Louis Hector Berlioz
Louis Hector Berlioz | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Louis-Hector Berlioz |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1803 (1803-12-11) en La Côte-Saint-André |
Morto | 8-an de marto 1869 (1869-03-08) (65-jara) en Parizo |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio Nacia Supera de Muziko kaj de Danco |
Profesio | komponisto, ĵurnalisto, dirigento, verkisto, aŭtobiografo, muzikkritikisto, libretisto, Virtuozo, bibliotekisto |
Lingvoj | franca lingvo |
Verkaro | Requiem Grande symphonie funèbre et triomphale Simfonio Fantasta |
Familianoj | |
Edz(in)o | Harriet Smithson |
Patro | Louis Berlioz |
Louis Hector BERLIOZ (naskiĝis la 7-an de februaro 1803 en La Côte-Saint-André, mortis la 8-an de marto 1869 en Parizo) estis franca romantika komponisto, konata pro sia Fantazia Simfonio (1830) kaj pro sia Rekviemo (1837).
Li pasigis dek ok jarojn en sia naskiĝloko La Côte-Saint-André (kantono Isère), kaj poste li translokiĝis al Parizo celante iĝi kuracisto, same kiel lia patro. Tamen, en 1822 li komencis studi muzikon, kaj en 1826 li iĝis lernanto de la fama Konservatorio de Parizo.
Li konis aktorinon irlandan, kiu rolis Ofelian en la verko Hamlet de Ŝekspiro, kaj arde enamiĝis al ŝi kaj al la verkoj de la angla majstro. En 1830 li komponis la Simfonion Fantazian (partoj unua: Revoj kaj pasioj, dua: Balo, tria: Sceno en kampoj, kvara: Marŝo al mortiĝejo, kaj kvina: Sonĝo pri nokto sabata), sian plej faman verkon, kiun li subtitolis Epizodoj en vivo de artisto, kie oni volas vidi lian pasion por Harriet Smithson, irlanda-angla aktorino, kun kiu li edziĝis en 1833.
Eksteraj ligiloj |
Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn tage) – serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto- Hector Berlioz