Universitato Reĝo Johano Karlo




La Universitato Reĝo Johano Karlo (hispane: Universidad Rey Juan Carlos, URJC) estas publika universitato situanta en Madrido (Hispanio), kies nomo honorigas la reĝon Johano Karlo la 1-a. Ĝi estis kreita en 1996 kaj havas la latinan moton «Non nova, sed nove» ("Ne novaj aĵoj, sed laŭ nova maniero"). Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Mostolo, kvankam la institucio estas dividita en kvar kampusoj.


La katalogo de studoj de tiu universitato inkluzivas: Komputadon, kemian inĝenierarton, Medisciencon, Odontologion, Flegadon, Fizioterapion, Aŭdvidan komunikadon, Telekomunikadon, Turismon, Ĵurnalismon, Juron, Ekonomion, inter aliaj.


La Universitato Reĝo Johano Karlo organizas siajn somerokursojn en Aranjuez.




  • Universitato Reĝo Johano Karlo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Universitato Reĝo Johano Karlo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo