Kuba Esperanto-Asocio
Multi tool use
Partoprenintoj de la Zamenhofa Metiejo 2004 en Baracoa
Nacia sidejo de Kuba Esperanto-Asocio
La Kuba Esperanto-Asocio (KEA; hispane: Asociación Cubana de Esperanto) estas la Landa Asocio de la Esperanto-movado en Kubo. Ĝi estas fondita en 1979 kaj aliĝis al UEA en 1983. En 2013 ĝi havas proksimume cent individuajn membrojn, la prezidanto estas Maritza Gutiérrez González, posteulo de Alberto Fernández-Calienes Barrios. La asocio havas plurajn filiojn en diversaj provincoj de la lando. Inter la plej aktivaj troviĝas la loka klubo de Guantánamo, kiu tradicie ĉiujare (en diversaj kampadejoj kaj regionoj de la provinco) okazigas nacian renkontiĝon nomata Zamenhofa Metiejo.
Kuba Esperanto-Asocio havas propran sidejon en la komunumo Diez de Octubre, en Havano. Tie kunvenas lokaj esperantistoj kaj el aliaj provincoj okaze de la komitata jarkunveno, naciaj staĝoj por junuloj kaj instruistoj, instruado de la hispana lingvo al junaj svisoj kaj multaj aliaj aranĝoj. La esperanto-movado estis tre forta dum la 1980-aj jaroj. Dum tiuj jaroj kaj komence de la 1990-aj multaj kubanoj lernis esperanton kaj partoprenis renkontiĝojn en diversaj provincoj. Tamen, la asocio malfortiĝis pro la landa krizo rezulte de la falo de la Berlina muro kaj la plifortigado de la usona blokado.
La asocio organizas ĉiujare la nacian renkontiĝon KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo) kaj regule la nacian kongreson. La Junularan sekcion de la Asocio KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo) ĉiujare organizas la nacian renkontiĝon JuSKA (Junulara Semajnfina Komuna Aranĝo). Dum la jaro tra la lando okazas pluraj provincaj kaj regionaj renkontiĝoj.
Ĉar interreto apenaŭ ekzistas en Kubo, la asocio daŭre funkciigas perkorespondan kurson kaj kursojn en diversaj lokoj kie troviĝas lokaj esperantistoj. La ĉefa problemo de la lokaj esperantistoj estas izoliĝo disde Esperantujo, manko de interretaliro, novaj eldonaĵoj, vizitado de eksterlandaj esperantistoj en neturismaj urbetoj kaj multekosta vojaĝado multfoje malpermesas partoprenon en naciaj renkontiĝoj. Tamen, la asocio ĉiam pli kaj pli juniĝas kvankam la lingvonivelo estas tre malalta inter junuloj.
Kelkaj ŝtataj entreprenoj uzas esperanton por disvastigi la kubsocialisman ideologion. Inter ili troviĝas Radio Havano Kubo kiu elsendas unufoje semajne 30-minutan programon en esperanto pri la kuba kaj internacia aktualaĵo. Ĝi estas unu el la malmultaj radistacioj, kiuj nuntempe elsendas esperante.
En la jaro 1990 Havano estis sidejo de la 75-a Universala Kongreso de Esperanto kaj 20 jarojn poste ĝi denove gastigis la UK-on. Interalie okazis internaciaj aranĝoj kiel la 46-a IJK, la 66-a IJK, ILEI-Konferenco en 1990 kaj 2010, la 6-a TAKE en 2004 kaj la 9-a TAKE en 2018.
Eksteraj ligiloj |
esperante hispane retejo de Kuba Esperanto-Asocio
hispane informo pri la asocio en la kuba vikio pri edukaj institucioj "ecured"
esperante Radio Havano Kubo
esperante Kubo: KER-o 2016 por trejni la aktivulojn en retgazeto Nia Mondo
Naciaj Esperanto-asocioj kaj ligoj
|
Afriko |
Angolo | Benino | Burundo | Ĉado | Ebur-Bordo | Ganao | Kameruno | Komoroj | Demokratia Respubliko Kongo | Madagaskaro | Malio | Niĝerio | Niĝero | Sud-Afriko | Tanzanio | Togolando | Zimbabvo
|
|
Ameriko |
Argentino | Brazilo | Ĉilio | Gvatemalo | Kanado | Kolombio | Kostariko | Kubo | Meksiko | Peruo | Urugvajo | Usono | Venezuelo
|
Azio |
Ĉinio (Honkongo) | Filipinoj | Barato | Indonezio | Irano | Japanio | Kamboĝo | Sud-Koreio | Malajzio | Mongolio | Nepalo | Pakistano | Singapuro | Srilanko | Taĝikio | Uzbekio | Vjetnamio
|
Eŭropo |
Albanio | Armenio | Aŭstrio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Britio | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kartvelio | Kroatio | Latvio | Litovio | Luksemburgo | Malto | Makedonio | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Rumanio | Rusio | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Ukrainio
|
Oceanio |
Aŭstralio | Nov-Kaledonio (Fr.) | Nov-Zelando
|
|
kBJUC9Aaczi3,2psn46w2JOoTg qnV m 1KgKOglxP Jejb1Y6K8fI9R2yfb2q8HWtT2JcuyU2U1DzmI qXgD4YU,hImoQ FeIJq,kM0MEl9
Popular posts from this blog
Usona ponta tanko M60A1 Ponta tanko estas, simile kiel kirasita savveturilo, inter specialaj kirasitaj transportiloj. Kiel pontaj tankoj eblas konsideri ĉiujn memmovigaj rimedoj ebligantaj superi obstaklojn ĝis larĝeco 24 metroj rekte en spaco de bataloperacoj. Ties ĉefa tasko estas ebligi al la propraj taĉmentoj daŭrigi en rapida antaŭenirado sen senbezona reteniĝo. El tio pli-malpli rezultas taktikaj-teknikaj postuloj, kiujn ili devas plenumi. Precipe temas pri kapablo operacii komune kun unue-sinsekvaj taĉmentoj kaj transpontigi obstaklojn dum kelke da minutoj. This page is only for reference, If you need detailed information, please check here
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...
Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska . Preĝejo de Prelog Urbocentro de Prelog Areo: km² Aŭtokodo: ČK Loĝantaro: 7800 Poŝtkodo: 40323 Telefonprefikso: Situo | Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario. Historio | En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo. En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al S...