Johano de la Kruco
Johano de la Kruco | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Juan de Yepes Álvarez |
Naskiĝo | 24-an de junio 1542 (1542-06-24) en Fontiveros, Reĝlando Kastilio, Reĝlando de Kastilio |
Morto | 14-an de decembro 1591 (1591-12-14) (49-jara) en Úbeda, Kingdom of Jaén, Reĝlando de Kastilio |
Kaŭzo de morto | streptokokozo |
Tombo | Q19949835 |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Salamanko |
Profesio | poeto, verkisto, kleriko, katolika sacerdoto |
Lingvoj | hispana lingvo |
Verkaro | Cantar del alma que se huelga de conocer a Dios por fe Spiritual Canticle |
Sankta Johano de la Kruco (1542-1591) (hispane, san Juan de la Cruz [san ĥŭan' de la krus]) estas hispana sanktulo, ĉefa mistika filozofo de kristanismo kaj grava influo de katolika spiriteco. Kun Sankta Terezo el Avilo, li fondis la religian
ordon de Senŝuaj Karmelanoj.
Enhavo
1 Vivo
2 Inspiraĵoj kaj inspirigintoj
3 Postaj inspiriĝintoj
4 Vidu ankaŭ
5 Literaturo
6 Eksteraj ligiloj
Vivo |
Li naskiĝis en 1542 kiel Juan DE YEPES Y ÁLVAREZ en
Fontiveros, Hispanio, filo de teksistino kaj nobelo senheredigita pro sia
edziĝo. Post la morto de sia patro, la familio vivis malriĉe kaj Johano
malsatis en la plej riĉa urbo de Hispanio. Kiam li havis 14 jarojn, li
laboris en hospitalo, zorgante pri malsanuloj kaj frenezuloj. Per tia sperto
Johano lernis trovi belecon kaj ĝojon ne en la mondo sed en Dio.
Dum li laboris en la hospitalo, Johano studis ĉe jezuita kolegio, kie
li lernis, inter aliaj, la helenan kaj la latinan. Li fariĝis
karmelano en 1563 kaj daŭrigis sian studon ĉe la
Universitato de Salamanko, kiu estis forta pri
tomasisma filozofio, influo kiu poste aperis en
liaj verkoj.
Kiel karmelano, Johano renkontis sanktan
Terezon el Avilo, kiu instigis lin reformi la viran parton de la
ordeno. En 1568 en farmodomo Johano, kun tri aliaj monaĥoj, fondis
severan formon de la ordo. Tio estis la komenco de la Senŝuaj
Karmelanoj, kiuj vivis tiel malriĉe, ke ili ne portis ŝuojn.
Post tempo, aliaj monaĥoj ekstaris kontraŭ la reformo. Fine en
1576, Johano estis kaptita kaj serurita en malgrandan
karceron, 2m x 3m, kaj estis batita trifoje semajne. La karcero estis
malluma kaj nur havis unu malgrandan fenestron apud la alta plafono. Tie li
restis dum naŭ monatoj. Sed spite de ĉio, lia amo kaj fido brulis forte:
li havis neniun, neniun escepte de Dio, kaj Dio donis al li grandan
ĝojon.
Post naŭ monatoj, Johano fine eskapis, nure kun la mistika poezio kiun
li verkis en la karcero. Li devis sin kaŝi
de siaj persekutantoj en monaĥinejo, kie li legis sian poezion. Ekde tiam,
li parolis kaj skribis pri sia sperto de la amo de Dio.
Li ankaŭ regis la Senŝuajn Karmelanojn. La ordeno tute sendependiĝis
en 1593, kvankam la papo parte sendependigis ĝin de la ceteraj
Karmelanoj en 1580.
Johano verkis rimarkindajn librojn de mistikismo, de praktika konsilo
pri spirita kreskado kaj preĝado. La du plej famaj estas
Supreniro de Monto Karmelo kaj Malluma Nokto
de la Animo. Lia poezio estas inter la plej belaj de
la hispana.
Inter multaj aliaj, Sankta Johano de la Kruco estas ŝatata de
Johano Paŭlo la 2-a kaj Tomaso Mertono.
Johano estis sanktuligita en 1726 kaj deklarita Doktoro de la Eklezio en 1926. Lia festotago estas la 14-a de decembro.
Inspiraĵoj kaj inspirigintoj |
- Alta Kanto de Salomono
- Libro de Jesaja
- Liturgio de la horoj
- Fray Luis de León
- Garcilaso de la Vega
- Duns Skoto
- Tomaso de Akvino
- Pseŭdo-Dionizio la Areopagano
Postaj inspiriĝintoj |
- T.S. Eliot
- Tereza de Lisieux
- Edith Stein
- Salvador Dali
- Johano Paŭlo la 2-a
Vidu ankaŭ |
- Johano (nomo)
Literaturo |
Święty Jan od Krzyża. Poezje wybrane (Sankta Johano de la Kruco. Elektitaj poezioj), tradukis Stanisław Barańczak, Wydawnictwo Karmelitów Bosych, Krakovo 2010, p. 54 ISBN 978-83-7604-089-9 kune kun la hispana originalo
Eksteraj ligiloj |
Verkero en esperanta traduko