Grigorij Perelman


































Grigorij Perelman

Perelman, Grigori (1966).jpg
Personaj informoj

Naskonomo

Григорий Яковлевич Перельман

Naskiĝo

13-an de junio 1966 (1966-06-13) (52-jara)
en Sankt-Peterburgo

Ŝtataneco

Sovetunio, Aleman

Alma mater
St. Petersburg Department of Steklov Institute of Mathematics of Russian Academy of Sciences • Mathematics and Mechanics Faculty, St. Petersburg State University • Saint Petersburg Lyceum 239

Profesio
matematikisto

Verkaro

Konjekto de Poincaré
Geometrization conjecture
animo (matematiko)







v  d  r


Information icon.svg



Grigorij Griŝa Jakovleviĉ Perelman (Григорий Яковлевич Перельман) (naskiĝis la 13-an de junio 1966 en Leningrado (nun Sankt-Peterburgo)) estas rusia matematikisto, fakulo pri topologio, ĉefe pri la Ricci-fluo. En 2002 li publikigis sian pruvon de la konjekto de Poincaré, unu el la grandaj nesolvitaj matematikaj problemoj. Pro liaj mirindaj verkoj oni ordenis lin en 2006 per la medalo Fields, sed li iĝis la unua matematikisto kiu rifuzis akcepti ĝin. Poste li ankaŭ malakceptis premion de Clay Instituto, kiun la instituto donis por solvo de unu el problemoj de la jarmilo.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Konjekto de Poincaré


  • 3 Literaturo


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Referencoj





Vivo |


Grigorij Perelman diplomiĝis ĉe la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato pri la fakoj matematiko kaj fiziko. En 1982 kiel lernejano, li gajnis ormedalon en la internacia matematikolimpiado. Post siaj studoj li laboris ĉe la Instituto Steklov pri Matematiko en Sankt-Peterburgo.


Dum la fino de la 80-aj jaroj akj la 90-aj jaroj Grigorij Perelman laboris ĉe diversaj universitatoj usonaj. Sed meze de la 90-aj jaroj, malakceptante laborojn de famaj universitatoj kaj institutoj, li hejmeniris al Rusio, kie li laboris retiriĝinte ĉe la Steklov-Instituto. Ĝis aŭtuno 2002 Grigorij Perelman famiĝis ĉefe pri sia laboro pri kompara geometrio.


Post longa tempo dum kiu li esploradis sole en dometo de amiko, li loĝis denove en la ĉirkaŭo de Sankt-Peterburgo ĉe sia patrino. Li kategorie rifuzis instrulaboron pri matematiko kaj fariĝis senlabora. En 2014 en rusa gazetaro aperis informo, ke li laboras en Svedio.[1][2][3]



Konjekto de Poincaré |


En novembro 2002 Grigorij Perelman publikigis unuan artikolon el serio, kiu intencis pruvi la geometriigon de 3-obloj (angle: geometrization conjecture) ĉe arXiv. La pruvo enhavas la konjekton de Poincaré kiel specifan kazon.


La laboro de Perelman estis longe (de 2003 ĝis 2006) kontrolata far de matematikaj fakuloj. Intertempe kelkaj fakuloj, kiel Gang Tian, Bruce Kleiner kaj John Lott, kiuj detale kontrolis la pruvon, parolis pozitive pri ties ĝusteco. Li enhavas ja kelkajn eraretojn, sed kiuj estas korekteblaj kaj ne prezentas verajn problemojn. Grigorij Perelman ricevis unu el la Fields-medaloj dum la Internacia Kongreso de Matematikistoj en 2006 en Madrido, sed li malakceptis ĝin. Oni konsideras tiun medalon kiel oficiala agnosko de la pruvo.


En la jaro 2000 la Clay Mathematics Institute nombris la Poincaré-konjekton kiel unu el la sep plej gravaj nesolvitaj matematikaj problemoj kaj proponis premiojn de unu miliono da usonaj dolaroj por la solvo de ĉiu problemo. Grigorij Perelman, kiu publikigis sian laboron en interreto, ŝajnas ĝis nun ne interesiĝi pri publikigo de la pruvo en fakgazeto, kio estas kondiĉo por ricevi la premion.



Literaturo |



  • Graham P. Collins: The Shapes of Space. en: Scientific American. New York NY 2004,7 (julio),p.94–103 (angle). (ISSN 0036-8733)


Eksteraj ligiloj |




  • Petersburg Department of Steklov Institute of Mathematics (angle, ruse), 9-a de novembro 2001


  • Notes and commentary on Perelman's Ricci flow papers (angle)


  • Perelman's papers published on arXiv.org (angle)


  • New Yorker: Manifold Destiny: Who really solved the Poincaré conjecture? (angle), 28-a de aŭgusto 2006


  • Telegraph: World's top maths genius jobless and living with mother (angle), 20-a de aŭgusto 2006


  • NZZ Online: Poincarés Jahrhunderträtsel – Genialer Einsiedler (germane), 23-a de julio 2006


  • Die Zeit: Bericht über Grigori Perelman und Poincaré Vermutung (germane), 24-a de aŭgusto 2006


  • Kulturzeit: Bescheidenes Genie (germane), 24-a de aŭgusto 2006



Referencoj |





  1. http://www.kp.ru/daily/26260.3/3138310/


  2. http://www.aif.ru/dontknows/actual/1312240?utm_source=news.mail&utm_medium=paid&utm_campaign=mail_paid


  3. http://top.rbc.ru/spb_sz/24/07/2014/938741.shtml
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár