Distrikto Kalocsa




La Distrikto Kalocsa (hungare Kalocsai járás) estas hungara distrikto en departemento Bács-Kiskun. Ĝi situas sur ebenaĵo en la okcidenta parto de la departemento.




Distrikto Kalocsa en Hungario


La distrikta ĉefurbo estas Kalocsa, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 2 aliaj urboj, 2 grandvilaĝoj, la ceteraj estas vilaĝoj.


La areo estas 1062,27 km², kie loĝas 51 028 homoj en 2013. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredado, sed mondfama estas kapsiko de Kalocsa.



Historio |


Tiu distrikto funkciis jam en la historio, tamen ĝi ne funkciis inter 1983-2013. El la komunumoj nur 2 vilaĝoj havas memstarajn administradojn. En la ceteraj komunaj administradoj funkcias.



Komunumoj |


Resume estas 21 komunumoj. Inter ili estas:



  • distrikta ĉefurbo kaj urbo: Kalocsa, kiu administras ankaŭ la vilaĝon Foktő

  • alia urboj:


    • Hajós, kiu administras ankaŭ la vilaĝon Homokmégy


    • Solt, kiu administras ankaŭ la vilaĝon Újsolt



  • grandvilaĝoj:

    • Dunapataj


    • Harta, kiu administras ankaŭ la vilaĝon Dunatetétlen



  • vilaĝoj kun memstara administrado:


    • Bátya, kiu administras ankaŭ la vilaĝon Fajsz


    • Géderlak, kiu administras ankaŭ la vilaĝojn Dunaszentbenedek, Ordas kaj Uszód


    • Miske, kiu administras ankaŭ la vilaĝon Drágszél


    • Szakmár, kiu administras ankaŭ la vilaĝojn Öregcsertő kaj Újtelek

    • Dusnok

    • Fajsz





Fontoj |


  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár