Fenica lingvo












































Fenica lingvo

š¤ƒš¤š¤“š¤‰š¤Œ š¤Šš¤š¤š¤š¤‰š¤Œ

Skribo

fenica alfabeto

Morto
Kontinuis kiel la punika lingvo ĝis la 5a aŭ 7a jarcento k.e.

Lingvistika klasifiko

Afrikazia

Semida lingvaro

Nordokcidenta semida lingvaro

Kanaana lingvaro
Fenica lingvo




Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-2
phn
  ISO 639-3
phn
  Glottolog
phoe1239

Angla nomo
Phoenician

Franca nomo
phƩnicien







v  d  r


Information icon.svg



La fenica lingvo (š¤ƒš¤š¤“š¤‰š¤Œ š¤Šš¤š¤š¤š¤‰š¤Œ dabarÄ«m KanaŹæanÄ«m) estis parolata en lando nomiĝita PÅ«t, tio estas Libano, norda Israelo kaj Sirio modernaj. Ĝi estis parto de la kanaana subgrupo de la nordokcidenta semida lingvaro; aliaj anoj de tiu subgrupo inkludis la amonan kaj hebrean.[1][2] Fenicaj koloniantoj transportis sian lingvon ĝis Kartago (en Tunizio moderna) kaj suda Hispanio. En okcidenta Azio, la fenican anstataÅ­is la aramea lingvo. En norda Afriko la fenica travivis dum pli longa tempo forme de la punika lingvo, kiu post la falo de Kartago influiĝis de la najboraj berberaj lingvoj; eble oni parolis ĝin ankoraÅ­ en la 7-a jarcento, kiam la araba lingvo entendiĝis en norda Afriko per la Kalifŝtato.


Kombinita kun la punika, la fenica estas konata ĉefe per ĉirkaŭ 10 000 postvivintaj surskriboj,[3] suplementitaj de glosoj fojfoje verkitaj en aliaj lingvoj. Aldone al iliaj multaj surskriboj, oni kredas ke la fenicoj lasis multajn aliajn skribitajn verkojn, sed la plimulto pereis, ĉar ili estis skribitaj sur papiruso aŭ pergameno kaj putriĝis en la malsekaj aero kaj tero de iliaj urboj.[4]


Romiaj verkistoj, ekzemple Salustio, aludis al libroj verkitaj en la punika, sed neniuj restas hodiaÅ­ krom kelkfoje per traduko (ekz. la manlibro pri agrikulturo de Magono de Kartago) aÅ­ en elĉerpetoj (ekz. la teatraĵoj de PlaÅ­to). En 1694 malkovriĝis dulingva surskribo en la antikva greka kaj punika, kio povigis la francan klerulon Jean-Jacques BarthĆ©lemy malĉifri kaj rekonstrui la fenican alfabeton en 1758.[5] Eĉ en 1837 kleruloj konis nur 70 fenicajn surskribojn. Tiuj kolektiĝis en la Scripturae linguaeque Phoeniciae monumenta de Wilhelm Gesenius, kiu tiam konsistigis ĉion, kion kleruloj sciis pri la fenica lingvo.[6]


Post kiam komerca traktato inter la fenicoj kaj etruskoj malkovriĝis en 1964, oni malĉifris pli el la etruska per komparo al la pli profunde komprenata fenica.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vortprovizo kaj vortfarado


  • 3 Bibliografio


  • 4 Referencoj





Historio |


La fenicoj estis la unua ŝtat-nivela socio, kiu vaste uzis kaj disvastigis la semidan alfabeton. La fenica alfabeto estas la plej malnova konfirmita konsonanta alfabeto, aŭ abĝado.[7] Iĝis norme referenci la skribon kiel "prakanaanan" ĝis la meza 11-a jarcento a.k.e., kiam ĝi unue atestiĝas sur bronzaj sagopintoj, kaj kiel "fenican" nur post 1050 a.k.e.[8] La fenica alfabeto estas vaste opiniata kiel almenaŭ parta praulo de preskaŭ ĉiuj modernaj alfabetoj, precipe se oni akceptas la hipotezon, ke la brahmia skribo deriviĝis de la aramea alfabeto.




Distribuo de la fenica lingvo, montrita per flava konturo.




La plej gravaj fenicaj komerc-vojoj kaj urboj en la Mediteranea baseno.


El tradicia lingvoscienca vidpunkto, la fenica estis variaĵo de la kanaana lingvaro.[1][2] Tamen, pro la tre etaj lingvaj malsamaĵoj, kaj la nesufiĉaj registroj de la tempo, estas malklare ĉu la fenica formis apartan kaj unuiĝintan dialekton aŭ simple estis supraĵe difinita parto de pli vasta lingva kontinuumo. Per sia mara komerco, la fenicoj disvastigis la uzon de la alfabeto al Norda Afriko kaj Eŭropo, kie ĝin adoptis la grekoj. Pli poste, la etruskoj adoptis modifitan version por sia propra uzado, kiun, siavice, modifis kaj adoptis la romianoj kiel latinan alfabeton, sur kiu ankaŭ la Esperanta alfabeto baziĝis.[9]


Kartaga koloniado disvastigis la fenican al la okcidenta mediteraneo, kie la distingebla punika lingvo evoluis. Ankaŭ la punika formortis, kvankam ĝi vivis pli longe ol la originala fenica, eble ĝis la 5-a aŭ eĉ la 7-a jarcento k.e..



Vortprovizo kaj vortfarado |


Substantivoj estis plejparte formataj per kombino de konsonantaj radikoj kaj vokalaj skemoj, sed ili povis ankaÅ­ esti formataj per la prefiksoj (/m-/, kiu esprimis agojn aÅ­ iliajn rezultojn; malofte /t-/) kaj la sufikso /-Å«n/. Abstraktoj povis esti formataj per la sufikso -t (verŝajne /-Ä«t/, /-Å«t/).[10] Adjektivoj povis esti formataj per la familiara semida nisba sufikso /-Ä«j/ y (e.g. į¹£dny "cidona").


Kiel la gramatiko, la vortprovizo estis tre proksima al la biblia hebrea, kvankam iuj specialaĵoj estas atentindaj. Ekzemple, la kopula verbo "esti" estis kn (kiel en la araba, kontraÅ­a al la hebrea kaj aramea hyh) kaj la verbo fari estis pŹæl (kiel en la aramea pŹæl kaj araba fŹæl, kontraÅ­a al la hebrea ʿśh).
















Norma fenica lingvo
Sarkofaga surskribo de Tabnit de Cidono, 5-a jarcento a.k.e.[11][12]
Teksto
Transliterumo
š¤€š¤š¤Š š¤•š¤š¤š¤• š¤Šš¤„š¤ š¤š¤”š¤•š¤“š¤• š¤Œš¤‹š¤Š š¤‘š¤ƒš¤š¤Œ š¤š¤
š¤€š¤”š¤Œš¤š¤š¤†š¤“ š¤Šš¤‡š¤ š¤š¤”š¤•š¤“š¤• š¤Œš¤‹š¤Š š¤‘š¤ƒš¤š¤Œ š¤”š¤Šš¤ š¤š¤€š¤“š¤ 𐤆
š¤Œš¤‰ 𐤀𐤕 š¤Šš¤‹ š¤€š¤ƒš¤Œ 𐤀𐤔 𐤕𐤐𐤒 𐤀𐤉𐤕 š¤‡š¤€š¤“š¤ 𐤆
𐤀𐤋 𐤀𐤋 𐤕𐤐𐤕𐤇 š¤š¤‹š¤•š¤‰ 𐤅𐤀𐤋 š¤•š¤“š¤‚š¤†š¤
𐤊 𐤀𐤉 š¤€š¤“š¤‹š¤ š¤Šš¤Žš¤ š¤€š¤Š 𐤀𐤓 š¤‹š¤ 𐤇𐤓𐤑 š¤…š¤Šš¤‹ š¤Œš¤š¤Œ š¤Œš¤”š¤ƒ
𐤁𐤋𐤕 š¤€š¤š¤Š š¤”š¤Šš¤ š¤š¤€š¤“š¤ 𐤆
𐤀𐤋 𐤀𐤋 𐤕𐤐𐤕𐤇 š¤š¤‹š¤•š¤‰ 𐤅𐤀𐤋 š¤•š¤“š¤‚š¤†š¤
𐤊 š¤•š¤š¤š¤• š¤š¤”š¤•š¤“š¤• š¤„š¤ƒš¤š¤“ 𐤄𐤀
š¤…š¤€š¤Œ 𐤐𐤕𐤇 𐤕𐤐𐤕𐤇 š¤š¤‹š¤•š¤‰ 𐤅𐤓𐤂𐤆 š¤•š¤“š¤‚š¤†š¤
𐤀𐤋 š¤‰š¤Šš¤ š¤‹š¤Š š¤†š¤“š¤ š¤š¤‡š¤‰š¤Œ 𐤕𐤇𐤕 š¤”š¤Œš¤”
š¤…š¤Œš¤”š¤Šš¤ 𐤀𐤕 š¤“š¤š¤€š¤Œ
ʾnk tbnt khn ʿŔtrt mlk ṣdnm bn
ʾŔmnʿzr khn ʿŔtrt mlk ṣdnm Ŕkb bʾrn z
my ʾt kl ʾdm ʾŔ tpq ʾyt hʾrn z
ʾl ʾl tptḄ ʿlty wʾl trgzn
k ʾy ʾrln ksp ʾy ʾr ln Ḅrṣ wkl mnm mŔd
blt ʾnk Ŕkb bʾrn z
ʾl ʾl tptḄ ʿlty wʾl trgzn
k tʿbt ʿŔtrt hdbr hʾ
wʾm ptḄ tptḄ ʿlty wrgz trgzn
ʾl ykn lk zrʿ bḄym tḄt ŔmŔ
wmŔkb ʾt rpʾm
Traduko

Mi, Tabnit, sacerdoto de Iŝtar, reĝo de Cidono, filo

de Eŝmunazar, sacerdoto de Iŝtar, reĝo de Cidono, kuŝas en ĉi tiu sarkofago.

Kiu ajn vi estas, ĉiu, kiu povas trovi tiun ĉi sarkofagon,

ne, ne malfermu ĝin kaj ne maltrankviligu min,

ĉar neniu arĝento kolektiĝis kun mi, neniu oro kolektiĝis kun mi, nek io ajn valora,

nur mi kuŝas en ĉi tiu sarkofago.

Ne, ne malfermu ĝin kaj ne maltrankviligu min,

ĉar tio estas abomenindaĵo al Iŝtar.

Kaj se vi ja malfermos ĝin kaj ja maltrankviligos min,

vi ne havu iun ajn semon inter la vivantoj sub la suno,

nek ripozejon kun la Refaidoj.



















Malfrua punika lingvo
1-a jarcento a.k.e.[13]
Teksto
Rekonstruo (fare de Igor Diakonov)[13]
Ī›Ī‘Ī”ĪŸĪ„Ī Λ΄ΒΑΛ Ī‘ĪœĪŸĪ„Ī
Ο΄ Ī›Ī„Ī”Ī„Ī’Ī‘Ī˜Ī©Ī Ī˜Ī™ĪĪ™Ī˜ Ī¦Ī‘ĪĪ• ΒΑΛ
΄Σ ĪĪ‘Ī”Ī©Ī” Ī£Ī©Ī£Ī™Ī Ī‘Ī¤Ī™ĪŸĪ£ Ī’Ī„Ī Ī–ĪŸĪ Ī„Ī”ĪŸĪ£
Ī£Ī‘ĪœĪ© ĪšĪŸĪ„Ī›Ī© ΒΑΔΑΧΩ
lʾdn lbʿl Ḅmn
wlrbtn tnt pn bŹæl
ʾŔ ndr S. bn Z.
Ŕmʾ klʾ brkʾ
Traduko

Al la sinjoro Baal Ammono

kaj al nia mastrino Tanit, la vizaĝo de Baal,

[tiu] kiu konsekris Sosipation, filon de Zopiro.

Li aŭdis lian voĉon kaj benis lin.




Bibliografio |



  • Lehmann, Reinhard G. (2013). “Wilhelm Gesenius and the Rise of Phoenician Philology”, Beihefte zur Zeitschrift für die alttestamentliche Wissenschaft 427, p. 209–266. 


Referencoj |




  1. 1,01,1Glenn Markoe.Phoenicians. p108. University of California Press 2000

  2. 2,02,1Zellig Sabbettai Harris. A grammar of the Phoenician language. p6. 1990


  3. Lehmann 2013, p. 209.


  4. Lipiński, Edward (1995), p.1321-1322


  5. Lehmann 2013.


  6. Lehmann 2013, p. 240.


  7. FISCHER, Steven Roger. (2004) A history of writing, p. 90.


  8. Markoe, Glenn E., Phoenicians. University of California Press. ISBN 0-520-22613-5 (2000) p. 111.


  9. Edward Clodd, Story of the Alphabet (Kessinger) 2003:192ff


  10. Š›ŃŠ²Š“Š°Š½ŃŠŗŠøŠ¹, А.К. 2009. Финикийский ŃŠ·Ń‹Šŗ. Языки мира: семитские ŃŠ·Ń‹ŠŗŠø. АккаГский ŃŠ·Ń‹Šŗ. Деверозапазносемитские ŃŠ·Ń‹ŠŗŠø. реГ. Белова, А.Š“. Šø Гр. P.293


  11. Booth, Scott W.. Using corpus linguistics to address some questiongs of Phoenician grammar and syntax found in the Kulamuwa inscription, p. 196 (2007). Arkivita el la originalo je 12-a de aÅ­gusto 2011.


  12. Alfabeto fenicio. Proel (Promotora Española de Lingüística). Alirita 5-a de julio 2011.

  13. 13,013,1Š”Š¬ŠÆŠšŠžŠŠžŠ’, И. М. (1967) Языки Гревней ŠŸŠµŃ€ŠµŠ“ней Азии.








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar CsontvƔry Kosztka

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error