Kolibro
Diversaj kolibroj en Kunstformen der Natur de Ernst Haeckel, 1904 | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj | ||||||||||
Phaethornithinae | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Kolibroj estas tre malgrandaj birdoj kiuj povas ŝvebi en la aero per rapida movado de la flugiloj. Ili povas svingi la flugilojn po 15-80 fojojn por sekundo (variante laŭ la grandeco de la birdo) kaj estas la solaj birdoj kiuj povas intence flugi malantaŭen. La rapida svingado de la flugiloj kreas zum-sonon. Ili povas atingi rapidon de 50 m por sekundo.[1] Tiu flugmaniero respondas al tre partikulara fiziologio de kolibroj: ties normala temperaturo estas de 43 °C kaj ties koro batas 615 fojojn por sekundo.[2]
Kolibroj allogiĝas al floroj, speciale al ruĝaj floroj. Ili manĝas la nektaron de tiuj floroj per longaj, maldikaj bekoj, kaj ili estas gravaj polenantoj. Kiam ili faras tion, ne staras sur petaloj kiel faras abelojn aŭ papiliojn, sed restas enaere kaj nur metas en la floron sian bekon.[2] La plejmulto da specioj da kolibroj ankaŭ manĝas insektojn.
Tiuj nearktisaj kaj neotropisaj birdetoj ofte posedas brilajn, lumajn plumojn. La viroj estas brilkoloraj kaj la inoj malpli brilaj.
La ovoj de kolibroj estas la plej malgrandaj birdovoj en la mondo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke 3,000 kolibraj ovoj egalas al unu de struto.[2]
Genroj kaj specioj |
Oreotroĥiloj, Oreotrochilus
Kaliopa kolibro, Stellula calliope
Kosta kolibro, Calypte costae
Notoj |
↑ Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 48. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
- ↑ 2,02,12,2Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 49.