Ekzilregistaro




Ekzilregistaro estas politika movado, kiu pretendas esti la laŭleĝa registaro de lando, sed kiu pro diversaj kialoj ne kapablas plenumi sian povon kaj loĝas en fremda lando. Ekzilregistaroj ĉiam konsideras ke ili iam reiros al sia origina lando kaj reprenos la regpovon.


Ofte ekzilregistaroj kreiĝas okaze de militaj okupoj, kiel estis por ekzemplo dum la germana okupo en la dua mondmilito, multaj registaroj kaj monarkoj rifuĝis en Britio.




Enhavo






  • 1 Nunaj ekzilregistaroj


  • 2 Malaperintaj ekzilregistaroj


    • 2.1 Dua mondmilito




  • 3 Vidu ankaŭ





Nunaj ekzilregistaroj |




  • Flag of the Sahrawi Arab Democratic Republic.svg La Araba Demokratia Sahara Respubliko, memproklamita registaro, ekziliĝinta el Okcidenta Saharo, sidanta en la regiono Tindouf en Alĝerio.


  • Flag of Free Aceh Movement.svg La movado de Liberigo de Aĉeo, ekzilregistaro de la indonezia provinco Aĉeo, sidanta en Svedio.


  • Flag of Belarus (1918, 1991–1995).svg La administracio de la Belorusa Popola Respubliko, ekziliĝinta ekde 1920 kaj nun regata de Ivonka Survila el Kanado.


  • Flag of Tibet.svg La ekzilita tibeta registaro, regata de Lobsang Sangay, en Dharamsala en Hindio, celas kaj defendi la interesojn de tibetanoj en kaj ekster Ĉinio. Ĝia ĉefa celo estas favori dialogon kun Ĉinio por starigi aŭtonomecon de Tibeto.



Malaperintaj ekzilregistaroj |




  • Flag of Spain (1931–1939).svg Registaro de la Dua Hispana Respubliko ekziliĝinta post la puĉo de Franco. Sidinta en Meksiko inter 1939 kaj 1946, poste moviĝinta al Parizo ĝis la morto de Franco.


  • Flag of Estonia.svg La registaro de Estonio antaŭ la dua mondmilito, nomumita de Kalev Ots kaj regita de Ahti Mänd.



Dua mondmilito |


Pluraj landoj starigis ekzilregistaron post perdo de suvereneco en la dua mondmilito :




  • Francio : Franca Nacia Komitato (ekziliĝinta en Britio), instanco de la Libera Francio en Londono. La nomo Provizora registaro de la Franca Respubliko estis adoptita kelkajn tagojn antaŭ la albordiĝo al Normandio.
    • De septembro 1944 ĝis aprilo 1945, alranguloj de la reĝimo de Vichy aktivigis la Registaran Komisionon en Sigmaringen, en germanio.



  • Norvegio : Ministraro de Nygaardsvold


  • Ĉeĥoslovakio : Ĉeĥoslovaka ekzila registaro


  • Belgio : Belga registaro en ekzilo


  • Luksemburgio : Luksemburgia registaro en ekzilo


  • Nederlando : Nederlanda registaro en ekzilo



Vidu ankaŭ |



  • Registaro

  • Marioneta ŝtato

  • Suvereneco






Portala ikono Portalo pri politiko








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo