Ginkodenta baleno
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La Ginkodenta baleno aŭ Ginkodenta mezoplodo (Mesoplodon ginkgodens) estas malbone konata specio de baleno eĉ kompare kun aliaj bekobalenoj, kaj ĝi ricevis nomon laŭ la malkutima formo de sia duoblaj dentoj. Ĝi estas tre tipaspekta specio, sed elstaras la maskloj, ĉar ili ne havas cikatrojn.
Enhavo
1 Priskribo
2 Populacio kaj distribuado
3 Notoj
4 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
Ginkodentaj balenoj estas pli fortikaj ol plej mezoplodoj, sed ili aspektas tre tipaj. Meze de la makzelo, estas akra kurbo kie estas la dento kun formo de folio el ginko. Malkiel ĉe aliaj specioj kiaj la Tropika mezoplodo kaj la Aŭstralia mezoplodo, la dentoj ne arkiĝas super la bekopinto. La beko mem estas de modera longo. La koloraro estas ĝenerale malhelgrizaj ĉe maskloj kun helaj makuloj en la antaŭa duono de la beko kaj ĉirkaŭ la kapo, kaj malgrandaj blankaj punktoj en la pinto de la vosto, sed la preciza loko povas esti varia. Inoj estas pli helgrizaj kaj havas kontraŭluman kontraston. Ambaŭ seksoj atingas 4.9 m de longo. Ili estas ĉirkaŭ 2.4 m longaj dum nasko.
Populacio kaj distribuado |
Estis malpli ol 20 surstrandiĝoj de Ginkodenta baleno sur la marbordoj de Japanio, Tajvano,[1]Kalifornio, Galapaga Insularo, Novsudkimrio, Novzelando, Srilanko, Maldivoj, kaj la Markolo de Malako.[2] Ties vivejo estas esence tropika kaj de moderklimataj akvoj en Hindia kaj Pacifika Oceano. Ne estas nuntempe populaciaj ĉirkaŭkalkuloj.
Notoj |
↑ 黃力勉, 2014, 5.1米柯維氏喙鯨 擱淺蘭嶼. 台東報導
↑ DALEBOUT, Merel Louise. (2002) Species identity, genetic diversity, and molecular systematic relationships among the Ziphiidae (beaked whales). ProQuest: The University of Auckland (New Zealand), p. 249.
Eksteraj ligiloj |
- Whale & Dolphin Conservation Society (WDCS)
- Cetaceans of the World
- CMS