Makabea dinastio
La Makabeoj (166-37 a.K.) aŭ Hasmoneoj estis juda dinastio kiu regis fakte sendependan Judion en Palestino inter 142 kaj 67 a.K. Ili ribelis kontraŭ Seleŭkio en -167 kaj liberigis Jerusalemon mem en -164 kaj Judion en -142, sed poste perdis Judion al Romio en -67. La historio de la dinastio estas priskribita en la Libroj de la Makabeoj. La juda historiisto, Josephus estas alia grava fonto pri la Makabeoj.
Jehuda Makabeo fondis la dinastion en -166. La dinastio atingis la pinton de sia potenco teritorie sub Aleksandro Janneo ĉirkaŭ -76. Antigono estis la lasta reĝo kaj estis mortigita de Antonio en -37.
Enhavo
1 Nomo
2 Makabeoj kaj judismo
3 Konkeroj
4 Regantoj
5 Fino
6 Vidu ankaŭ
Nomo |
"Makabeoj" estas la biblia nomo por la dinastio. La grekoj nomis ilin la "Hasmoneoj".
Makabeoj kaj judismo |
La unuaj Makabeoj estis ortodoksaj judoj kiuj kontraŭis pli helenismajn judojn, sed la Makabeoj iĝis pli helenismaj poste. Tamen ili ĉiam estis judaj, oponis ŝuldosklavecon kaj, malkiel multaj helenismaj reĝoj, neniam deklaris ke ili estus diaj.
Anstataŭ la helenisma formo de dia reĝeco, la Makabeoj kombinis la reĝecon kaj la alt-sacerdotecon. Tiel ili ja havis religian signifon.
La festo Ĥanuka aperis dum makabeaj tempoj, post kiam la Makabeoj konkeris la Templomonton el la Seleŭkidoj kaj konsekris ĝin denove.
Laŭ la antikvaj profetoj, la juda mesio, devenos de la tribo de Jehuda, estonte filo de David, sed la Makabeoj estis el la tribo de Levi. Do la Makabeoj ne estis konsideritaj legitimaj de ĉiuj subuloj.
Sub la Makabeoj naskiĝis la du plej gravaj sektoj de judismo: la Fariseoj kaj la Sadukeoj. Ili alterne regis la Templon en Jerusalemo. La plejmulto de makabeaj reĝoj subtenis la sadukeojn, sed Salome Aleksandra preferis la fariseojn.
Konkeroj |
La makabea dinastio, ŝajne potenca, povis konkeri grandajn partojn de Seleŭkio pro la militoj inter Seleŭkio kaj la Roma Respubliko, ĉar Seleŭkio devis tradoni garantiulojn al la romanoj. Tial ĉiam estis almenaŭ unu persono el reĝa familio en Romo, kiu poste povos uzurpi la landon, kaj Seleŭkio fariĝis strukture malforta pro enlandaj militoj.
La juda popolo ankaŭ estis aliancano de la Roma Respubliko.
La Makabeoj regis ne nur Judion, sed ankaŭ konkeris Idumeon, Samarion kaj Galileon. Galileo kaj Idumeo konvertis al judismo. Cent jaroj post la falo de la Makabeoj, venis el Galileo Jesuo Kristo, kiu predikis novan formon de judismo.
Regantoj |
Aleksandro Janeo, 103 ĝis 76 a.K.
Salome Aleksandra, 76 ĝis 67 a.K.
- [de 67 ĝis 63 estis civila milito inter la fratoj Aristobulo la 2-a kaj Hirkano la 2-a]
Hirkano la 2-a, 63 ĝis 40 a.K.
Fino |
La idumeano Antipatro konkeris la Makabeojn kun la helpo de Romio. Lia filo, Herodo la Granda, renversis la lastan reĝon, Antigono, kaj mortigis la lastajn filojn de la dinastio.
Herodo Agripo la 1-a kaj Herodo Agripo la 2-a, postaj reĝoj de Judio, devenis de la makabea dinastio tra Mariamne.
Vidu ankaŭ |
- Izraelidoj
- Pompeo
- Antioĥo la 4-a Epifano
- Heroda dinastio