Bisajoj
Maro
Maro
Maro
Negroso
Negroso
Samaro
Lejteo
La Bisajoj (hispane Bisayas, angle Visayas, cebue kaj ŭaraje: Kabisay-an, tagaloge similforme Kabisayaan) estas la nomo de unu el tri grandaj grupoj de insuloj de la Filipinoj, centre, dum la aliaj du insularoj estas Luzono norde kaj Mindanao sude.
Al la insularo apartenas inter alie la sekvaj plej grandaj insuloj:
- Boholo
- Cebuo
- Lejteo
- Negroso
- Palavano
- Panajo
- Samaro
Enhavo
1 Regionoj kaj provincoj
1.1 Okcidentaj Bisajoj (Regiono 6)
1.2 Centraj Bisajoj (Regiono 7)
1.3 Orientaj Bisajoj (Regiono 8)
Regionoj kaj provincoj |
La insularo politike-administre dividatas en tri regionojn, kiu dividiĝas en sume 16 provincojn.
Temas pri la jenaj:
Okcidentaj Bisajoj (Regiono 6) |
La regiono Okcidentaj Bisajoj plejparte konsistas el la insulo Panajo kaj el la okcidenta duono de la insulo Negroso. La provincoj de la regiono estas:
- Aklano
- Antiko
- Kapiso
Gimaroj (Guimaras)- Iloilo
- Okcidenta Negroso
- Palavano
Centraj Bisajoj (Regiono 7) |
La regiono Centraj Bisajoj ampleksas la ĉefajn insulojn Cebuo kaj Boholo, la orientan duonon de la insulo Negroso kaj iujn pliajn insuletojn. La provincoj de la regiono estas:
- Boholo
- Cebuo
- Orienta Negroso
Sikijoro (Siquijor)
Orientaj Bisajoj (Regiono 8) |
La regiono Orientaj Bisajoj plejparte konsistas el la insuloj Lejteo kaj Samaro. La provincoj de la regiono estas:
- Bilirano
- Lejteo
- Suda Lejteo
- Orienta Samaro
- Norda Samaro
- Samaro