Tiberio Morariu































Tiberio Morariu

Tiberio Morariu.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

28-an de septembro 1901 (1901-09-28)
en Košice, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario

Morto

4-an de julio 1987 (1987-07-04) (85-jara)
en Stokholmo, Flag of Sweden.svg Svedio

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto
Familianoj

Frat(in)o

Eugenia Morariu







v  d  r


Information icon.svg



Tiberio MORARIU (naskiĝis el geedziĝo de rumano kaj hungarino la 28-an de septembro 1901 en Kassa (Aŭstri-Hungario), nun Koŝice (en Slovakio) - mortis la 4-an de julio 1987 en Stokholmo, Svedio) estis rumana Esperanto-instruisto, redaktoro, kunlaboranto de diversaj gazetoj ktp. Frato de esperantistino Eugenia Morariu.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Fonto


  • 3 Bibliografio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Morariu estis esperantisto de 1921 pere de A. Cseh. De 1921 li estis sekretario de la Esperanto-klubo en Cluj, de 1923 sekretario de Rumana Esperanto-Centro (REC) en Bukareŝto (Bucureşti). En 1924 li instruis Esperanton en la policoficira altlernejo en Bukareŝto. Morariu fondis en 1924 la Rumanan Esperanto-Instituton kaj estis ĝia direktoro. Li krome estis ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por Rumanujo.


Li gvidis Cseh-kursojn en Rumanujo, 1922-1928 kaj en Svedujo, 1928-1931, 1933. Dum la sama periodo li gvidis plurajn kursojn por instruistoj en Stokholmo, Helsingborg kaj en Danujo (Odense). Post lia edziĝo al L. Andersson, ili ambaŭ gvidis kursojn en diversaj landoj. Lian instruistan kaj propagandistan sukceson montras la datoj: 100 kursoj, ĉ. 5000 kursanoj, 200 paroladoj (15 per radio).


Morariu kunlaboris al "Esperanto Triumfonta", poste al "Heroldo de Esperanto", "Esperanto" kaj "Literatura Mondo" (originalaj noveloj, skizoj kaj tradukaĵoj). Dume aperis liaj fidelaj, artaj kaj esprimriĉaj tradukaĵoj el la rumana literaturo: Niĉjo Mensogulo (de Brătescu-Voineşti, 1927), Nobela peko (de Sadoveanu, 1929), ambaŭ premiitaj de la Akademio de Esperanto, Sonorilo kaj kanono (de Emil Isac, 1930). Li estis premiita oratoro en la Universala Kongreso 1931.



Fonto |



  • Ferenc Szilágyi, en: Enciklopedio de Esperanto 1934


Bibliografio |


  • Katalin Kováts: Stelsemantoj en la ora nordo - Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj,

E-duKati, Hago - majo 2011. 159 paĝoj. ISBN/EAN: 978-90-78519-02-7



  • Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Nia diligenta kolegaro. Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj, p. 206-207, Sezonoj, Kaliningrado, Litova Esperanto-Asocio, Kaunas 2018, ISBN 978-609-95087-6-4


Eksteraj ligiloj |




  • Libroj de kaj pri Tiberio Morariu en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo


  • Artikoloj de kaj pri Tiberio Morariu en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár