Klemento la 7-a
Klemento la 7-a | ||
---|---|---|
219-a papo de la Katolika eklezio | ||
Naskonomo | Giulio di Giuliano de' Medici | |
Pontifiko | de 1523 | |
ĝis 1534 | ||
Antaŭulo | Hadriano la 6-a | |
Sekvanto | Paŭlo la 3-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de majo 1478 (1478-05-26) en Florenco, Respubliko Florenco | |
Morto | 25-an de septembro 1534 (1534-09-25) (56-jara) en Romo, Papa Ŝtato | |
Mortokialo | veneno [#] | |
Tombo | Santa Maria sopra Minerva [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Mediĉoj [#] | |
Patro | Juliano de Medici [#] | |
Patrino | Fioretta Gorini; del Cittadino [#] | |
Ĉefepiskopo de Florenco | ||
Regado | 1513–1523 | |
Episkopo de Embrun | ||
Episkopo de Lavaur | ||
Episkopo de Narbonne | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Klemento la 7-a (naskiĝis kiel Giulio di Giuliano de' Medici la 26-an de majo 1478 en Florenco, mortis la 25-an de septembro 1534 en Romo) estis papo de 1523 ĝis 1534.
Li nesingarde[1] aliancis kun Francisko la 1-a kelkajn monatojn post la malvenko de Pavio en 1525.
Tuj post la malliberigo de la reĝo, li aliĝis al la ligo de Cognac en Majo 1526, kontraŭ Karlo la 5-a. Al la ligo partoprenis ankaŭ Henriko la 8-a, Venezio kaj pluraj italaj princoj.
Karlo la 5-a, pro venĝo, sendis siajn dungitajn soldatojn batali kontraŭ la Romo. La plejparto de la soldatoj estis germanaj kaj adeptoj de Lutero.
Kiam mortis la papo, la 25-an de septembro 1534, la katolikismo ne bone fartis. La partizanoj de la papo abomenis la partizanojn de la Evangelio.
De sia kastelo Sankta-Angelo[2], li vidis Romon difektita de la luteranaj soldatoj.
En la sama periodo, Danujo, Norvegujo, Svedujo kaj Anglujo disiĝis de la katolika eklezio. La turkoj invadis la katolikan Hungarujon kaj Sulejmano la 1-a alvenis al Vieno. La ekleziaj gravuloj demandis sin ĉu malaperos katolikismo.
Klemento la 7-a opiniis, ke la Apokalipso tuj alvenos. Li petis de Mikelanĝelo ke li pentru la Lastan Juĝon sur la muro de la Siksta Kapelo.
Referencoj |
↑ Yves-Marie Hilaire, Histoire de la papauté, Ed. Approches Tallandier, 1996
↑ Emile Mâle, L’art religieux après le Concile de Trente, Parizo, 1932