András Ferenc Kovács
András Ferenc KOVÁCS [kovAĉ] intime KAF estas rumanuja hungara poeto, eseisto, tradukisto naskiĝinta en Satmaro la 17-an de julio 1959. Li estas la filo de aktorino Emma Elekes kaj de reĝisoro Ferenc Kovács, edzo de aktorino Júlia Gyéresi.
Enhavo
1 Biografio
2 Volumoj
3 Fontoj
4 Eksteraj ligiloj
Biografio |
András Ferenc Kovács naskiĝis en Satu Mare kaj tie li havigis la abiturientan diplomon en 1978. En 1984 li finis la fakon pri hungara-franca lingvoj en la Universitato Babeş-Bolyai. Inter 1984-1990 li loĝis en Cristuru Secuiesc, instruis en Avrămești kaj Șimonești. Ekde 1990 li estas la redaktoro en Târgu Mureș de revuo Látó, pli poste ties ĉefredaktoro.
Volumoj |
- Tengerész Henrik intelmei (poemoj, 1983)
- Tűzföld hava (poemoj, 1988)
- Kótya-lapótya (porinfanaj poemoj, 1990)
- Költözködés (poemoj, 1993)
- Lelkem kockán pörgetem (poemoj, 1994)
- Üdvözlet a vesztesnek (poemoj, 1994)
- Manótánc (gyermekversek, 1994 )
- És Christophorus énekelt (poemoj, 1995)
- Scintilla animae (eseoj, studaĵoj, 1995)
- Jack Cole daloskönyve (versek, 1996)
- Adventi fagyban angyalok (poemoj, 1998)
- Deoressio Transsylvaniae ("kvarmanaj" poemoj kun Gábor Tompa, 1998 )
- Saltus Hungaricus (poemoj, 1999)
- Fragmentum (poemoj en hungara, resp. germana, angla, franca lingvoj, 1999 )
- Kompletórium (selektitaj kaj novaj poemoj, 2000)
- Miénk a világ (poinfanaj poemoj, 2000)
- Egerek könyve (porinfanaj poemoj, 2001)
- Téli prézli (poemoj, 2001)
- Aranyos vitézi órák (poemoj, 2002)
- Fattyúdalok (poemoj, 2003)
- Hazatérés Hellászból (Kavafisz-tralaboraĵoj, 2006)
- Hajnali csillag peremén (porinfanaj poemoj, 2007)
- Időmadárkönyv - 69 hajkuoj, Koinónia Kiadó, 2007
- Sötét tus, néma tinta, poemoj, Magvető Könyvkiadó, 2009
- Alekszej Pavlovics Asztrov hagyatéka, poemoj, Bookart Kiadó, 2010
- Bohócöröklét, Magvető Könyvkiadó, 2011
- Transsylván pótdepressziók - Kétbalkezes szonettek, poemoj (1993-2011), kun Gábor Tompa, Bookart Kiadó, 2011
- York napsütése zengő tombolás, poemoj, Magvető Könyvkiadó, Budapest, 2014
Fontoj |
- DIA
- Romániai magyar irodalmi lexikon
Eksteraj ligiloj |
- Tradukaĵoj