45° 47′ N, 19° 7′ O45.7819.12Koordinatoj: 45° 47′ N, 19° 7′ O
Alto
82 m
Areo
1 178 km² [1] (117 800 ha)
Horzono
UTC+01:00 [+]
DEC
Situo de Sombor
DEC
Situo de Sombor
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sombor [+]
v•d•r
Sombor situas en la mapo en la verda munucipo
Sombor, (ankaŭ germane, serbe Сомбор, hungare Zombor) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka. Ankoraŭ 15 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Abatejo kun preĝejo en Sombor
Enhavo
1Bazaj informoj
2Situo
3Historio
4Famuloj
5Ĝemelurboj
6Referencoj
Bazaj informoj |
Areo: km²
Loĝantaro: 60000 (2007)
Poŝtkodo: 25000
Telefonprefikso: +381 25
Situo |
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de kanalo Danubo-Tiso, laŭ ĉefvojoj kaj fervojoj Szeged-Apatin kaj Sombor-Novi Sad.
Historio |
La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. Skribitaj fontoj mencias la komunumon unuafoje en 1360 kiel posedaĵon de familio Cobor. En la mezepoko, ĝi aperis kiel Coborszentmihály, alprenante nomon de la vilaĝa patrono. La fortikaĵo estis konstruita en 1478 per trakonstruo de la Cobor-kastelo. Ĝin kaj la komunumon posedis la turkoj inter 1541-1687; tiutempe ĝi estis centro de turka distrikto kun nomo Sombor (kia formo estis la serba nomo; unua mencio en tiu formo okazis en 1543). La turkoj sen batalo forlasis la lokon kaj poste ĝi apartenis al inspektado de la viena Korta Militkonsilio. Ĝi estis deklarita en 1717 soldaturbo; la loĝantaro – je privilegioj – daŭre soldatservis. En 1745, ĝi estis subita al hungara departementa administrado; la soldat-loĝantoj iĝis servutuloj, sed ili elaĉetis sin en 1748. Tiel Sombor iĝis libera reĝa urbo kaj rapide evoluis, iĝis departementejo de Bács-Bodrog en 1876.
En la 16-20-aj jarcentoj, la urbo iĝis ankaŭ komerca, trafika, instrua kaj kultura centro. En 1802 malfermiĝis la Granda Kanalo ĉe la urba limo, kiu helpegis la grenkomercon. La fervojo atingis Sombor-on en 1869; komence de 1800 fondiĝis la instruaj (serbaj kaj hungaraj altlernejoj, la unua serba infanĝardeno) kaj kulturaj (urba biblioteko, teatro 1882, serbaj kaj hungaraj leg-rondoj) institucioj. Meze de la 19-a jc., ĝi havis pli da loĝantoj ol Beogrado aŭ Zagrebo.
En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Sombor apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. En 1929 oni enkondukis novan administran sistemon kaj ĝi estis aligita al danuba banusejo kun centro de Novi Sad. Ekde tiam ĝi perdis sian unuarangan administran rolon, la instituciojn kaj ekregresis. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis.
Gravaj vidindaĵoj estas la Urba Arkivo (18. jc.), du ortodoksaj kirkoj (1761, 1790); la romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo (1763); deparetementa urbodomo (klasikisma; 1808, finita en 1882); urbodomo (1828, entenas partojn de la iama fortikaĵo) kaj la sinagogo (1828).
Famuloj |
en la urbo naskiĝis:
hungaraj aktoroj Erzsi Eöry, Éva Fenyvessy kaj József Leövey, László Z. Molnár
hungara-usona artkolektisto József Brummer
hungara ĉefepiskopo Gyula Városy
hungara József Kiss (hidrologo)
hungara geologo Antal Koch
hungara lingvisto Géza Bárczi
hungara meteologiisto Zsigmond Karvázy
hungara reĝisoro László Ranódy
Ĝemelurboj |
Baja, Hungario
Budapeŝto, 19-a distrikto nomata Kispest, Hungario
Referencoj |
↑ "Municipalities of Serbia, 2006". Statistical Office of Serbia. Retrieved 2010-11-28.
Usona ponta tanko M60A1 Ponta tanko estas, simile kiel kirasita savveturilo, inter specialaj kirasitaj transportiloj. Kiel pontaj tankoj eblas konsideri ĉiujn memmovigaj rimedoj ebligantaj superi obstaklojn ĝis larĝeco 24 metroj rekte en spaco de bataloperacoj. Ties ĉefa tasko estas ebligi al la propraj taĉmentoj daŭrigi en rapida antaŭenirado sen senbezona reteniĝo. El tio pli-malpli rezultas taktikaj-teknikaj postuloj, kiujn ili devas plenumi. Precipe temas pri kapablo operacii komune kun unue-sinsekvaj taĉmentoj kaj transpontigi obstaklojn dum kelke da minutoj. This page is only for reference, If you need detailed information, please check here
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...
Erzsébet Schaár Memportreto de Erzsébet Schaár en Pécs Personaj informoj Naskiĝo 27-an de julio 1908 ( 1908-07-27 ) en Budafok Morto 29-an de aŭgusto 1975 ( 1975-08-29 ) (67-jara) en Budapeŝto Ŝtataneco Hungario Profesio skulptisto Familianoj Edz(in)o Tibor Vilt v • d • r Erzsébet Schaár [erĵEbet ŝAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schaár Erzsébet estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis Tibor Vilt. Déryné Széppataki Róza en Miskolc fare de Erzsébet Schaár Erzsébet Schaár [1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Budafok, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj solaj ekspozicioj 3 Elektitaj kolektivaj ekspozicioj 4 Elektitaj skulptaĵoj 5 Elektitaj disĉiploj 6 Fontoj 7 Referencoj Biografio | Erzsébet Schaár studis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1924-1926). Ŝia ĉefinstruisto estis Zsig...