Arras
























































































Arras
urbo

Centra placo de Arras

Centra placo de Arras


Blazono


Blazono
Administrado

Statuso
Urbo

Lando

Francio

Regiono

Hauts-de-France

Departemento

Pas-de-Calais
(prefektejo)

Arondismento
Arras (ĉefurbo)


Kantono
Ĉefurbo de 3 kantonoj

INSEE kodo
62041 [+]

Poŝtkodo
62000

Kodo laŭ INSEE
62041

Retpaĝaro

http://www.ville-arras.fr/
Politiko

Urbestro (ekde 2001-2008)
S-ro Jean-Marie Vanlerenberghe
Demografio

Loĝantaro

42 672  (2007)

Loĝdenso

3 669 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

50° 17′ N, 2° 47′ O50.2897222222222.7808333333333Koordinatoj: 50° 17′ N, 2° 47′ O

Alto
De 52 al 99 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Areo
11,63 km² (1 163 ha)

Horzono

UTC +1 (+2 somere)

Arras-Position.png





Arras (Francio)

DEC
Arras

Situo de Arras


Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Arras [+]







v  d  r


Information icon.svg



Arras [aras], en esperanto Araso[1], 200 km norde de Parizo, 50 km sude de belga landlimo, estas la ĉefurbo de la departemento Pas-de-Calais, en la regiono Hauts-de-France. Tiu mezgranda urbo en nordo de Francio, kun siaj ĉirkaŭurboj, sumas proksimume 50 000 loĝantojn.


Blazono



Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Kulturo kaj vidindaĵoj


  • 3 Famuloj ligitaj kun la urbo


  • 4 Esperanto-movado


    • 4.1 Esperanto-Klubo


    • 4.2 Esperantistoj




  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio |





Robespiero naskiĝis en Arras la 6-an de majo 1758.


Arras estis, sub tiama nomo Nemetacum, ĉefurbo de la galla gento Atrebatoj. Poste romia urbo, kies restaĵoj estas prifosataj, dum la 2-a jarcento post tuta detruo kaj malhomigo de la regiono far la unuaj ĝermanaj ĝermanoj ligo al Ĝermanoj invadoj, ĝermanaj koloniantoj estis instalitaj de la romiaj imperiestroj.


En la jaro 1105, la urbo suferis terura epidemio kaŭzita de Claviceps purpurea. Laŭ la tradicio, la virgo kun mirakla kandelo kuracis 143 malsanulojn.


En la malnova Francio Araso estis la ĉefurbo de la provinco Artezo. Dum Mezepoko Arras estis, krom farado de drapo, plej konata en Eŭropo centro de elfarado de tapetoj, ĝigrade, ke en la angla lingvo tiam Arras signifis "tapeto" kaj en Italio Arazzi, kaj en la pola lingvo oni ĝis nun diras Arras por tapeto. Tiu produktado ĉesis pr. komence de la 16-a jarcento. Poste Arras iĝis produktanto de punto.


Ĉirkaŭ Arras okazis diversaj bataloj en diversaj militoj (Pri tio vidu listeton en artikolo Batalo de Arras. Dum la unua mondmilito Araso situis apud la fronto. Tie la britia armeo konstruis subteran malsanulejon por 700 malsanuloj. La lasta batalo de Arras okazis dum la batalo de Francio, en la unuaj etapoj de la Dua Mondmilito.


Nuntempe Araso estas ĉefe oficeja urbo.



Kulturo kaj vidindaĵoj |


Ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas la renesanca urbodomo kaj ĝia urboturo kaj kariljono, la du placoj "Granda placo" (Grand'-Place) kaj "Malgranda placo" (Petite-Place), ĉirkaŭitaj de 17-jarcentaj (fakte re-konstruita post detruo de la urbo dum la Unua mondmilito) domoj, kaj la kilometroj da subteraj galerioj laŭ tri taveloj, datiĝantaj el la mezepoko, kaj kiuj denove utilis por la brita armeo dum la unua mondmilito.


Ankaŭ la vasta abatejo Sankta-Vaast, en klasika stilo de la 18-a jarcento, kies monaĥapreĝejo ekde 1804 anstataŭas la de la revolucio malkonstruitan katedralon. En tiu abatejo (kiu apenaŭ utilis kiel tion) estas nun la muzeo. En 1934 okazis la franca nacia Esperanto kongreso.


Ankaŭ estas fortikejo, restaĵo de la urbaj fortikaĵoj, konstruita kiel multaj aliaj tiuepokaj de Vauban. Estas nun inskribita ĉe la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.



Famuloj ligitaj kun la urbo |



  • Adam de la Halle

  • Jehan Bodel

  • Eugène-François VIDOCQ

  • Robespiero


aliaj revolucianoj de 1789 vivis tempere tie:


Babeuf en karcero


Joseph Fouché estis profesoro


Lazare Carnot estis garnizone




aliaj naskitoj:



  • Charles de l'Ecluse

  • René Huygue

  • Pierre-Jean Jouve


cetere:




  • Charles de Gaulle ekis sian militistan karieron


  • Louis Blanc estis preceptoro de la filo de la Arras-a industriisto Alexis Hallette (unua franca fabrikisto de lokomotivoj) inter 1832 et 1834..



Esperanto-movado |


Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.



Esperanto-Klubo |


  • E-a klubo de Arras


Esperantistoj |


  • Sipke Stuit


Eksteraj ligiloj |




  • Arras en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Arras en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Arras en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Arras en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • http://www.ville-arras.fr

  • www.arras-online.com


  • Oficiala paĝaro de la urba komunumo




  • Laŭ PIV kaj laŭ la retejo de la loka klubo: http://arrasesperanto.free.fr








  • Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár