Juscelino Kubitschek






Juscelino Kubitschek


Juscelino KUBITSCHEK de OLIVEIRA [juselinŭ kubiŝekj djolivejra] (naskiĝis la 12-an de septembro 1902 en Diamantina, Minas Gerais; mortis la 22-an de aŭgusto 1976) estis brazila politikisto. De 1956 ĝis 1961 li estis prezidanto de Brazilo.



Vivo kaj politika kariero |


Lia patro, João Cesar de OLIVEIRA, estis vojaĝanta komizo, kaj lia patrino, Júlia KUBITSCHEK, ĉeĥa instruistino. Li studis medicinon en Belo Horizonte kaj diplomiĝis en 1927.


Li komencis sian politikan karieron ĉirkaŭ 1930, kiam oni nomis lin oficestro de diktatoreca subŝtatestro de Minas Gerais, Benedito Valadares (1934). Li okupis post la jenajn oficojn:



  • Federacia deputito ekde 1934 kaj ekde 1945;


  • Urbestro de Belo Horizonte ekde 1940;

  • Subŝtatestro de Minas Gerais ekde 1950;


  • Prezidento de Brazilo ekde 1956;


  • Senatoro por Goiás ekde 1964.


Kubitschek volis konkuri denove al prezidanteco en 1965, sed tio ne eblis pro la militista puĉo de 1964. Oni abrogaciis lian rajton en 1968, post kiam li provis fondi unuigon de politikistoj kontraŭ la militista diktatoreco en 1967.


Post tio, eliris al Usono kaj Eŭropo. Reiris al Brazilo kaj mortis en 1976, pro aŭtomobila akcidento.



Analizo de lia prezidanteco |


Lia moto estis "50 jaroj en 5". Dum lia prezidanteco, oni konstruis Braziljon kaj favoris la industrion. Por fari tion, li prunteprenis monon el eksterlando. Li ankaŭ simpligis la brazilan administradon.


JK, kiel oni ankaŭ nomis lin, mobilizis la landon kaj kreis grandan industrian kaj ekonomian kreskon. Sed la prunteprenoj kaŭzis inflacion kaj financajn problemojn. Ankaŭ, por stimuli aŭtomobilfabrikojn, li malhelpis la trajnojn kaj tramoj. Dum lia regperiodo, oni forigis preskaŭ ĉiujn tramojn de Brazilo, kaj multaj trajnvojoj estis forlasitaj.


Li ordonis pregi tre aĉajn aluminiajn monerojn.



Vidu ankaŭ |


  • Artmuzeo de Pampulha



  • Kategorio Juscelino Kubitschek en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Juscelino Kubitschek en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)















Antaŭe: Prezidanto de Brazilo Poste: Flago-de-Brazilo.svg
Nereu Ramos 1956–1961 Jânio Quadros




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár