10-a de februaro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29




























































februaro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28




aranĝo de 2019
tagoj

La 10-a de februaro estas la 41-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 324 tagoj restas (325 en superjaroj).


Je la 10-a de februaro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 1258: Mongola armeo de la ĥano Hulagu konkeris Bagdadon kaj masakris ties loĝantaron


  • 1306: Estonta reĝo de Skotlando Roberto Bruso mortigis en duelo sian konkuranton al trono


  • 1321: En Inowrocław papa juĝejo ordonis al la Ordeno de germanaj kavaliroj redoni Gdanskan Pomerion


  • 1326: Pola reĝo Władysław Łokietek kune kun litovaj helpaj taĉmentoj ivadis Brandenburgion


  • 1355: En Oksfordo eksplodis dutaga tumulto inter studentoj de la Universitato de Oksfordo kaj loĝantoj - rezulte de tio 93 personoj pereis


  • 1439: En Namysłów oni subskribis armisticon inter Albreĥto la 2-a kaj Ladislao la 3-a, kiu finis konflikton pri la ĉeĥa trono ekestinta post morto de Sigismondo


  • 1454: Reĝo Kazimiro la 4-a nuptis filinon de germana-hungara reĝo Albreĥto la 2-a, Elizabeton - la para havis 13 infanojn


  • 1638: Reĝo de Francio Ludoviko la 13-a konfidis Francion al Dipatrino


  • 1763: Sepjara milito finiĝis per subskribo de pariza packontrakto


  • 1813: Venko de rusa armeo kontraŭ la Napoleona en batalo de Rogoźno


  • 1828: Tasmanio: pli ol 30 indiĝenaj loĝantoj pereis en masakro de Cape Grim farita de kvar paŝtistoj kun pafarmiloj


  • 1863: En Usono oni patentis fajroestingilon


  • 1864: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: Kastus Kalinoŭski - gvidanto de la ribelo en Litovio post perfido de unu el soldatoj estis arestita de rusoj kaj poste en Vilno ekzekutita


  • 1879: Veliko Tarnovo: la unuan fojon kunvenis la bulgara parlamento


  • 1904: Caro de Rusia Imperio Nikolao la 2-a deklaris militon kontraŭ Japanio


  • 1910: Tibeto: la ĉefurbon Lasao invadis ĉ. 2 mil ĉinaj soldatoj - la 13-a dalai-lamao Thubten Gyatso fuĝis al Barato


  • 1910: Emanuel Lasker defendis titolon de ŝakmondĉampiono


  • 1920: Generalo Józef Haller en Puck simbole nuptis Pollandon kun la Balta Maro. Per tio konfirmiĝis plenumo de unu el decidoj de Versajla traktato, kiu atribuis al Pollando 140-kilometrojn de la marbordo


  • 1925: Kurda ribelo kontraŭ Turkio komenciĝis


  • 1925: Pollando subskribis konkordaton kun Vatikanurbo; Romkatolika Eklezio gajnis liberecon agadi kaj eksterlanda episkopo ne plu povis administri polan teritorion


  • 1926: Pollando: malgranda fiŝista vilaĝo Gdynia ricevis urborajton


  • 1938: Karolo la 2-a iĝis diktatoro de Rumanio


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Ekziligoj en Sovetunio: sovetoj komencis de la 9-a/10-a de februaro genocidan deporton de poloj el terenoj aneksitaj post la 17-a de septembro 1939 fare de Ruĝa Armeo - komence pli ol 200 milojn da homoj oni elveturigis al gulagoj en Ukrainion (Starobilsk), kaj ankaŭ en Siberion kaj Kazaĥion, la "punekzilo" koncernis ĉefe ŝtatajn oficistojn, bienproprietulojn, forstistojn kaj soldatajn transloĝantojn. La homoj amase mortis pro frosto, malsato kaj elĉerpiĝo. Tiu agado daŭris en kvar etapoj ĝis somero de la venonta jaro, kiam Nazia Germanio atakis Sovetunion. Laŭ Asocio de Siberianoj oni deportis unu milionon kaj 350 milojn de poloj, ukrainoj kaj belorusoj.


    • Ĉikago: dum manifestacio de pola diasporo kun partopreno de 25 mil personoj parolis armea generalo Józef Haller kaj estinta prezidento de Usono Herbert Hoover, kantis Jan Kiepura - la prezidento diris Pollando ne mortis! Pollando reviviĝos, ĉar spirito de grandaj nacioj ne mortas pro subpremo.; Budapeŝto: laŭ "Wieści Polskie" en Brazilo aperis jam la tria eldono de la libro de Laurenso Mario Prune "Polonia", kiu fonte prezentas novan disdividon de Pollando - la tutan enspezon la aŭtoro destinis al viktimoj de la milito


    • 1941: Kolonelo Leopold Okulicki (restanta tiutempe en soveta malliberejo de NKVD) estis nomumita komandanto de la Asocio de Armita Batalado sur teritorioj de soveta okupado; en Varsovio aperis aldono al konspira gazeto "Źródło" (Fonto) titolita "Wrogowie i Sprzymierzeńcy" (Malamikoj kaj Aliancanoj)


    • Gestapo arestis ĉiujn membrojn de Help-Komitato por Poloj de Caritas Internationalis, ekzistanta ĉe Pola Katolika Misio en Parizo, kune kun ties rektoro pastro Czesław Wędzioch.


    • 1942: Germanoj pafmortigis en distrikto Łęczyński 22 polojn kaj 23 judojn


    • 1943: Germanaj soldatoj kaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Biłgorajski 32 kaj apud Olkusz 8 personojn; de koncentrejo Aŭŝvico fuĝis socialista aganto; regopovoj de Ĝenerala Gubernio malaltigis por poloj lernotempon en trijaraj fakaj lernejoj al 2 jaroj


    • 1944: Revenĝe pro sukcesa atenco de skolta taĉmento kontraŭ komandanto de SS Franz Kutschera en okupata Varsovio germanoj pafekzekutis 140 homojn en surstrata ekzekuto ĉe la str. Barska; germanaj policanoj pafmortigis en Górzno 18 personojn pro kunlaboro kun partizanoj; apud arbaroj de Tuchola grupo de partizanoj bataletis kun germanaj policanoj mortigante 5; en Vilno okazis renkonto laŭ iniciato de Wehrmacht kun lokaj komandantoj de Pola Enlanda Armeo proponante armisticon kaj kaj komunan batalon kontraŭ sovetaj partizanoj - la pola flanko rifuzis


    • 1945: Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn Biała kaj Bielsko (nun kvartaloj de Bielsko-Biała), Chojnów, Elbląg, Iławka kaj Pszczyna; la 2-a Belorusa Fronto komencis operacon Pomerio; unuoj de la 1-a Pola Armeo eniris al Mirosławiec


    • Pola Biblioteko en Parizo aranĝis ekspozicion de pentraĵoj de du mortintaj polaj artistoj; evakuanta germanajn civilulojn kaj vunditajn soldatojn de Orienta Prusio al Świnoujście germana provizŝipo MS Steuben, estis sinkigita sur Balta Maro de soveta submarŝipo S-13 - 3600 personoj pereis, 300 saviĝis




  • 1946: La unua postmilita baloto al Supera Soveto de Sovetunio okazis


  • 1947: Aliancanoj subskribis Traktaton de Parizo kun kunlaborantoj de Nazia Germanio


  • 1955:En Prago oni ekzekutis tri membrojn de kontraŭkomunisma organizaĵo Nigra Leono 777


  • 1955: Metroo de Romo ekfunkciis


  • 1957: Afrika Pokalo de Nacioj komenciĝis en Ĥartumo


  • 1962: Usono kaj Sovetunio interŝanĝis la kaptitan usonan spionan piloton Gary Powers kaj la kaptitan sovetan spionon William Fisher, kolonelon de KGB


  • 1963: Japanio: Kitakjuŝu estiĝis la plej granda urbo en Kiuŝuo


  • 1976: Pola Sejmo, malgraŭ pluraj sociaj protestoj, konfirmis ŝanĝojn en la konstitucio kun aldonoj pri gvida rolo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj "plifirmigo de amikeco kaj kunlaboro kun Sovetunio" - nur unu parlamentano detenis sin de voĉdonado


  • 1980: Brazilo: Partio de la Laboristoj fondiĝis


  • 1982: Milita stato en Pollando: 16-aĝa liceano Emil Barchański kun kolegoj farbis kaj bruligis monumenton al Feliks Dzerĵinskij en Varsovio - post kelkaj monatoj estis murdita (la plej juna viktimo de la militjuro)


  • 1983: Jerusalemo: unu persono pereis kaj sep estis vunditaj dum manifestacio de la maldekstra pacmovado Pacon Nun


  • 1990: Gvidanto de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov dum renkonto kun kanceliero de Germana Federacia Respubliko Helmut Kohl esprimis konsenton por Germania reunuiĝo


  • 1992: Boksisto Mike Tyson estis kondamnita je 6 jaroj de prizono pro seksatenco kontraŭ belulino de Rod-Insulo


  • 1993: Lien Chan iĝis ĉefministro de Tajvano


  • 1995: Latvio aliĝis al la Konsilio de Eŭropo


  • 1996: Ŝak-komputlio Deep Blue venkis la unuan ludon kun ŝaka grandmajstro Garri Kasparov


  • 1998: Intermeco - la nacia himno de Bosnio kaj Hercegovino oficialiĝis


  • 2005: Nord-Koreio informis oficiale ke posedas atombombon kaj retiriĝas el traktado en Pekino pri sia atomprogramo


  • 2006: La 20-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Torino


  • 2008: Historia monumento pordego Namdemun en Seulo estis bruligita


  • 2009: Kolizio de du artefaritaj satelitoj de la Tero Iridium 33 kaj Kosmos 2251


  • 2012: Janez Janša la duan fojon iĝis ĉefministro de Slovenio


  • 2012: Siria enlanda milito: rezulte de eksplodo de du aŭtomobiloj-kaptiloj en Alepo 28 personoj pereis kaj 235 vundiĝis



Naskiĝoj |




  • 1606: Kristino de Francio, franca princino, filino de Henriko la 4-a kaj Maria de Mediĉo (m. 1663)


  • 1686: Hans Edege, norvega luterana misiisto, apostolo de Gronlando (m. 1758)


  • 1686: Johano Frederiko Gronovo la Juna, nederlanda botanikisto difininta taksonojn (m. 1762)


  • 1696: Johann Melchior Molter, germana violonisto, komponisto kaj kapelestro (m. 1765)


  • 1745: Levin August von Bennigsen, rusa generalo germandevena batalanta en Napoleonaj Militoj (m. 1826)


  • 1766: Benjamin Smith Barton, usona botanikisto, naturalisto kaj kuracisto, prave hipotezinta pri azia deveno de indianoj (m. 1815)


  • 1791: Francesco Hayez, itala pentristo de romantismo famiĝinta pro sia historia pentrado (m. 1881)


  • 1795: Ary Scheffer, nederlanda-franca pentristo, ofte portretinta Ŝopenon (m. 1858)


  • 1807: Lajos Batthyány, hungara grafo, unua ĉefministro de Hungario, ekzekutita (m. 1849)


  • 1810: Miklós Barabás, hungara pentristo, kies pentraĵojn ekspozicias Hungara Nacia Galerio (m. 1898)


  • 1882: Franciŝak Umjastoŭski, belorusa verkisto, poeto kaj publicisto, murdita (m. 1940)


  • 1888: Giuseppe Ungaretti, itala poeto, influita de la franca simbolismo (m. 1970)


  • 1890: Fanni Kaplan, ukraina anarkiistino juddevena, atencinta kontraŭ Lenin (n. 1918)


  • 1890: Boris Pasternak, rusia Nobelpremiita verkisto juddevena, poeto kaj tradukisto (m. 1960)


  • 1894: Gertrud Kolmar, germana-juda verkistino, murdita (m. 1943)


  • 1894: Harold Macmillan, ĉefministro de Britio, politikisto de Konservisma Partio (m. 1986)


  • 1898: Bertolt Brecht, germana komunista verkisto, konata de esperantlingvaj tradukoj (m. 1956)


  • 1902: Walter Houser Brattain, usona Nobelpremiita fizikisto kunpatentinta transistoron (m. 1987)


  • 1907: Stefan Swieżawski, pola historiisto pri mezepoko, aŭtoro de pli ol 250 sciencaj laboraĵoj kune kun sia Magnum opus - okvoluma Historio de la eŭropa filozofio en la 15-a jarcento (m. 2004)


  • 1909: Kurijama Ioe, japana poŝt-oficistino, esperantistino zorginta pri Klara Rondeto en Tokio (m. nekonata)


  • 1912: József Darvas, hungara verkisto kaj politikisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1973)


  • 1914: Karl Egger, aŭstra filologo kaj pastro romkatolika


  • 1920: Alex Comfort, angla kuracisto, gerontologo, poeto, anarkisto, pacisto kaj seksologo konata pro sia ne-fikcia seksa gvidlibro La ĝojo de sekso (m. 2000)


  • 1922: Árpád Göncz, prezidento de Hungario, verkisto, tradukisto, opozicia aganto (m. 2015)


  • 1923: Olgierd Budrewicz, pola ĵurnalisto, publicisto, varsoviisto, vojaĝisto kaj verkisto, tradukata al multaj lingvoj (m. 2011)


  • 1925: Pierre Mondy, franca filma-teatra aktoro kaj reĝisoro, konata de la filmo Viro kun sia hundo (m. 2012)


  • 1927: Árpád Páll, rumania hungara kritikisto, verkisto kaj redaktoro ligita kun "Transilvania Observanto" kaj "Arto"(m. 1997)


  • 1930: Vladimir Georgiev Ŝkodrov, bulgara astronomo, kunmalkovrinto de Apolona asteroido (m. 2010)


  • 1935: Ádám Kónya, rumania hungara lokhistoriisto kaj arthistoriisto (m. 2008)


  • 1936: Ferenc Vajda, rumania hungara poeto kaj ĵurnalisto el Târgu Mureș


  • 1938: Erzsébet Kántor, rumania hungara tradukistino el la rumana lingvo, patrino de László Kántor (m. 2011)


  • 1942: György Komoróczy, rumania hungara lingvisto, publicisto


  • 1947: Ferenc Sebő, kantisto, instrumentisto, komponisto, vjelisto, profesoro


  • 1952: Lee Hsien Loong, ĉefministro de Singapuro, filo de Lee Kuan Yew


  • 1966: Natalie Bennett, aŭstralia-brita politikistino kaj ĵurnalistino, gvidantino de la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio


  • 1967: Laura Dern, usona aktorino rolinta en la filmo Sovaĝa koro


  • 1970: Åsne Seierstad, norvega ĵurnalistino kaj verkistino


  • 1973: Pavel Latuŝka, belorusa diplomato kaj ambasadoro en Francio kaj ĉe Unesko


  • 1981: Natasha St-Pier, kanada kantistino akadiandevena



Mortoj |




  • 547: Skolastika de Nursio, itala kristana monaĥino, patronino de benediktanoj, sanktulino (n. 480)


  • 1126: Vilhelmo la 9-a, duko de Akvitanio, la unua trobadoro, ofte ekskomunikata (n. 1071)


  • 1134: Roberto Curthose, duko de Normandio, filo de Vilhelmo la 1-a (Anglio) (n. 1054)


  • 1543: Johannes Eck, germana katolika teologo (n. 1468)


  • 1576: Guilielmus Xylander, germana humanisto, rektoro de la Universitato de Hajdelbergo (n. 1532)


  • 1660: Judith Leyster, nederlanda pentristino de la Ora jarcento de Nederlando (n. 1609)


  • 1755: Charles Montesquieu, franca politika filozofo, juristo, verkisto, aŭtoro de la filozofia traktato Spirito de leĝoj pri la disigo de povoj (n. 1689)


  • 1782: Friedrich Christoph Oetinger, germana teologo, gvida reprezentanto de la virtemberga pietismo (n. 1702)


  • 1817: Karl Theodor von Dalberg, majenca guberniestro en Erfurto kaj episkopo (n. 1744)


  • 1829: Leono la 12-a, papo, klerikiginta Vatikanon (n. 1760)


  • 1837: Aleksandr Puŝkin, rusa verkisto, fondinto de la moderna rusa literaturo, aŭtoro de la romano Eŭgeno Onegin, kies verkojn esperantigis multaj tradukistoj (n. 1799)


  • 1846: Péter Vajda, hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto (n. 1808)


  • 1857: David Thompson, anglokanada mapisto kaj esploristo (n. 1770)


  • 1867: Albert Pákh, hungara ĵurnalisto, fondinto de "Dimanĉa Gzeto" (n. 1823)


  • 1878: Claude Bernard, franca fiziologo enkondukinta sciencan metodon en medicinon (n. 1813)


  • 1879: Honoré Daumier, franca pentristo, grafikisto, desegnisto kaj skulptisto (n. 1808)


  • 1891: Sofja Kovalevskaja, rusa matematikistino poldevena okupiĝinta pri diferencialaj ekvacioj, mekaniko kaj optiko, membrino de la Rusia Akademio de Sciencoj (n. 1850)


  • 1897: Antonio Bazzini, itala komponisto, violonisto kaj instruisto (n. 1818)


  • 1912: Barono de Rio Branco, brazila advokato, diplomato, geografo kaj historiisto (n. 1845)


  • 1918: Ernesto Teodoro Moneta, itala Nobelpremiita politikisto kaj publicisto (n. 1833)


  • 1918: Abd-ul-Hamid la 2-a, sultano de Otomana Imperio, filo de Abd-ul-Meĝid (n. 1842)


  • 1923: Wilhelm Conrad Röntgen, germana Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de Ikso-radioj (n. 1845)


  • 1932: Edgar Wallace, brita verkisto pri krimliteraturo, kies scenaro servis al la filmo King Kong (n. 1875)


  • 1937: Gábor Veress, rumania hungara muzikfolkloristo, muzikinstruisto (n. 1869)


  • 1939: Pio la 11-a, papo, montgrimpanto, apostola nuncio en Pollando, subskribinta Lateranajn Traktatojn, kiuj solvis Roman problemon, inaŭgurinta la movadon Katolika Agado kaj kondamninta ateistan komunismon (n. 1857)


  • 1944: Eugène Michel Antoniadi, greka astronomo kaj ŝakludisto (n. 1870)


  • 1945: Kelemen Gál, hungara historiisto kaj filozofia fakverkisto (n. 1869)


  • 1949: Feliks Koneczny, pola ĵurnalisto, bibliotekisto, historiisto, filozofo, verkisto kaj pioniro de historiozofio pri civilizoj (n. 1862)


  • 1950: Marcel Mauss, franca socisciencisto kaj antropologo, prilaborinta kun daŭrigo la heredaĵon de sia onklo Émile Durkheim kaj ties "Année Sociologique" (n. 1872)


  • 1954: Parley Parker Christensen, usona advikato, prezidenta kandidato, vicprezidanto de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (n. 1868)


  • 1955: Béla Uhlyárik, rumania hungara verkisto, publicisto (n. 1883)


  • 1966: Ernő Szabó, hungara aktoro kaj reĝisoro (n. 1900)


  • 1978: György Bácski, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (n. 1901)


  • 1987: Béla Mátis, rumania hungara verkisto, poeto (n. 1927)


  • 1994: Imre Simonyi, hungara poeto kaj redaktoro (n. 1920)


  • 1999: Ella Salamon, rumania hungara redaktorino, lernolibroverkistino (n. 1902)


  • 2001: Nóra Aradi, hungara arthistoriistino, profesorino (n. 1924)


  • 2001: Buddy Tate, usona ĵaza tenorsaksofonisto (n. 1915)


  • 2005: Arthur Miller, usona verkisto kaj scenaristo juddevena, laŭreato de premio Pulitzer (n. 1915)


  • 2008: Roy Scheider, usona aktoro ĉefrolinta en la filmserio Jaws (n. 1932)


  • 2013: Krzysztof Michalski, pola filozofo, disĉiplo de Leszek Kołakowski kaj Jan Patočka (n. 1948)


  • 2014: Shirley Temple, usona aktorino kaj diplomatino (n. 1928)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Rusio: Tago de diplomato


  • Nacia tago en Irano: je la 22-a de Bahman, t. e. la 10-a de februaro aŭ la 11-a de februaro (laŭ la superjaro), do ne en ĉiu jaro la sama dato pro alia kalendaro (irana sun-kalendaro)


  • Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Skolastika de Nursio, virgulino, abatino, la fratino de Benedikto



Tagoj de semajno |


La 10-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;


  • Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár