Distrikto Tirschenreuth
























































Blazono
Mapo

blazono

mapo
bazaj informoj

federacia lando:

Bavario

distriktaro:

Supra Palatinato
administra sidejo:
Tirschenreuth
areo: 1 085 km²
loĝantoj: 72730
(fine de decembro 2017)

Aŭtokodo:
TIR (Tirschenreuth)

Municipokodo:
09377
Komunumoj: 26
Administreja adreso: Mähringer Str. 7
95643 Tirschenreuth
Retejo:
www.kreis-tir.de
Situo ene de Bavario

situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Tirschenreuth [prononco "Tirŝnrojt"] situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Tirschenreuth. La distrikto estas parto de la distriktaro Supra Palatinato, kaj estas ties plej norda distrikto.


Najbaras la distriktoj Wunsiedel norde, Neustadt an der Waldnaab sude kaj Bayreuth okcidente, krome oriente la regionoj Karlovy Vary kaj Plzeň de Bohemio en Ĉeĥio.



Administra divido |


La distrikto konsistas el 26 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. Fine de decembro 2017 ĝi sume havis 72 730 loĝantojn. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj de la unuopaj komunumoj laŭ la stato de tiu dato.


Urboj:




  1. Bärnau (3 190)


  2. Erbendorf (5 097)


  3. Kemnath (5 414)


  4. Mitterteich (6 619)


  5. Tirschenreuth (8 736)


  6. Waldershof (4 297)


  7. Waldsassen (6 750)






Tirschenreuth, ekonomia kaj politika centro de la distrikto


Merkataj komunumoj:




  1. Falkenberg (951)


  2. Fuchsmühl (1 566)


  3. Konnersreuth (1 780)


  4. Mähring (1 781)


  5. Neualbenreuth (1 366)


  6. Plößberg (3 260)


  7. Wiesau (4 020)


Kromaj neurbaj komunumoj:




  1. Brand (1 169)


  2. Ebnath (1 272)


  3. Friedenfels (1 256)


  4. Immenreuth (1 942)


  5. Kastl (1 385)


  6. Krummennaab (1 471)


  7. Kulmain (2 269)


  8. Leonberg (995)


  9. Neusorg (1 920)


  10. Pechbrunn (1 362)


  11. Pullenreuth (1 710)


  12. Reuth (1 152)


Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.



Eksteraj ligiloj |


  • oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)






  • Kategorio Distrikto Tirschenreuth en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo