Janis Joplin




Janis JOPLIN (naskiĝinta la 19-an de januaro 1943 en Port Arthur proksime de Beaumont (Teksaso), mortinta la 4-an de oktobro 1970 en Holivudo) estis usona blusa kantistino. Ĝi taksitas la plej bona interpretistino de ritmenbluso kun blanka haŭtkoloro en la historio de rok-muziko.




Janis Joplin en 1970




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Karaktero


  • 3 Fonto


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vivo |


En 1962 ŝi ekstudis ĉe la Universitato de Teksaso en Austin kantante en kluboj de folka muziko. Ŝi entuziasmiĝis pri la neburĝa-libera vivostilo de la t.n. Beat-generacio. En 1963 Joplin transloĝiĝis en la ĉefurbo de tiu ĉi kulturo, al San-Francisko, kie ŝi gajnis la monon per helpistaj okupoj kaj kelkaj koncertetoj. Post migradaj jaroj nemultaj sed senkvietaj ŝi revenis en 1966 al San-Francisko, kies kvartalo Haight Ashbury iĝis la centro de la ĵus elkflorinta hipio-movado. Tiu ĉi movado ankaŭ ene de la rok-muziko trovis esprimilon. Joplin iĝis ĉefkantistino de la muzikgrupo Big Brother & The Holding Company, kiu en 1967 okaze de la fama festivalo Monterey Pop Festival ekfamiĝis.


Kiam ties mikrokanela disko Cheap Thrills gvidis la usonajn muzikaĵrangolistojn de 1968 Joplin disiĝis de sia trupo por fondi propran kaj pli profesian akompanantan muzikistaron, la Kozmic Blues Band (posta nomo: The Full Tilt Boogie Band). Ŝia unua propra albumo I Got Dem Ol'kozmic Blues Again Mama aperis en 1969, kaj gajnis la kvinan rangon de la Charts-muzikaĵrangolistoj, vendite plurajn milionajn fojojn.



Karaktero |


Joplin ja famiĝis sed ŝi ne sukcesis manipuli la novan eminentulan staton. Alkohola kaj droga dependo sekvis. La kantistino kun unika, ekstaza voĉo mortis en hotelĉambro post konsumo de troa dozo de heroino. Ŝi estis tiam prilaboranta la albumon Pearl, kiu publikigitis post ŝia morto en 1971 kaj entenas famegajn furorkantojn kiel Me and Bobby McGee, Move OverCry Baby. Ŝiaj ekscesa vivo kaj frua morto helpis ke ŝi iĝis legenda ikono de rok-muziko. Tio samis ĉe Jimi Hendrix aŭ Jim Morrison.



Fonto |


Vanhoefer, Markus: "Joplin, Janis", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Janis Joplin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Kronologia biografio fare de D. Wunderlich

  • Verkoj ce IMDB

  • Diska superrigardo




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár