Karikaturo






Karikaturo de Charles Darwin, el la brita revuo The Hornet, 1871.


Karikaturo estas arta prezentaĵo de iu (aŭ io), kiu en humura formo prezentas certajn aspektojn en troigita aŭ alegoria formo. La vorto devenas de la itala vorto caricare = (tro)ŝarĝi. Tre ofte karikaturo havas la formon de desegnaĵo; multaj ĵurnaloj regule komentas aktualaĵojn en formo de desegnita karikaturo.


Laŭ Francisko Azorín Karikaturo estas Bildo ridindiganta ion aŭ iun, per komikaj trajtoj, groteska troigo.[1] Li indikas etimologion el la latina caricare. Kaj li aldonas terminojn karikaturi, por fari karikaturon; karikaturisto, karikaturigi.[2]




Enhavo






  • 1 Famaj karikaturistoj


  • 2 Karikaturo en E-a movado


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Notoj





Famaj karikaturistoj |



  • Belmonte

  • Caran d'ache

  • Émile Cohl

  • Honoré Daumier

  • Jacques Faizant

  • Ronald Searle

  • Georges Wolinski

  • CABU



Karikaturo en E-a movado |


Karikaturo. La unuaj karikaturoj pri E aperis en la antaŭmilitaj gazetoj humoraj (La Spritulo k. a.). Antaŭ la kongreso en 1914. Paris la LKK eldonis serion da poŝtkartoj kun karikaturoj pri la plej bone konataj francaj kaj aliaj E-istoj. La antaŭmilita karikaturprovizo per tio estas finita, krom kelkaj poŝtkartoj. Postmilite ankaŭ manke de ilustrita gazeto kun multaj abonantoj ĉi tiu arto ne povis evolui kaj restis same malofta, kiel antaŭmilite. Post l933 la apero de la Pirato ebligas iufojan aperon de iuj karikaturoj, en Literatura Mondo aperas kelkfoje kaj ankaŭ aliaj E-gazetoj presigas en la kongresa tempo iujn fotojn aŭ desegnojn, iel rilatajn al la karikaturo. Gravan nombron de tiaj desegnoj ni trovas en la verko "El la verda biblio" de I. Lejzerowicz. Inter la bonaj malmultaj karikaturistoj E-istaj ni povas nomi R. Laval (Paris), S. Bartha (Budapest).



Vidu ankaŭ |



  • Satiro

  • Serge Sire

  • Volapüg

  • Gogo kaj liaj amikoj



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106.


  2. Azorín, samloke.





  • Karikaturo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Karikaturo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár