István Káli
István KÁLI [kAli], origina nomo Király, rumania hungara verkisto, redaktoro, libroeldonisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 10-an de majo 1947. Li estas la patro de Kinga Júlia Király.
Kariero |
István Káli Király akiris diplomon pri industrikemio en Teknikuniversitato de Temeŝvaro (1970). De 1990 li fariĝis literaturorganizanto. De 1993 li estas direktoro de Eldonejo Lyra, Eldonejo Mentor kaj de librofestivalo de Târgu Mureș.
Volumoj |
- Mit tud az a nagy sárga gép? (noveloj, skizoj, Forrás 1979);
- Akinek megbocsátjátok (romano 1981);
- Tisztítótűz. Üres napok (du romanetoj, Kolozsvár, 1983).
Fonto |
- RMIL
- Hungara vikipedio