Andrzej Duda
Andrzej Duda | |
6-a Prezidento de Pollando | |
Oficanta | |
Funkcio akceptita: 6-a de aŭgusto 2015 | |
Antaŭulo | Bronisław Komorowski |
---|---|
Naskiĝo | la 16-an de majo 1972(nun 1972-05-16) (do nun 46-jara) en Krakovo, Pollando |
Nacieco | polo |
Politika partio | Juro kaj Justeco |
Edz(in)o | Agata Kornhauser-Duda |
Profesio | politikisto |
Religio | romkatolika kristano |
Subskribo | |
Andrzej Sebastian Duda (esperante: Andreo Sebastiano Duda) (naskiĝis la 16-an de majo 1972 en Krakovo) estas pola juristo kaj politikisto, de 2006 ĝis 2007 vicministro en Ministerio pri Juro, eks-vicministro en Prezidenta Kancelario de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński, ano de Ŝtata Tribunalo, parlamentano de Pola Sejmo en la 7-a oficperiodo, Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) en la 7-a kaj 8-a oficperiodoj. Kandidato por Prezidento de Pollando dum la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015, kiujn laŭ opinisondado de la elirantoj de la balot-urno venkis kun 53 % kun Bronisław Komorowski dum la 2-a etapo de la balotoj. Oficiale de la 26-a de majo li estas Prezidento-elektito. Ek de 6-a de aŭgusto 2015 li estas Prezidento de Pollando[1]
Enhavo
1 Biografio
2 Privata vivo
3 Distingoj
4 Referencoj
5 Bibliografio
6 Eksteraj ligiloj
Biografio |
Abituriento de la 2-a Liceo de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Krakovo. Dum la jaroj 1984–1990 li estis ano de la pola skoltismo kiel taĉmentestro.
En la jaro 1996 finis la studadon en la Jagelona Universitato, nome en la Fakultato de Juro kaj Administrado en Krakovo. En la jaro 1997 eklaboris kiel asistanto en la Administra Katedro de la Jagelona Universitato kaj de oktobro 2001 en la Katedro de la Administra Juro. En januaro 2005 doktoriĝis pri juraj sciencoj, je disertacio La juraj aferoj en pola administra juro sub doktoriĝ-konsilisto prof. Jan Zimmermann, eldonita libroforme en la jaro 2008[2].
Li estis aktivulo de Unio de Libereco[3]. Post parlamentaj balotoj en la jaro 2005, li komencis la kunlaboron kun Parlamenta Klubo de Juro kaj Justeco. Kiel konsilanto de Parlamenta Klubo de Juro kaj Justeco li partoprenis en la laboroj de Parlamentaj Komisionoj de Pola Sejmo kaj Senato.
De la 1-a de aŭgusto 2006 laŭ propono de Ministro pri Juro Zbigniew Ziobro li ekestis vic-ministro en Ministerio pri Juro. En la ministerio li respondecis pri la leĝaro (kodo), la internacia kunlaboro kaj informadiko en juĝejoj kaj prokuroraro. Forlasis tiun funkcion la 15-an de novembro 2007 pro la elekto al la nova posteno en la Ŝtata Tribunalo.
La 16-an de januaro 2008 li ekestis la vicministro en la Prezidenta Kancelario de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński. La 5-an de julio 2010, post la elekto de nova Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski, li mem demisiis de la posteno kaj la sekvontan tagon li estis demisiigita[4]. En la jaro 2010 unuafoje sen sukceso estis la kandidato al la posteno de urbestro de Krakovo proponita de Juro kaj Justeco, tamen li estis elektita kiel konsilanto de la urba konsilantaro[5]. En la jaro 2011 li aperis en la dokumenta filmo pri la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 sub la titolo Nebulo.
Li estis unu el la fondintoj de la Socia Movado je la nomo de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński[6].
En la parlamentaj balotoj en la jaro 2011 el la listo de Juro kaj Justeco li estis elektita kiel parlamentano de Pola Sejmo de la 7-a oficperiodo (en la balotregiono n-ro 13 en Krakovo akirante 79 981 da voĉoj[7].
Lige kun tio li rezignis de la mandato de konsiliano en la Urba Konsilantaro. La 27-an de novembro 2013 li ekestis la gazetara proparolanto de la partio Juro kaj Justeco[8], li plenumis tiun funkcion ĝis la 9-a de januaro 2014.
En la Sejmo li estis i.a. la ano de la Leĝdonanta Komisiono kaj komisiono de Konstitucia Respondeco[6].
En la balotoj por Eŭropa Parlamento en la jaro 2014 el la listo de Juro kaj Justeco li akiris la mandaton de la Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) de la 8-a oficperiodo[9], de tiam ne plu validis la mandato de pola parlamentano en Sejmo[10]. La 6-an de decembro 2014 la Politika konsilantaro de Juro kaj Justeco aprobis lia kandidatecon en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015[11]. La 30-an de marto 2015 lia kandidateco estis registrita fare de la Ŝtata Balot-Komisiono[12].
En prezidentaj balotoj la 10-an de majo 2015 li akris la unuan lokon, kun 5 179 092 da voĉoj, kio estas 34,76% da validaj voĉoj (vidu la apudan mapon de Pollando). Ĉar neniu el la kandidatoj trapasis la balot-sojlon 50% da validaj voĉoj, Andrzej Duda eniris al la dua etapo kun Bronisław Komorowski, kiu akiris 33,77% da validaj voĉoj[13].
La 24-an de majo 2015 laŭ la opinisondado de la elirantoj for de la balot-urnoj d-ro Andrzej Duda kun 53 % venkis kun la ĝisnuna Prezidento Bronisław Komorowski kiu ricevis 47 %Exit poll: Andrzej Duda venkis en prezidentaj balotoj. Alirita 24-a de majo 2015.</ref>
Privata vivo |
Andrzej Duda estas filo de Jan Tadeusz Duda kaj Janina Milewska-Duda, ambaŭ la universitataj profesoroj (de teknikaj sciencoj kaj kemiaj sciencoj) ligitaj profesie kun la AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio[14][15]. Geedziĝita kun instruistino Agata Kornhauser-Duda (vidu la apudan foton) kaj ili havas unu filinon Kinga
[16]. Lia bopatro estis Julian Kornhauser[16].
Distingoj |
- La Ordeno de Blanka Aglo, Pollando, 2015
- Kruco de la Granda Ordeno de Merito – 2008, Portugalio[17]
- La Ordeno de Leopoldo, kun glavoj, Granda Rubando de la Ordeno de Leopoldo, Belgio, 2015
Referencoj |
↑ Uroczystości inauguracji Prezydenta RP Andrzeja Dudy (pole). Arkivita el la originalo je 2015-08-06.
↑ Andrzej Duda, La juraj aferoj en pola administra juro Interes prawny w polskim prawie administracyjnym, C.H. Beck, Varsovio 2008, ISBN 9788374838832
↑ Michał Krzymowski, Anna Szulc (14-a marto 2015). Andrzej Duda estis la aktivulo de Unio de Libereco. Alirita 2015-03-14.
↑ Bronisław Komorowski akceptis la demision de la ministroj (6-a de julio 2010). Alirita 2010-09-12.
↑ Serwis PKW – Wybory 2010. Alirita 2010-11-24.
- ↑ 6,06,1Biografio de Andrzej Duda. Alirita 2015-04-29.
↑ Serwis PKW – Balotoj 2011. Alirita 2011-10-28.
↑ Andrzej Duda la nova gazetara proparolanto de Juro kaj Justeco (27-an de novembro 2013). Alirita 2013-11-27.
↑ Serwis PKW – Balotoj 2014. Alirita 2014-05-27.
↑ Ŝablono:Monitor Polski
↑ Duda la oficiala kandidato por Prezidento de Pollando. Jarosław Kaczyński: Pollando bezonas ŝanĝojn (la 6-an de decembro 2014). Alirita 2014-12-06.
↑ Prezidentaj balotoj en Pollando 2015: La informoj pri la Balot-komitato. Alirita 2015-05-01.
↑ Ŝablono:Cytuj stronę
↑ Via Prezidento. Andrzej Duda. Alirita 2015-03-21.
↑ La datumoj de la persono el la listo de publikaj personoj. Andrzej Duda. Alirita 2015-03-21.
- ↑ 16,016,1Marek Bartosik (la 19-a de novembro 2010). Andrzej Duda: la malfruiĝita trajno al politiko. Alirita 2014-12-04.
↑ Chancelaria das Ordens Honoríficas Portuguesas (portugale). Alirita 2010-09-12.
Bibliografio |
La sejma presaĵo n-ro 3 kun la biografioj de la kandidatoj de la Ŝtata Tribunalo, de la 7-a de novembro 2007. [alirita 2011-10-28].
Ŝablono:La homoj de la scienco. [alirita 2011-10-28].
Eksteraj ligiloj |
Andrzej Duda – la privata paĝaro. alirita 2015-03-14.
|
|