Diplomo




Diplomo estas oficiala dokumento atestanta rajton, privilegion aŭ rangan titolon[1]. Ĝi povas esti presita aŭ artisme skribita, sed plej ofte temas pri antaŭpresita formularo, kie oni permane enskribas la nomon kaj rajton de la ricevonto. La vorto "Diplomo" venas el la greka "dyplos", t. e., faldo.


Laŭ Francisko Azorín Diplomo estas Solena dokumento subskribita de aŭtoritatulo; ĉe la antikvaj romanoj estis kiel pasporto, skribita sur dufolia bronzoplaketo.[2] Kaj li indikas etimologion el la greka diploma, el diploein (faldi) kaj de tie la latina diploma. Li aldonas teknikajn terminojn kiel diplomatio, diplomato, apografa diplomo, olografa diplomo, kirografa diplomo.[3]


Unuaj diplomoj oni donis al soldatoj kiam ili eliris armeon kiel pruvo ke ili ne estis dizertintoj.


Ekzistas diplomoj pri nobeligo, pri honora membreco, diplomoj de sportistoj pri iliaj venkoj en konkursoj k.s.


En pedagogio ĝi estas atestilo de lernejo aŭ universitato pri atingita klereco aŭ pedagogia rango, pri sukceso en koncernaj ekzamenoj.


Universitatoj diplomas kandidatojn, kiuj verkis kaj sukcese defendis sian diplomlaboraĵon. Post diplomitiĝo ili fariĝas diplomitoj en sia fako (ekz. diplomita instruisto).


Radioamatoroj povas atingi diplomojn, se ili kontaktas multajn staciojn, ekzemple la diplomon DXCC por radiokontaktoj kun 100 diversaj landoj.



Piednotoj |




  1. Plena Ilustrita Vortaro


  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 56-57.


  3. Azorín, samloke.




  • Diplomo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Diplomo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár