Vilaĝo Dlouhá Třebová(Longa Třebová) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, senpere ligas distriktan urbon Ústí nad Orlicí norde kaj urbon Česká Třebová sude, do estas natura centro de kunurbaro Ústí nad Orlicí - Česká Třebová. Longeco de la vilaĝo estas proksimume 3 km.
Enhavo
1Historio
2Memorindaĵoj
2.1Preĝejo
2.2Kapelo
2.3Statuoj
2.4Monumento de libereco
2.5Kolegio de Ĉeĥoslovaka eklezio husana
3Fotaĵoj el Dlouhá Třebová
4Literaturo
5Eksteraj ligiloj
Historio |
La unua skriba mencio pri vilaĝo Dlouhá Třebová estas el la jaro 1304 en akto de la reĝo Venceslao la 2-a per kiu li vilaĝon Dlouhá Třebová kaj vicon da aliaj vilaĝoj donacis al la klostro Zbraslav, kiu ĝin posedis ĝis la jaro 1358. En tiu jaro la vilaĝo estis transigita en havaĵon de la episkopejo Litomyšl. Post likvido de la episkopejo en husanaj militoj la posedantoj ofte ŝanĝiĝis. Post batalo apud Prago akiris la sinjorejon familiaro Lichtenštejn, kiu havis ĝin ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848.
Memorindaĵoj |
Preĝejo |
Preĝejo de Sankta Prokopio estis konstruita en la jaro 1906 en novgotika stilo. La konstruadon oni komencis jam en la jaro1868, sed disponebla mono baldaŭ elĉerpiĝis kaj konstruado devis esti haltigita kaj dum longa tempo estis konstruitaj nur fundamentoj. Oni ŝercis, ke en Třebová konstruis preĝejon kun fundamentoj supre. Spite al ŝerculoj estas la preĝejo konstrua juvelo, pri kiu loĝantoj de Dlouhá Třebová fieras.
Kapelo |
Tombeja kapelo de Sankta Jozefo estis konstruita ankaŭ en novgotika stilo en la jaro 1898 laŭ planoj de konstruisto Josef Shüler.
Statuoj |
Statuo de Sankta Prokopio malantaŭ la ponteto estas verŝajne la plej signifa statuo en Dlouhá Třebová. Ĝi estas el la jaro 1964 kaj estas jam la tria statuo sur origina soklo kun reliefo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1864. Apude estas t.n. fontejo de Sankta Prokopio
Statuo de Sankta Johano Nepomuka ĉe la n-ro 78 estas sur simpla prisma soklo kaj devenas el la jaro1826
Ŝtona kruco ĉe la preĝejo estas empira, origine el la jaro 1812.
Monumento de libereco |
La monumento estas ŝtona tumuluso el la jaro 1924. En ĝi estas tri emblemoj - de Jan Hus, Jan Žižka kaj Tomáš Garrigue Masaryk.
Kolegio de Ĉeĥoslovaka eklezio husana |
Kolegejo de Ĉeĥoslovaka eklezio husana estas novtempa konstruaĵo el la jaro 1934 establita de volontuloj el la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵo. De la jaro 1986 la kolegejo ne servas al la origina celo.
Fotaĵoj el Dlouhá Třebová |
Preĝejo de sankta Prokopio
Kapelo de Sankta Jozefo sur tombejo
Fervoja estakado konstruita en la jaro 2003
Monteto Hůra super la vilaĝo
Literaturo |
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Metroo de Marsejlo Logoo Ĝeneralaj informoj Loko Marsejlo Francio Transportsistema speco Metroo Komenco de trafiko 26-a de novembro 1977 Teknikaj informoj Longeco de sistemo 21,6 km Nombro de linioj 2 Nombro de veturiloj 36 Nombro de stacioj 28 (+ 2 interkonektoj) Aliaj informoj Traklarĝo 1 435 mm Transportisto RTM v • d • r La Metroo de Marsejlo (Francio) (france Métro de Marseille ) estas metrosistemo funkcianta per pneŭoj derivita de la teknologio disvolvigita de la RATP por la metroo de Parizo. Ĝi malfermiĝis unuafoje al la publiko en la jaro 1977. Ĝi konsistas el du linioj, parte subteraj, kun longeco de entute 21,6 km , situantaj nur en la municipo Marsejlo. Nuntempe konstruiĝas du plilongigaĵoj. Enhavo 1 Mapo 2 Metrolinioj 2.1 Linio 1 2.2 Linio 2 3 Vidu ankaŭ 4 Eksteraj ligiloj Mapo | Mapo de la metroo de Marsejlo Metrolinioj | ...