Mongola lingvaro







































Mongola lingvaro

Parolata en

Mongolio; Interna Mongolio kaj regionoj proksimaj de ties limoj, Ŝinĝjango, Gansuo, Ĉinghajo (Ĉinio); Burjatio kaj Kalmukio (Rusio)

Parolantoj
96 085 (stato de 1 999)

Lingvistika klasifiko

altaja lingvaro

    mongola lingvaro

        dividaĵoj:

        • centra mongola lingvaro

        • ŝirongola lingvaro

        • daura

        • mogola


Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-2
xgn
  Glottolog
mong1329

Angla nomo
Mongolic languages

Franca nomo
langues mongoles







v  d  r


Information icon.svg



La mongola lingvaro estas grupo de lingvoj parolataj en Centra Azio: en Mongolio, en Ĉinio - Interna Mongolio kaj regionoj proksimaj de ties limoj, Ŝinĝjango, Gansuo kaj Ĉinghajo - kaj en la rusiaj respublikoj Burjatio kaj Kalmukio. La plej konata membro de la lingvaro, la mongola lingvo, estas la unua lingvo de plej multaj loĝantoj de Mongolio kaj la mongolaj loĝantoj de la ĉina provinco Interna Mongolio - sume ĝi parolatas fare de proksimume 5,2 milionoj da homoj.


La mongola lingvaro estas grupigata kun la tjurka lingvaro, tungus-manĉura lingvaro kaj foje ankaŭ la korea lingvo kaj japana lingvaro kiel parto de la pli larĝa altaja lingvaro.



Klasifiko |





topografia mapo de la pricipaj regiono en centra Azio, kie parolatas la mongolaj lingvoj (priskribo jen germanlingva)


Historia mongola:



  • Mezepoka mongola: depende de la klasifiko parolita de la 13-a ĝis komenco de la 15-a aŭ fino de la 16-a jarcento:

  • Klasika mongola


Nuntempa mongola lingvaro[1]:




  • Daura lingvo (Daur, Dagur; proksimume 100 000 parolantoj)

  • Centra mongola lingvaro

    • Ĥamniga lingvo (proksimume 2 000 parolantoj)


    • Burjata lingvo (dialektoj: Bargu, Ĥori, Aga, Eĥirit, Unga, Niĵne-Udinsk, Barguzin, Tunka, Oka, Alar, Bohaan kaj Bulagat; proksimume 300 000 parolantoj)


    • Mongola lingvo (inkluzive de la dialektoj Ĥalĥa en Mongolio, Ĉaĥar, Ĥorĉin, Ĥarĉin, Baarin kaj Ŝiling-gol en Interna Mongolio; sume proksimume 5 ĝis 6 milionoj da parolantoj)


    • dialekto de Ordos (proksimume 130 000 parolantoj)


    • Oirata lingvo (variaĵoj: Torgut, Dörbet, Olot (Ööld, Elyut, Eleuth), Zaĥĉin, Mingat, Bajad, Kalmuka lingvo, Ĥoŝut (Khoshut, Khoshuud), Alaŝa (Alasha, Alsha); sume proksimume 300 000 parolantoj)



  • Ŝirongola lingvaro


    • Orienta jugura lingvo (Shira Yugur) (proksimume 3 000 parolantoj)


    • Tua lingvo (Monguor, Tu; dialektoj: Mongghul (Huzhu), Mangghuer (Minhe); proksimume 100 000 + 30 000 parolantoj)


    • Bonana lingvo (proksimume 10 000 parolantoj)


    • Donŝjanga lingvo (Donĝiang, Santa; proksimume 600 000 parolantoj)

    • Kangjia lingvo




  • Mogola lingvo (=Mogholi; neklare ĉu restas parolantoj)



Notoj |




  1. La klasifiko kaj indikoj pri nombroj de partolantoj sekvas la publikaĵon Janhunen 2006: paĝoj 232-233, escepte ke la dialektoj Mongghul (Huzhu) kaj Mangghuer (Minhe) traktiĝas partoj de la tua lingvo (Slater 2003), kaj ke la kangjia lingvo aldoniĝis (Siqinchaoketu 1999)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár