Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, antaŭvidata laŭ la Traktato de Lisbono. Por la jam ekde 1958 dufoje jare nomumita prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio vidu la artikolon Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio. |
La prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas pozicio ene de la instituciaro de la Eŭropa Unio, kiu estis redifinita laŭ la Traktato de Lisbono de la jaro 2007. La untaŭa prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis Herman Van Rompuy (Belgio), la 1-an de decembro 2014 anstataŭis lin Donald Tusk (Pollando) ĝis la 31-a de majo 2017 kiam okazis la novaj elektoj. Nova kandidato nomumita de Pollando estis Jacek Saryusz-Wolski (favora por Esperanto), tamen Kanceliero de Germanio Angela Merkel proponis sian kandidaton t.e. Donald Tusk kiu ripetis la saman oficperiodon.
Enhavo
1 Historio
1.1 Listo de iamaj prezidantoj
2 Traktato de Lisbono
3 Salajro
4 Kritiko
5 Prezidantoj
6 Eksteraj ligiloj
7 Referencoj
Historio |
Laŭ iama stato, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis la registara gvidanto de tiu EU-membroŝtato, kiu laŭvice havis la taskon prezidi la Konsilion de la Eŭropa Unio (tiun prezidon plenumas laŭ temaj kunvenoj la koncernaj fakaj ministroj el la registaro de la prezidanta membroŝtato, plej elstare la ministro pri eksteraj rilatoj de tiu registaro, kiu kutime dum la sesmonata oficoperiodo nomatas la "prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio").
Ambaŭ pozicioj en la Eŭropa Unio laŭ la tiam validaj traktatoj ŝanĝiĝis ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povis esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-konsilion".
Listo de iamaj prezidantoj |
Prezidanto | De | Ĝis | Lando |
---|---|---|---|
Jean-Luc Dehaene | 1993 | 31-a de decembro 1993 | Belgio |
Andreas Papandreou | 1-a de januaro 1994 | 30-a de junio 1994 | Grekio |
Helmut Kohl | 1-a de julio 1994 | 31-a de decembro 1994 | Germanio |
François Mitterrand | 1-a de januaro 1995 | 17-a de majo 1995 | Francio |
Jacques Chirac | 17-a de majo 1995 | 30-a de junio 1995 | Francio |
Felipe González | 1-a de julio 1995 | 31-a de decembro 1995 | Hispanio |
Lamberto Dini | 1-a de januaro 1996 | 18-a de majo 1996 | Italio |
Romano Prodi | 18-a de majo 1996 | 30-a de junio 1996 | Italio |
John Bruton | 1-a de julio 1996 | 31-a de decembro 1996 | Irlando |
Wim Kok | 1-a de januaro 1997 | 30-a de junio 1997 | Nederlando |
Jean-Claude Juncker | 1-a de julio 1997 | 31-a de decembro 1997 | Luksemburgo |
Tony Blair | 1-a de januaro 1998 | 30-a de junio 1998 | Britio |
Viktor Klima | 1-a de julio 1998 | 31-a de decembro 1998 | Aŭstrio |
Gerhard Schröder | 1-a de januaro 1999 | 30-a de junio 1999 | Germanio |
Paavo Lipponen | 1-a de julio 1999 | 31-a de decembro 1999 | Finnlando |
António Guterres | 1-a de januaro 2000 | 30-a de junio 2000 | Portugalio |
Jacques Chirac | 1-a de julio 2000 | 31-a de decembro 2000 | Francio |
Göran Persson | 1-a de januaro 2001 | 30-a de junio 2001 | Svedio |
Guy Verhofstadt | 1-a de julio 2001 | 31-a de decembro 2001 | Belgio |
José María Aznar | 1-a de januaro 2002 | 30-a de junio 2002 | Hispanio |
Anders Fogh Rasmussen | 1-a de julio 2002 | 31-a de decembro 2002 | Danio |
Konstantinos Simitis | 1-a de januaro 2003 | 30-a de junio 2003 | Grekio |
Silvio Berlusconi | 1-a de julio 2003 | 31-a de decembro 2003 | Italio |
Bertie Ahern | 1-a de januaro 2004 | 30-a de junio 2004 | Irlando |
Jan Peter Balkenende | 1-a de julio 2004 | 31-a de decembro 2004 | Nederlando |
Jean-Claude Juncker | 1-a de januaro 2005 | 30-a de junio 2005 | Luksemburgo |
Tony Blair | 1-a de julio 2005 | 31-a de decembro 2005 | Britio |
Wolfgang Schüssel | 1-a de januaro 2006 | 30-a de junio 2006 | Aŭstrio |
Matti Vanhanen | 1-a de julio 2006 | 31-a de decembro 2006 | Finnlando |
Angela Merkel | 1-a de januaro 2007 | 30-a de junio 2007 | Germanio |
José Sócrates | 1-a de julio 2007 | 31-a de decembro 2007 | Portugalio |
Janez Janša | 1-a de januaro 2008 | 30-a de junio 2008 | Slovenio |
Nicolas Sarkozy | 1-a de julio 2008 | 31-a de decembro 2008 | Francio |
Mirek Topolánek | 1-a de januaro 2009 | 8-a de majo 2009 | Ĉeĥio |
Jan Fischer | 9-a de majo 2009 | 30-a de junio 2009 | Ĉeĥio |
Fredrik Reinfeldt | 1-a de julio 2009 | 31-a de decembro 2009 | Svedio |
Traktato de Lisbono |
Laŭ la Traktato de Lisbono de 2007 la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas elektata de la Eŭropa Konsilio por la oficperiodo de du jaroj kaj duono. Por elektiĝo necesas du-triona plimulto kaj sama plimulto necesas por eventuala malelekto. Elektiĝo aŭ nur konfirmo de la Eŭropa Parlamento ne estas necesa. La prezidanto povas plenumi la oficon maksimume dum du 2,5-jaraj oficperiodoj.
Inter la taskoj de la prezidanto estas precipe la preparo de la laboro de la Eŭropa Konsilio. Tiom longe kiom li ne interferas kun la taskaroj de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio ankaŭ estas la ekstera reprezentanto de la Unio rilate al la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio. Dum sia eŭropa oficodaŭro, la prezidanto ne rajtas plenumi nacian postenon.
Salajro |
La salajro de la posteno similas al tiu de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kiu ricevas proksimume 270.000 € ĉiujare. Kiel prezidanta sidejo antaŭvidatas la Résidence Palace en Bruselo.[1]
Kritiko |
Ankoraŭ ne klaras, kiun efiko havos la novdifino de la pozicio pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio al la rango kaj politika potenco de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Multaj politike engaĝitaj eŭropanoj timas, ke la komunuma kaj almenaŭ parte demokratie strukturigita karaktero de la Eŭropa Unio povus endanĝeriĝi pro tio, ke la pinta reprezentanto de la Eŭropa Unio ne estas la pinta reprezentanto de la Eŭropa Komisiono, kaj ne estas legitimata fare de la EU-parlamento[2].
Prezidantoj |
La 19-an de novembro 2009 Herman Van Rompuy, tiam ĉefministro de Belgio estis nomumita la unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio. La 1-an de decembro 2014 anstataŭis lin Donald Tusk, eksĉefministro de Pollando. La pola kandidato por la anstatauanto de Donald Tusk estas Jacek Saryusz-Wolski.
Eksteraj ligiloj |
„Präsident verzweifelt gesucht“ (Prezidanto serĉata malespere), Deutsche Welle, 10-an de novembro 2009
- La Traktato de Lisbono: bulgare • ĉeĥe • dane • germane • greke • angle • hispane • estone • finne • france • irlande • hungare • itale • nederlande • litove • latve • malte • pole • portugale • rumane • slovake • slovene • svede
Referencoj |
↑ artikolo "Member states consider perks and staff for new EU president" (angle)
↑ komparu ekzemple la rezolucion "novaj gvidantaj personaĵoj donas al la Eŭropa Unio vizaĝon kaj silueton" (germane) de la ne-registara eŭropisma organizaĵo Eŭropo-Unio Germanio de majo 2008.