Ordinara apuso




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara apuso


Ordinara apuso
Ordinara apuso


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Apodoformaj Apodiformes

Familio:

Apusedoj Apodidae

Genro:

Apus

Specio:

A. apus



Dunomo


Apus apus
(Linnaeus, 1758)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Ordinara apuso









v  d  r


Information icon.svg



La ordinara apusoNigra apuso (Apus apus) estas tre ofta kaj disvastigata birdo, kiel la popola nomo indikas, laŭ aspekto ŝajne simila al la Domhirundo aŭ al la Murhirundo kaj pro tio multaj homoj konfuziĝas inter tiuj tri diferencaj kaj oftaj specioj kiuj pli malpli koincidas laŭ habitatoj kaj teritorioj. Tiu ĉi, tamen, estas tute nerilataj al tiuj paseroformaj specioj, ĉar apusoj estas en tute separata ordo nome Apodoformaj. La simileco inter tiuj grupoj estas konsekvenco de konverĝa evoluo respegulante similajn vivmanierojn.




Enhavo






  • 1 La piedoj


  • 2 Aspekto


  • 3 Disvastiĝo


  • 4 Kutimaro


  • 5 Reproduktado


  • 6 Subspecioj


  • 7 Bildaro


  • 8 En heraldiko


  • 9 Referencoj


  • 10 Eksteraj ligiloj





La piedoj |


La scienca nomo devenas el la greka απους, apous, signife "sen piedoj". Tiuj birdoj havas tre mallongajn krurojn kiuj ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj (de tie ankaŭ la germanlingva nomo Mauersegler, laŭlitere "murŝvebanto"). Ili neniam surterigas vole surgrunden, ĉar de tie ili malfacile povas ekflugi. Foje ili falas akcidente, ekzemple kiam estas junuloj aŭ pro iu kialo; tiam ili riskas ekzemple esti frakasita de aŭto aŭ simile: se oni prenas ĝin zorge kaj sentime, kvankam ŝajne ĝi estas vundita ĉe la piedoj, kaj oni lanĉas al la aero forte supren, se ĝi ne estas vundita kaj estas jam flugulo, ĝi flugos dekomence pene sed poste reprenos sian forton kaj malaperos. Tiele sufiĉe facile oni savos ties vivon. Tamen kutime plenkreskaj kaj sanaj birdoj ĉiuj povas el senobstakla tereno ekflugi.



Aspekto |








Komparo de konturoj:hirundo





Komparo de konturoj:apuso



La ordinara apuso (Apus apus) estas tre fulgonigra (nur estas eta blanka aŭ griza makulo en mentono, malfacile videbla de malproksime) kaj malgranda birdo ĉirkaŭ 16 aŭ 17 cm longa, speciale adaptita al flugo, per siaj falĉilformaj longaj flugiloj, kun mallonga vosto forkoforma sed ne tre profunda, buŝo tre larĝa kaj granda kun tre eta beko, mallongaj kruroj kaj malgrandegaj krifoj, sed tiom fortaj kiom por alkroĉi sin al altaj lokoj.



Disvastiĝo |




Ruĝe la reprodukta teritorio, blue la vintra


Kiel la hirundoj, la ordinara apuso estas tute migranta. Printempe kaj somere ili estas en la tuta Eŭropo, norda Magrebo, Turkio, Kaŭkazo, Centra Azio, suda duono de Siberio, Mongolio kaj Manĉurio ĝis la Pacifiko, krom eĉ tra Irano ĝis norda Barato. La specio vintras en suda Afriko, tio estas el Kongo suden.


Tiuj apusoj eventuale loĝas en arbaro, sed ili ofte adaptiĝis al homaj lokoj kaj konstruas siajn nestojn en ĉiu taŭga truo en konstruaĵoj, sub embrazuroj de fenestroj, en anguloj de traboj de lignaj konstruaĵoj, en kamenoj, kaj en aerkondukiloj. Apusoj ĉiam revenas al la sama nestoloko jaron post jaro, rekonstruante la neston, se necese.



Kutimaro |




Junulo, ankoraŭ nefluganta


Ekde la komencoj de la zoologio oni suspektis kion fine de la 1960-aj jaroj oni konstatis: ke la apusoj pasas la plej parton de sia vivo en la aero; ili manĝas, dormas kaj pariĝas (post spektakla persekutado) dumfluge. Ili ripozas nur por ovodemeti, kovi kaj zorgi la idaron. Ili restas en konstanta flugo seninterrompo dum naŭ monatoj de la jaro kaj eĉ kaze de junuloj malmaturantaj eble ĝis tri jaroj. Ili flugas per rapida flugilfrapo; sed kvankam ili flugas solece ili frapetas iomete kaj ŝvebas, turniĝas iomete kaj ekfrapetas denove. La idoj abandonas la neston iun matenon flugante subite, sen neceso antaŭlerni, kaj neniam revenas. Nokte, tiuj birdoj supreniras ĝis la 2.000 m de alto kaj tie dormas, flugante. Dum ties dormo la flugfrapado malpliiĝas el la kutimaj 10 frapoj ĉiun sekundon al nur 7. Pro tiaj eksterordinaraj aerkutimoj oni ne multe scias pri la vivo de tiuj birdoj.


Ili manĝas etajn flugantajn insektojn (aera planktono), ĉefe muŝojn, muŝetojn, kulojn, skarabetojn, tineojn, ktp., kiujn prenas per sia eta beko kaj ampleksa buŝtruo kiun havas malfermitan dumfluge. Ili kolektas dumfluge ankaŭ la materialojn per kiuj ili konstruas la neston (pajlo, plumoj, herberoj, ktp.).


La apusoj elsendas akran laŭtan krion, kiun oni povas frazi kiel 'srii ....' ktp , kio en kelkaj landoj kaŭzas la nomigon de diablobirdo. Fakte temas pri du diferencaj tonoj, el kiuj la pli alta estas de la ino kaj la pli malalta de la masklo [1]. Ili tre ofte formas 'kriajn kunvenojn' ĉefe dum someraj vesperoj kie ĉirkaŭ 10-15 individuoj kuniĝas kaj flugas en rapidegaj cirkloj, kriantege unu al aliaj super tegmentoj aŭ prefere inter altaj konstruaĵoj, antaŭ preĝejoj, ktp.



Reproduktado |





Apus apus


Ili estas monogamaj kaj prezentas unusolan periodon de reprodukto ĉiujare, kaj ĉiam en la areoj de somera migrado. Dum la periodo de nestumado ĉiu paro de reproduktuloj faras unusolan ovodemetadon de 2 al 3 ovojn kiuj pezas inter 3,2 kaj 4,2 g. La kovado daŭras 18 al 25 tagoj. La idoj abandonas la neston 35 al 59 tagoj post eloviĝo. Junuloj abandonas la neston flugante kaj porĉiame. La reproduktan maturecon ili atingas la duan jaron.


La disvolviĝo de tiuj elnestemaj junuloj estas diferenca. La internaj organoj (hepato, renoj kaj intestoj) estas unuaj kiuj atingas siajn definitivajn pezojn. Poste venas la skeleto kaj muskoloj kaj nur poste la flugilplumoj kiuj markas la finon de la nestoperiodo. Dum bonaj kondiĉoj pri nutrado kaj de disvolviĝo, la junaj apusoj abandonas la neston kun ioma tropezo de 6-7 g kompare kun plenkreskuloj. Tiu garantio permesas ilin fronti la unuajn malfacilaĵojn de la aervivo, ĉar la abandono de la nesto estas definitiva.




Detalo de fama pentraĵo de Hieronymus Bosch kie la fluga birdaro respegulas akurate la flugrapidon kaj manieron de apusoj.


Tamen estas interese konstati ankaŭ ke la disvolviĝo de la junuloj en la nesto ege rilatas kun la media temperaturo. Eniro de malvarmaj frontoj aŭ de malbona vetero en la areoj de nestumado malpliiĝas konsiderinde la ekziston de aera planktono. Tio kaŭzas portempan malproksimigon de la apusoj al zonoj de pli granda ofero de la nutrado aŭ pli precize al la bordoj de la zono de malalta premo. Tiu elmovo okazas ĉefe ĉe la unujaraj individuoj, kiuj ne dependas de nestumado, sed inkludas ankaŭ individuojn nestumantajn (tiuj movoj povas esti centoj da kilometroj). La ennestaj junuloj en normalaj kondiĉoj povas survivi la gepatran foreston dum kvar tagoj aŭ plie enirante en torporo kiu malpliigas la koran ritmon de 90 al 20 batoj ĉiuminute kaj la korpan temperaturon el 36-39 °C al ĉirkaŭ 20 °C.



Subspecioj |


La praulo de la centreŭropa subspecio kiu vivis dum la lasta glaciepoko estis priskribita kiel Apus apus palapus.


Aliaj kurioza konata subspecio estas la pekina apuso nome Apus apus pekinensis kiu reproduktiĝas nur en la Somera Palaco de Pekino. De ĉiam estis intrigo pri la migrado de tiu subspecio. Post la informo publikita en la brita retejo Rara Bird Alert, oni scias, ke studo fare de scienca kunlaborado de fakuloj el Pekino, Guangzhou, Belgio, Svedio kaj Britio, montris, ke tiuj birdoj veturas 13 000 km por atingi vintrejojn en Suda Afriko, kaj revenas la venontan printempon, kio faras rekordan jaran veturadon de 26 000 km. Tion, krom la itinerojn kaj la vintrejojn, oni scias pere de kontrolado pere de malpezegaj geolokigiloj instalitaj sur 31 pekinaj apusoj fare de Ĉina Birduma Societo.[1]



Bildaro |




En heraldiko |


La heraldika birdo konata kiel "martleto", kiu reprezentiĝas sen piedoj, povas esti bazita sur la apuso, sed ĝenerale rilatiĝas al murhirundo; ĝi estis uzata por la blazono de plej junaj filoj, eble ĉar ĝi simbolas sian senhejman vagadon.



Referencoj |


  • BirdLife International (2004). Apus apus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata



  1. Citita en "Noticias", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, paĝo 33.



Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Birdoj



  • Apusa tttejo


  • APUSlife Apusa virtuala gazeto

  • Birdoj de Britio: La apuso

  • Live Bildoj el nesto

  • Diet & Hand rearing

  • Londona Apusa tttejo

  • (En la hispana)

  • Pri apusoj, hirundoj kaj murhirundoj

  • Apusa dokumento

  • Apusa dokumento (PDF), de Javier Blasco-Zumeta

  • (En la hispana)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár