Mar-okulo (lago)









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Mar-okulo



















































Morské oko

Morské Oko Lake2.jpg

Situo
En Vihorlataj montoj

Speco de la lago
tektonika

Ĉefaj fontoj
6 sennomaj rojoj

Ĉefaj elfluoj

Okna

Landoj de la baseno

Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Datenoj

Koordinatoj

48°54′56″N 22°11′54″O  /  48.91556°N, 22.19833°O / 48.91556; 22.19833 (Mar-okulo (lago))Koordinatoj: 48°54′56″N 22°11′54″O  /  48.91556°N, 22.19833°O / 48.91556; 22.19833 (Mar-okulo (lago))

Supermara alteco

f1619 m

Surfaca areo
13,8 hektarojdep1f5

Maksimuma longo
775 mdep1f6

Maksimuma larĝo
312 mdep1f7

Maksimuma profundo
25,1 mf10







v  d  r


Information icon.svg



Welterbe.svg

Mar-okulo (slovake: Morské oko), en estinteco nomata ankaŭ Granda vihorata lago estas la plej granda lago de montaro Vihorlataj montoj.
La lago ekestis en la periodo de finiĝo de vulkana. aktiveco en Vihorlato. Grandega ŝovaĝo de orienta deklivo de monto Motrogon kaj Jedlinka baris la valon de rojo Okna kaj malantaŭ de barilo – bariero kreiĝis natura lago. La lago estas escepta per sia ekesto, situo, fizika- ĥemia kaj biologia reĝimo. Ĝi kuŝas en valo sub la monto Snina ŝtono en katastro Remetské Hámre sur supermara alteco 619 m kaj akiras profundecon ĝis 25,1 m. Hodiaŭa aspekto de lago ekzistas de 1980-aj jaroj, kiam lago estis pligrandigita per artefarita 5 m alta baraĵo sur natura baraĵo. Tiel la lago akiris hodiaŭan areon 13,8 ha. Maksimuma longeco de lago estas 775m kaj larĝeco 312m.




Enhavo






  • 1 Priskribo de la lago


  • 2 Protektado de naturo


  • 3 Riskoj


  • 4 Aliro


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Priskribo de la lago |


En la lago enbuŝas 6 ĉiamaj fontoj kaj kelkaj periodaj. Superfluan akvon prenas rojo Okno. Lagbordo estas tre bunta. Ĝia okcidenta kaj norda parto havas mildan deklivon kaj estas kovrita per fajna sablo. Orienta bordo estas kruta kaj ŝtonoza. Pli profundaj partoj de la lago estas kovritaj per dika tavolo de ŝlimo. Ĉe proksimeco de alfluoj amasiĝas malnovaj folioj, de kiu tutjare liberiĝas metano.



Protektado de naturo |


Mara okulo estas granda specialaĵo de slovaka naturo. Por preservado de naturaj valoroj kaj belecoj estis deklarita la lago kun ĝiaj ĉirkaŭaj arbaroj en jaro 1984 kiel ŝtata naturrezervejo, estante nacia naturrezervejo kun areo 108,48 ha - Morské oko.


Ĝi apartenas al Landprotektita areo Vihorlat. Fagaj praarbaroj de ĉi rezervejo ankaŭ apartenas al protektita areo Vihorlat, kiu estis deklarita per UNESCO, kiel monda naturheretaĝo de homaro kune kun aliaj 9 slovakaj kaj ukrainiaj fagaj praarbaroj sub la komuna nomo de ensemblo - Karpataj fagaj praarbaroj. Ĉi areo enhavas supraj partoj de ĉefa montoĉeno de la montaro iranta de Vihorlat (okcidente), Snina ŝtono, Nežiabec ĝis Fetkuv (oriente) kaj kun arbaroj en la valo ĉirkaŭ Mara okulo.
Monda Naturheredaĵo de Unesko.



Riskoj |


Konstruado de arbaraj vojoj, ekspluatado de „tromaljunaj“ arbaroj per nudelhakadaj (angle: Clearcutting) metodoj prezentas grandan danĝeron por la lago. Pro ĉi kialoj erozio de deklivoj pligrandiĝas kaj amasiĝo de akvo de vojoj kaŭzas pligrandiĝo de transporto de grundo kaj ŝlimo en la lago. Krom la grundo en la lago estas transportita ankaŭ organika materialo (folioj, branĉoj, ŝelo ktp.), kiu post la sedimentado en la lago malkomponiĝas kaj pro tio la akvo malriciĝas de solvata oksigeno. Pro tio biodiverseco en lago ŝanĝiĝas kaj malkreskas.



Aliro |


La markita blua piedvojo Szlak niebieski.svg de vilaĝo Remetské Hámre iras al la lago. De nordo iras piedvojoj de Snina Szlak niebieski.svg blua kaj de Zemplínske Hámre Szlak zielony.svg verda.




  • Kategorio Mar-okulo (lago) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Vidu ankaŭ |


  • Geomorfologia divido de Slovakio




Eksteraj ligiloj |




  • Nacia naturrezervejo (slovake)


  • Morské oko - Sirava.net (slovake)


  • Morské oko kaj Sirava.sk (multe da bildoj) (slovake)





Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo