Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Rudolfo la 1-a aŭ Rudolfo de Habsburgo (naskiĝis en 1218, mortis en 1291) estis romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio. Li estis la filo de Alberto la 4-a de Habsburgo kaj ties edzino Hedvigo de Kiburgo, la lasta heredantino de la Grafoj de Kiburgo.
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio |
Rudolfo la 1-a per sia kroniĝo en la jaro 1273, per kiu finiĝis la 23-jara interregno, fariĝis la 1-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio el la familio de la Habsburgoj.
Vidu ankaŭ |
- Batalo sur Morava kampo
- Habsburgoj
Ne konfuzu lin kun lia samnoma nepo, Rudolfo la 1-a, reĝo de Bohemio (1282-1307).