Erstfeld










































Erstfeld




Blazono de Erstfeld






Konstruejo de la Gotardo-Bazotunelo en Erstfeld


Kantono
Urio
Distrikto
En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj

Koordinatoj 

46°49′14″N 8°39′1″O  /  46.82056°N, 8.65028°O / 46.82056; 8.65028 (Erstfeld)Koordinatoj: 46°49′14″N 8°39′1″O  /  46.82056°N, 8.65028°O / 46.82056; 8.65028 (Erstfeld)
Nombro de enloĝantoj
3764
Areo
59,20 km²
Alteco
475 m super marnivelo
Poŝtkodo
6472
Komunumkodo
1206




Mapo de Erstfeld









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Erstfeld estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 3764 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |


Erstfeld situas ĉe la bordo de la rivero Reuss en la centro de Kantono Urio. La malnova vilaĝocentro situas oriente de la rivero kaj la komunuma teritroio en oriento etendiĝas tra la Erstfeldvalo ĝis la Schlossberg-Glaĉero en la alta montaro de la Alpoj. Oriente de la rivero situas la nova vilaĝocentro kun la stacidomo. Krom la ĉefvilaĝo la komunumo konsistas el diversaj vilaĝetoj kaj setlejoj. Okicdente de Reuss tio estas Taubach, Niderhofen, Leitschach kaj Seewadi, kaj oriente de la rivero Bitzi, Rüti kaj Lussi.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Erstfeld limas en nordo al Schattdorf, en oriento al Silenen, en sudo al Gurtnellen, en sudokcidento al Wassen, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Attinghausen.



Trafiko |


Per la malfermo de la Gotardo-Fervojo la stacidomo de Erstfeld fariĝis la plej grava loko por lokomotivoŝanĝo. Ĉar la grimpado de longaj kaj pezaj vartrajnoj postulis aldonajn ŝovolokomotivojn kaj Erstfeld estis la lasta haltejo antaŭ la norda ramplo de Gotardo, Erstfeld estis kvazaŭ natura haltejo ĉe la grava nord-sud-linio.


En estonto en Erstfeld situas la norda portalo de la nuntempe konstruata Gotardo-Bazotunelo.


Tra Erstfeld pasas ankaŭ la kantona vojo al la Gotardo-Pasejo kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A2, al kiu la komunumo disponas ankaŭ pri alveturejo.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Erstfeld datiĝas el la jaro 1258 kiel Ourzcvelt.[1]


En la jaro 1962 supre de Erstfeld estis sub la restaĵoj de montofalo trovita trezoro konsistanta el kvar kol- kaj tri brakoringo el 95-elcenta oro el la malfrua bronzoepoko. La ringoj estis majstroverkoj de kelta arto.[2]


Ĝis la malfermo de la Gotardo-Fervojo en la jaro 1882 Erstfeld estis tute sensignifa kaj trankvila loko. Per la alveno de la fervojo tio de unu tago al la alia ŝanĝiĝis. Erstfeld fariĝis subite la ekonomia centro de Kantono Urio.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Artikolo pri Erstfeld en la Historia Leksikono de Svislando


  2. Fonto: Felix Müller: Der Goldschatz von Erstfeld (La Ortrezoro de Erstfeld) en la Historia Leksikono de Svislando



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Erstfeld

  • Erstfeld en la Historia Leksikono de Svislando


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Erstfeld










  • Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár