kunsido de Kardinala Kolegio la unuan fojon unusignife diris pri reprezalio de poloj en okupata Pollando - lian paroladon disaŭdigis Radio Vatikana en la pola lingvo kaj oni ĝin publikigis en 5 mil ekzempleroj, kiuj sekrete atingis polojn dispelitajn en la tuta mondo; en Komiio germanoj por igi kontraŭsovetan ribelon malfronte de Ruĝa Armeo malsuprenĵetis grupon de 12 rusaj kunlaborantoj, kiu semajnon poste estis likvidita de soveta NKVD - post tio la operaco estis haltigita.


    • 1944: Gestapo pendumis en Serwy (proksime al Augustów) 22 virojn kaj pafmortigis 2 virinojn kune kun soldatoj de Pola Enlanda Armeo; proksime al Zahajki apud Włodawa alteriĝis 50 polaj partizanoj; eldonata en Pińczów de Pola Enlanda Armeo informa semajnrevuo ŝanĝis titolon al Żołnierz Polski (Pola Soldato. Semajnrevuo de Landa Armeo)




  • 1945: Pollando: en Otwock komunista Sekureca Servo arestis pastron Jan Raczkowski, engaĝitan dum la germana okupado en Skoltaj Taĉmentoj kaj helpo al judoj - justulo inter la popoloj


  • 1946: Rezulte de referendumo Italio transiĝis de monarkio al respubliko


  • 1948: La unua Palestina Milito: venko de israela armeo en batalo de kibuco Negba (sur dezerto Negev)


  • 1952: Gheorghe Gheorghiu-Dej iĝis ĉefministro de Rumanio


  • 1953: Elizabeto la 2-a kroniĝis (la unua brita kronado montrita en televido)


  • 1962: Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk: sovetia armeo subpremis proteston de laboristoj kontraŭ altigo de manĝoprezoj en Novoĉerkassk - mortis ĉirkaŭ 100 personoj pro uzitaj pafaĵoj dumdumo.


  • 1962: Sauda Arabio abolis sklavecon


  • 1965: Vjetnama milito: en Sajgono alteriĝis la unua kontingento de aŭstralia armeo


  • 1973: Inaŭguro de la Muzeo Van Gogh en Amsterdamo


  • 1974: Jigme Singye Wangchuck kroniĝis kiel reĝo de Butano


  • 1979: La unua pilgrimado de la papo Johano Paŭlo la 2-a al sia patrio Pollando komenciĝis. En Varsovio li diris: Mi vokas, filo de la pola tero, kaj samtempe mi, Johano Paŭlo la 2-a, papo. Mi vokas el profundo de tiu ĉi Jarmilo, mi vokas antaŭtage de la Festo de Sankta Spirito, mi vokas kune kun vi ĉiuj: Descendu Via Spirito kaj renovigu portreton de la tero. Tiun ĉi teron! Ĝi trapasis kun devizo Gaude, Mater Polonia, la 13-jarcenta himna kanto verkita en la latina laŭ melodio de gregoria ĉanto - komenco de la falo de komunismo en Mez-Orienta Eŭropo


  • 1985: Okaze de 1100 datreveno de evangelizado fare de sanktuloj Cirilo kaj Metodo la papo Johano Paŭlo la 2-a eldonis enciklikon Slavorum Apostoli


  • 1987: Alan Greenspan estis nomumita de prezidento Ronald Reagan ĉefo de la usona centra banko


  • 1992: Danoj forĵetis en referendumo la Traktaton de Mastriĥto


  • 1996: La plej granda pola TTT-ejo - Onet.pl ekfunkciis


  • 1999: Butano kiel la lasta lando de la mondo komencis sendadi televidan programon


  • 2007: Germanio: en Rostock 80 mil alimondistoj dum manifestacio protestis kontraŭ pintokunveno G8; okazis bataletoj kun polico


  • 2011: Andris Bērziņš iĝis elektita prezidento de latvia parlamento Saeima


  • 2014: Batalantoj de islama terorisma organizaĵo Boko Haram murdis na malpli ol 200 civilojn en niĝeria subŝtato Borno


  • 2014: En Barato kreiĝis nova subŝtato el 10 distriktoj de Andra-Pradeŝo - Telangano


  • 2017: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj: en Nov-Jorko elektiĝis 5 novaj nekonstantaj membroj - Pollando reprezentos Orientan Eŭropon, Kuvajto - Azion, Peruo - Latin-Amerikon kun Karibio, Ebur-Bordo kaj Ekvatora Gvineo - Afrikon por la nova periodo 2018-2019



Naskiĝoj |




  • 1423: Ferdinando la 1-a, reĝo de Napolo (m. 1458)


  • 1488: Henricus Glareanus, svisa humanisto, historiisto, poeto, muzikisto (m. 1563)


  • 1535: Leono la 11-a, papo, parenca al Mediĉoj (m. 1605)


  • 1674: Nicholas Rowe, angla dramisto kaj verkisto (m. 1718)


  • 1731: Martha Washington, edzino de unua usona prezidento George Washington (m. 1802)


  • 1740: Markizo de Sade, franca verkisto priskribanta la nocion sadismo (m. 1814)


  • 1780: László Gorove, hungara verkisto armendevena, patro de István Gorove (m. 1839)


  • 1787: Nils Gabriel Sefström, sveda kemiisto malkovrinta vanadon (m. 1845)


  • 1812: Antal Csengeri, hungara historiisto (m. 1880)


  • 1835: Pio la 10-a, papo, kontraŭulo al modernismo teologia, sanktulo (m. 1914)


  • 1840: Thomas Hardy, angla verkisto (m. 1928)


  • 1857: Karl Gjellerup, dana Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de pesimismaj psikologiaj romanoj, interesiĝanta pri budhismo (m. 1919)


  • 1857: Edward Elgar, angla komponisto, reperezentanto de la muzika malfruromantikismo (m. 1934)


  • 1869: Dezső Szomory, hungara verkisto (m. 1944)


  • 1880: Friedrich Wilhelm Ellersiek, germana komercisto, eldonisto, redaktoro kaj esperantisto (m. 1959)


  • 1892: Sándor Halász, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1976)


  • 1893: Ákos Bálint, rumania hungara instruisto, kapelestro (m. 1985)


  • 1894: Dezső Vadnay, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1977)


  • 1904: Johnny Weissmüller, usona naĝisto kaj aktoro (m. 1984)


  • 1916: Rudolf Schuller, rumanihungara tradukisto, verkisto (m. 1995)


  • 1920: Marcel Reich-Ranicki, pola-germana literaturkritikisto juddevena, apartenanta al Gruppe 47 (m. 2012)


  • 1921: Ferenc Karinthy, hungara verkisto, dramisto, tradukisto, laŭreato de la premio Kossuth (m. 1992)


  • 1922: Juan Antonio Bardem, hispana scenaristo kaj reĝisoro (m. 2002)


  • 1930: Pete Conrad, usona kosmonaŭto, kiu dum la misio de Apollo 12 iĝis la tria homo kiu piediris sur la Luno (m. 1999)


  • 1941: Huba Mózes, rumania hungara, hungara literaturhistoriisto


  • 1942: Jacek Pałkiewicz, pola esploristo, membro de la brita Reĝa Geografia Societo


  • 1944: Péter Holok, rumania hungara inĝeniero, tradukisto


  • 1949: Neil Shicoff, usona operkantisto, tenoro


  • 1951: Jean-Michel Lemétayer, prezidento de franca agrikultura sindikato


  • 1965: Jim Knipfel, usona verkisto kaj ĵurnalisto


  • 1967: Abdul Halim Sadulajev, prezidento de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, murdita (m. 2006)


  • 1968: Zoltán Makó, rumaniaj hungaraj matematikistoj, universitataj instruistoj


  • 1972: Wentworth Miller, usona aktoro britdevena


  • 1972: Rita Sebestyén hungara verkistino, estetikistino


  • 1974: Gata Kamskij, usona ŝakisto tatardevena, grandmajstro


  • 1977: Zachary Quinto, usona aktoro ital-irlanddevena, rolinta en la televida serio Herooj



