Domokos Szilágyi
Domokos Szilágyi | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1938 (1938-07-02) en Șomcuta Mare |
Morto | 2-an de novembro 1976 (1976-11-02) (38-jara) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Rumanio |
Profesio | poeto, tradukisto, verkisto, literaturhistoriisto |
Familianoj | |
Edz(in)o | Gizella Hervay |
SZILÁGYI Domokos (sila:dji) estis rumanuja hungara poeto, eseisto, tradukisto, vojaĝtaglibristo naskita en Şomcuta Mare la 2-an de julio 1938 kaj mortinta en Kluĵo la 2-an de novembro 1976.
Enhavo
1 Biografio
2 Volumoj
3 Tradukaĵoj
4 Bibliografio
5 Fontoj
6 Eksteraj ligiloj
Biografio |
Domokos Szilágyi plenkreskiĝis en familo de reformita pastro kun ok infanoj. La mezlernejon li finis en Satu Mare kaj la universitaton en Babeş–Bolyai Tudományegyetem de Kluĵo en 1960. En 1961li edziĝis kun poetino Gizella Hervay. Li kunlaboris kun revuo Igaz Szó kaj ĵurnalo Előre. Li fariĝis malsanpensiulo en 1970. Komence de 1970-aj jaroj li vojaĝis en Germanujon kaj Skandinavujon. Li memmortigis.
Volumoj |
1962 – Álom a repülőtéren (poemoj)
1965 – Szerelmek tánca (poemoj)
1965 – Utan, Tiberiu: Hószínű ég (poemtradukaĵoj)
1966 – Mese a vadászó királyfiról
1967 – A láz enciklopédiája (poemoj)
1967 – Garabonciás (poemoj)
1967 – Történetek húszéven felülieknek
1969 – Búcsú a trópusoktól (ses poemoj)
1969 – Kortársunk, Arany János (malgranmonografio)
1970 – Erdei iskola (poemoj)
1971 – Fagyöngy (kun Zsigmond Palocsay)
1972 – Sajtóértekezlet (elektitaj poemoj)
1974 – Felezőidő (poemoj)
1976 – Öregek könyve (kun Sándor Plugor)
1978 – Tengerparti lakodalom (postrestitaj poemoj)
Tradukaĵoj |
Matei Cálinescu: Zacharias Lichter élete és nézetei, Kriterion, Bucureşti, 1971
Bibliografio |
Cs. Gyimesi Éva: Álom és értelem. Szilágyi Domokos lírai létértelmezése. Kriterion, Bukarest, 1990
Fontoj |
- Romániai magyar irodalmi lexikon
Eksteraj ligiloj |
- Volumoj aperintaj
- Poemo en Esperanto traduko
Poemoj hungare.
Pri la poeto angle.- Öregek könyve