Fläming

Multi tool use

naturŝtona kirko en Rabenstein-Zixdorf
La pejzaĝo Fläming [FLE:ming] estas historia regiono en la orienta parto de la nuna federacia lando Saksio-Anhalto kaj la sudokcidenta parto de la nuna federacia lando Brandenburgio de Germanio, plurdek kilometrojn sudokcidente kaj sude de la urbego Berlino. Ĝi havas sian nomon de samnoma sabla altejo, kiu kiel moreno ekestis dum la lasta glaciepoko, kaj etendiĝas de iom oriente de Magdeburg en la okcidenta parto tra pli ol 100 kilometroj orienten ĝis la rivereto Dahme, alfluanto de la rivero Spree, kiu pasas inter alie tra la samnoma urbo Dahme. La sabla altejo larĝas inter 30 kaj 50 kilometrojn.

"tura nederlanda ventomuelejo" (
Turmholländermühle) kaj fruktoarba herbejo ĉe la loĝloko Haseloff oriente de Niemegk

Bad Belzig kun la mezepoka burgo
Eisenhardt
Sian nomon la maldense loĝata pejzaĝo havas laŭ la flandroj, kiuj kadre de la germana setligo de la regiono en la 12-a kaj 13-a jarcentoj grandparte alvenis tien. Tra jarcentoj la pejzaĝo estis limregiono en la orienta parto de la germanlingva Sankta Romia Imperio; ĝi dividiĝis inter la katolikaj diocezoj Magdeburg kaj Brandenburg, kiuj samtempe estis politikaj regnoj, kaj inter la graflandoj Brehna kaj Meißen, kiu poste iĝis la elektoprinclando Saksio. La margraflando Brandenburgio ĝis la reformacio posedis praktike neniun parton de la regiono, sed poste iom post iom pliampleksigis sian teritorion tien. Post la napoleonaj militoj, en kiu la elektoprinclando Saksio batalis kaj malvenkis flanke de la napoleona armeo, la tuta regiono aldoniĝis al la reĝlando Prusio.
Mezepokaj naturŝtonaj kirkoj dominas la aspekton de multaj vilaĝoj, kaj multloke ankoraŭ videblas ventomuelejoj konstruitaj laŭ la modeloj de la flandraj setlintoj. La agrikultura regiono ekde la 1990-aj jaroj pli kaj pli orientiĝis al feriaj ofertoj por turistoj, kaj ekde la 2000-aj jaroj multaj biciklaj, migraj kaj rajdaj vojoj pasas tra la novaj, aparte ekologie protektataj, naturparkoj Fläming kaj Hoher Fläming.
Y8pxYZ dHFBDecGgP,2SBxdK5SbvEY5oQ4z7n2ArbPJ 2tN7J5LA8hVEp,rr,8GHLaeCV9QHM SX7e
Popular posts from this blog
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...
Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska . Preĝejo de Prelog Urbocentro de Prelog Areo: km² Aŭtokodo: ČK Loĝantaro: 7800 Poŝtkodo: 40323 Telefonprefikso: Situo | Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario. Historio | En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo. En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al S...