Tímea Tamás
TAMÁS Tímea [tama:ŝ], originala nomo Mária Vofkori, estas hungara poetino, eseistino kaj historiistino naskiĝinta en Zetea la 8-an de septembro 1962.
Biografio |
Tamás finis la liceon en Odorheiu Secuiesc en 1980 kaj ŝi havigis al si diplomon de instruisto pri historio-filozofio en Universitato Babeș-Bolyai en 1984. Unue ŝi instruis en Odorheiu Secuiesc, ekde 1990 ŝi estis kunlaborantino de la eldonejo Kriterion Könyvkiadó en Kluĵo.
Verkoj |
KörÉvek, poemoj. Bk., 1992;
Tempus fugit (latine: tempo fuĝas), eseetoj, Kvár, 1995;
A madárijesztő panaszai, poemoj, Kvár, 1996.[1]
A hetedik törpe (Polis, Kolozsvár), 2005.
Egy kelet-európai Torontóban (orient-eŭropano en Toronto). Pallas-Akadémia Könyvkiadó, 2008.
Hangyalkák (poemoj), Pallas-Akadémia Könyvkiadó, 2010.
Fonto |
- Romániai magyar irodalmi lexikon