Mortoj |




  • 657: Eŭgeno la 1-a, papo, enkondukinto de celibato, sanktulo


  • 958: Oda, sanktulo kaj ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio (n. nekonata)


  • 1418: Katerina de Lankastro, reĝino de Kastilio kaj Leono (n. 1373)


  • 1453: Álvaro de Luna, kastilia politikisto, favoratulo de reĝo Johano la 2-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1390)


  • 1572: Thomas Howard (4-a duko de Norfolk), angla nobelo kiu komplotis kontraŭ Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. 1536)


  • 1607: Yuki Hideyasu, japana daimio (n. 1574)


  • 1678: Bonifaz Negele, aŭstra benediktano kaj abato de la Abatejo Kremsmünster (n. 1607)


  • 1701: Madeleine de Scudéry, franca verkistino, gvidantino de literatura salono (n. 1607)


  • 1750: Valentin Rathgeber, germana benediktano kaj komponisto (n. 1682)


  • 1785: Gottfried August Homilius, germana komponisto, kantoro kaj orgenisto (n. 1714)


  • 1839: Friedrich Mosengeil, germana verkisto kaj stenografia reformanto (n. 1773)


  • 1870: József Engel, hungara apotekisto kaj kuracisto, patro de Gábor Engel (n. 1807)


  • 1875: Józef Kremer, pola filozofo-estetikisto, pioniro de psikologio (n. 1806)


  • 1876: Ĥristo Botev, bulgara poeto, revoluciulo, nacia heroo (n. 1848)


  • 1882: Giuseppe Garibaldi, itala maristo, politikisto, batalanto pri sendependeco, nacia heroo (n. 1807)


  • 1896: Friedrich Gerhard Rohlfs, germana vojaĝisto tra Afriko kaj verkisto (n. 1831)


  • 1922: Josef Václav Myslbek, ĉeĥa skulptisto kaj profesoro, kies disĉiploj estis Stanislav Sucharda kaj Ladislav Šaloun (n. 1848)


  • 1924: Friedrich Kallmorgen, germana pentristo kaj desegnisto de urbaj pejzaĝoj (n. 1856)


  • 1937: Louis Vierne, franca orgenisto kaj komponisto (n. 1870)


  • 1947: Sándor Szarka, hungara kuracisto, ginekologo (n. 1900)


  • 1954: István Dávid, hungara advokato kaj kantkomponisto (n. 1884)


  • 1970: Giuseppe Ungaretti, itala poeto, profesoro pri la itala literaturo (n. 1888)


  • 1983: Stan Rogers, kanada kantisto kaj kantoverkisto (n. 1949)


  • 1987: Anthony de Mello, barata jezuito, psikoterapiisto, mistikulo, verkisto pri spiriteco, "kristano de Oriento" (n. 1931)


  • 1990: Rex Harrison, brita aktoro rolinta en la muzikalo Mia bela damo (n. 1908)


  • 1997: Doc Cheatham, usona ĵaztrumpetisto kaj kantisto dum proksimume 75 jarojn sur scenejoj de la mondo (n. 1905)


  • 2007: Huang Ju, ĉina inĝeniero kaj komunista politikisto (n. 1938)


  • 2011: Ray Bryant, usona pianisto de moderna ĵazo kaj komponisto (n. 1931)


  • 2015: Irwin Rose, usona Nobelpremiita biokemiisto pro malkovro de la disfalo de proteino en ĉeloj (n. 1926)


  • 2018: Irenäus Eibl-Eibesfeldt, aŭstra bestosciencisto, pioniro de la homa etologio (n. 1928)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Pollando - Tago sen kravato


  • Nacia tago en Italio, fondiĝo de la respubliko (1946)


  • Romkatolika Kalendaro:


    • Sankta Marceleno kaj Sankta Petro (martiroj)


    • Eŭgeno la 1-a (papo)





Tagoj de semajno |


La 2-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.






  • 2-a de junio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 2-a de junio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo