Hokuto









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hokuto (apartigilo).






































































Hokuto

Japana nomo

北杜市

Loko de Hokuto
Loko de Hokuto en Gubernio Jamanaŝi, Japanio.

Loko

Lando

Japanio

Regiono

Ĉubu

Gubernio

Gubernio Jamanaŝi

Subgubernio
Koŝinecu

Municipokodo
〒19209-1

Fizikaj karakteraĵoj

Areo
602,48 km² km²

Loĝantaro (1-a de oktobro 2016)
     Tute
44841
     Denseco
74 / km²/km²

Koordinato

35°49′00″N 138°24′00″O  /  35.816667°N, 138.4°O / 35.816667; 138.4 (Hokuto)

Simboloj

Arbo
Pinus densiflora

Floro

Helianto

Birdo

Urala strigo

Besto
Glirulus japonicus

Blazono de Hokuto
blazono de Hokuto

Urbodomo de Hokuto

Oficiala retpaĝo: http://www.city.hokuto.yamanashi.jp/







v  d  r


Information icon.svg



Hokuto (japane (北見市 北杜市 Hokuto-shi) estas japana urbo en la nord-oriento de la gubernio Jamanaŝi (insulo Honŝu), 118 km okcidente de Tokio.




Urbodomo de Hokuto




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio


  • 3 Klimato


  • 4 Produktoj


  • 5 Transportoj


  • 6 Ĝemelurboj


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Historio |


Dum la Epoko de Edo, la tuta provinco Kai estis teritorio sub la rego de la ŝoguna reĝimo Tokugawa. Dum la katastra reformo de la komenca periodo Mejĝi, la rura distrikto Kitakoma estis kreita la 1-a de aprilo 1889.


La moderna urbo Okuto estis establita la 1-a de novembro 2004 per la kunfando de la urbetoj Hakuŝu, Nagasaka, Sutama kaj Takane ; kaj de la vilaĝoj Akeno, Mukawa kaj Ooizumi (ĉiuj de la Kitakoma Distrikto). La 15-an de marto 2006, Hokuto sorbis la urbon Kobuĉisava (ankaŭ de la Kitakoma Distrikto), tio, kiu malaperigis la Kitakoman Distrikton.



Geografio |


La komunumo etendiĝas sur areo de 602,48 kvadrataj kilometroj ; plejparto de tiu areo estas arbara altebenaĵo kun malvarmeta alpa klimato. En vilaĝoj de tiu komunumo, kiel Kijosato estas multenombraj somerhejmoj.


La urbo estas ĉirkaŭata de la montaroj Jacukatake, Kaikomagatake kaj Okuĉiĉibu.























Ĉirkaŭ Hokuto

Fuĵimi (Nagano)

Minamimaki (Nagano)

Kaŭakami (Nagano)

Ina (Nagano)
Hokuto
Kofu

Minami Alps

Nirasaki

Kai



Klimato |


Hokuto havas alpan klimaton.
Plej malvarma monato estas januaro kun averaĝa temperaturo de −0,4°C,
plej varma estas aŭgusto kun 22,6°C.



Produktoj |


La ekonomio de Hokuto estas ĉefa agrokultura kun sezona turismo. Muntada industio de precizeco kaj manĝfabrika agrikultura industrio venas en dua rango.



Transportoj |


  • Ŝoseoj


Rapidvojo Ĉuo

Nacia ŝoseo 20

Nacia ŝoseo 141


  • Fervojo



Linio Ĉuo de JR Centra :

Stacio Hinoharu, Stacio Nagasaka kaj Stacio Kobuĉizaŭa



Linio Koumi de JR Centra :

Stacio Kobuĉizaŭa, Stacio Kai-Koizumi, Stacio Kai-Ooizumi kaj Stacio Kijosato




Ĝemelurboj |




  • Japanio Fukuroi, gubernio Ŝizuoka, Japanio – de 9-a de marto 1987 inter la iamaj Asaba kaj Akeno,


  • Japanio Ĝoecu, gubernio Niigata, Japanio – de 17-a de januaro 1991 inter la iamaj urbeto Misaka, Kakizaki kaj Sutama,


  • Japanio Hamura, Tokio, Japanio – de 1-a de oktobro 1996 kun la jama urbeto Takane,


  • Japanio Niŝitokio, Tokio, Japanio – de 4-a de februaro 1999 inter la jama urbo Tanaŝi kaj la iama Sutama,


  • Usono Kantono Madisson, (Kentukio), Usono – de 12-a de majo 1990 kun la iamaj municipoj Nagasaka, Takane, Ooizumi kaj Kobuĉisava,[1]


  • Usono Le Mars, (Iovao), Usono – de 3-a de julio 1993 kun la iama urbeto Sutama,


  • Sud-Koreio Pocheon, provinco Gyeonggi, Sud-Koreio – de 12-a de marto 2003 kun la jama urbeto Takane,


  • Italio Manciano, Toskanio, Italio kun la iama urbeto Kobuĉisava


  • Kanado Crowsnest Pass, Alberto, Kanado (ne ratifita).



Notoj kaj referencoj |




  1. Informa datumbazo pri ĝemelurboj, el Council if Local Authorities for International Relations (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • japane Oficiala TTT-ejo de Hokuto


  • japane Vizitu Hokuto


  • angle Vizitu Hokuto (angla)


  • france Vizitu Hokuto, el la paĝaro de Tripadvisor


japana urbo



Tiu paĝo estas traduko de Hokuto, Yamanashi de la Anglalingva Vikipedio.









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár