Volapukidoj







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.



Oni povas nomi "volapukidoj" la projektojn de internacia planlingvo influitajn de Volapuko. Oni povas konsideri du grupojn de volapukidoj, tiujn kiuj rekte ricevis influon de strukturo de Volapuko, kiel Spokil, kaj aliajn kiuj ricevis nerektan ideologian influon de volapuka movado, kiel Novialo.


La "strukturaj" volapukidoj, ĝenerale estis kreitaj de solaj homoj kaj vere ne havis disvastiĝon. Novialo, male, estis kreita de eksmembroj de Kadem Volapuka mem, sed de Volapuko nur prenis la celon kaj kelkajn bazajn principojn.



Ĉu Esperanto estas Volapukido? |


Esperanto certe ricevis influon de Volapuko (vidu artikolon Volapuko kaj Esperanto) kaj al ekstera publiko foje ŝajnis ke Esperanto estas posteulo de Volapuko, sed oni ne povas nomi Esperanton volapukido, ĉar Volapuko ne influis la strukturon de la lingvo aŭ ĝiaj bazaj ideoj.



Kelkaj Volapukidoj |



  • Anti-Volapuko

  • Balta

  • Bopal

  • Dilpok


  • Glott aŭ Glot (V. Petrashevich kun kunlaboro de Petro Stojan, 1910-1918)

  • Idiom Neutral

  • Nal Bino

  • Neutrik

  • Nuvo-Volapük




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár