Slovaka Olimpika Komitato




Slovaka Olimpika Komitato (slovake: Slovenský olympijský výbor, SOV) estas neprofitdona organizaĵo kreita la 19-an de decembro 1992[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Slovakio. Kiel NOK, la Slovaka Olimpika Komitato celas subteni slovakajn atletojn, sporton en Slovakio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Slovakio. Slovakio ankoraŭ neniam organizis Olimpikon, sed Poprad dufoje kandidatis por Vintraj Olimpikoj (en 2002 kaj 2006). Ekde la jaro 1999, prezidanto de la komitato estas František Chmelár.[1]



Referencoj |




  1. 1,01,1Slovenský olympijský výbor – najdôležitejšie informácie (slovake). Alirita 2012-08-21.




Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retejo slovake


  • Paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato angle france





Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo