Distrikto Ludwigsburg
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
Distriktaro: | Stutgarto |
Regiona ligo: | Stutgarto |
Administra sidejo: | Ludwigsburg |
Areo: | 686 km² |
Loĝantoj: | 542 630 (fine de decembro 2017) |
Loĝdenso: | 759 po km² |
Aŭtokodo: | LB (Ludwigsburg) |
Oficiala kodo: | 08118 |
La distrikto Ludwigsburg situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma, eksa rezideja urbo Ludwigsburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Stutgarto.
La distrikto havas areon de 686 km², kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 542 630 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Heilbronn norde, Rems-Murr oriente, Böblingen sude kaj Enz okcidente. Krome sude limas eksterdistrikta urbo Stutgarto, la centro de la federacia lando.
Administra divido |
La distrikto konsistas el 39 komunumoj, el kiuj 18 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
Asperg (12.960)
Besigheim (11.818)
Bietigheim-Bissingen (42.289)
Bönnigheim (7.543)
Ditzingen (24.291)
Freiberg am Neckar (15.615)
Gerlingen (18.959)
Großbottwar (8.359)
Korntal-Münchingen (18.321)
Kornwestheim (30.832)
Ludwigsburg (87.378)
Marbach am Neckar (15.564)
Markgröningen (14.476)
Oberriexingen (2.996)
Remseck am Neckar (22.556)
Sachsenheim (17.268)
Steinheim an der Murr (11.805)
Vaihingen an der Enz (28.803)
Neurbaj komunumoj:
Affalterbach (4.618)
Benningen am Neckar (5.499)
Eberdingen (6.523)
Erdmannhausen (4.822)
Erligheim (2.737)
Freudental (2.485)
Gemmrigheim (4.009)
Hemmingen (7.516)
Hessigheim (2.227)
Ingersheim (6.079)
Kirchheim am Neckar (5.145)
Löchgau (5.387)
Möglingen (10.374)
Mundelsheim (3.168)
Murr (6.105)
Oberstenfeld (8.076)
Pleidelsheim (6.257)
Schwieberdingen (11.008)
Sersheim (5.133)
Tamm (12.181)
Walheim (3.013)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Partneraj regionoj |
La distrikto havas partnerajn rilatojn kun
la regiono Supra Galileo en Israelo (ekde 1983)
la distrikto Chemnitzer Land en Germanio (ekde 1990), ekde 2008 la norda parto de la nova distrikto Zwickau
la urbo Jiĉang en Ĉinio (ekde 1990)
la departemento Pest en Hungario (ekde 1992)
la provinco Bergamo en Italio (ekde 2005)
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
Ludwigsburg
Bietigheim-Bissingen
Kornwestheim
Remseck am Neckar
|
|