Brigada generalo




Brigada generalo estas oficira rango de generalo. En multaj armeoj ĝi estas la plej malsupra generala rango. Ofte ĝin simbolas unu ora stelo (aŭ du laŭ la lando) aŭ simila simbolo.


Foje oni uzas por tiu rango la esprimon "brigadestro" aŭ "brigadisto" por indiki, ke li komandas brigadon.


Kie ekzistas ĝendarmaro, ĉitiu ofte posedas analogan kaj samnoman rangon.



Germana armeo |


La brigada generalo estas la plej suba generala rango ĉe la Bundeswehr.
La ranga vicordo estas:



  • Brigada generalo (1 stelo)


  • Generalmajoro/Divizia generalo (2 steloj)


  • Generalleŭtenanto (3 steloj)


  • Generalo (4 steloj)


La titolo "Brigada generalo" venas el la anglo-usona areo, kie la plej suba generala rango nomiĝas Brigadier General.


Ĝi estis enkondukita en 1955/56 en Bundeswehr, por unuecigi la rangojn ene de NATO.


Unu brigado estas komandita laŭregule fare de brigada generalo. La brigado (konsistanta el 1.400 – 4.200 soldatoj) estas armeo enhavanta ĝenerale du infanteriajn regimentojn.










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár