Ham-sur-Heure-Nalinnes
Ham-sur-Heure-Nalinnes | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Henegovio | ||
Poŝtkodo | 6120 | ||
Retpaĝaro | www.ham-sur-heure-nalinnes.be [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 579 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 292 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 19′ N, 4° 23′ O50.3166666666674.3833333333333Koordinatoj: 50° 19′ N, 4° 23′ O | ||
Areo | 45,84 km² (4 584 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ham-sur-Heure-Nalinnes [+] | |||
Ham-sur-Heure-Nalinnes (france: [HAM-syr-heŭr'-naLIN']) estas municipo en Belgio, apartenanta al la distrikto de Thuin, en la provinco de Henegovio.
Komence de januaro 2016 ĝi havis 13 579 loĝantojn.
Enhavo
1 Historio
2 Esperantigo de la nomoj
3 Speciala biero kun speciala nomo
4 Eksteraj ligiloj
Historio |
Ekde 1977, jaro de la laŭlege deviga kunfandiĝo de la municipoj en Belgio, la eksaj municipoj Cour-sur-Heure, Ham-sur-Heure, Jamioulx, Marbaix-la-Tour kaj Nalinnes estis unuigitaj kaj fariĝis nuntempaj sekcioj de la nova municipo, alianomata "ento" (entité), de Ham-sur-Heure-Nalinnes.
La kastelo de Ham-sur-Heure estas ĝia urbodomo (samkiel ĝi estis la urbodomo de Ham-sur-Heure ekde la 1950-aj jaroj kiam ĝi estis aĉetato el la grafa familio d'Oultremont).
La rivero "Eau d'Heure" (Akvo de Horo) fluas tra la municipo de Ham-sur-Heure-Nalinnes kaj nomas du sekcioj "-ĉe-Horo" : Cour-sur-Heure kaj Ham-sur-Heure. Neniu alia vilaĝo, alie en ĝia valo, nomiĝas tiel.
Samkiele, neniu vilaĝo en Francio, eble homofona, nomiĝas Ham-sur-Eure aŭ Cour-sur-Eure en la valo de la rivero Eure, sed ekzistas Courville-sur-Eure inter la komunumoj de Eure-et-Loir.
Esperantigo de la nomoj |
Sekcioj de Ham-sur-Heure-Nalinnes (Hamo-ĉe-Horo-Nalino) :
Franca nomo | Proponindaj esperantigoj | Proponindaj loĝantnomoj kaj loĝantadjektivoj | Komentoj |
---|---|---|---|
Cour-sur-Heure | Korto-ĉe-Horo | Horokorta(n,in,o) | |
Ham-sur-Heure | Hamo-ĉe-Horo | Horohama(n,in,o) kromnomo: "Burki(-a,-o,no)" | "Ham(eau)" signifas "Domareto" , "Vilaĝeto". Loĝantnomo (valone) = "Bourkî/Bourkeres" |
Jamioulx | Ĵamiuo | Ĵamiua(n,in,o) | |
Marbaix-la-Tour | Marbejzo-la-Turo | (Turo-)Marbejza(n,in,o) | Loĝantnomo france = "Marbaisien" |
Nalinnes | Nalino | Nalina(n,in,o) kromnomo: "Marlojat(a,o,ino)" | Loĝantnomo (valone) = "Marloyat(e)" |
Speciala biero kun speciala nomo |
En 2017, la municipa estraro petis, al la "Brasserie de Silenrieux" (bierfarejo de Silanriozo), de bierfari "La Bourloyate" je la okazo de la heredaĵofesto. La nomo de la biero estas la kunfandiĝo de la kromnomoj de la loĝantoj de Ham-sur-Heure «Bourkî» et de Nalinnes «Marloyat(e)». Ĝi estas el la speco de "Belga blankbiero".
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo de la municipo (france)
Aiseau-Presles | Anderlues | Antoing | Ath | Beaumont | Beloeil | Bernissart | Binche | Boussu | Braine-le-Comte | Brugelette | Brunehaut | Celles | Chapelle-lez-Herlaimont | Charleroi | Châtelet | Chièvres | Chimay | Colfontaine | Comines-Warneton | Courcelles | Dour | Ecaussinnes | Ellezelles | Enghien | Erquelinnes | Estaimpuis | Estinnes | Farciennes | Fleurus | Flobecq | Fontaine-l'Evêque | Frameries | Frasnes-lez-Anvaing | Froidchapelle | Gerpinnes | Ham-sur-Heure-Nalinnes | Hensies | Honnelles | Jurbise | La Louvière | Le Roeulx | Lens | Les Bons Villers | Lessines | Leuze-en-Hainaut | Lobbes | Manage | Merbes-le-Château | Momignies | Mons | Mont-de-l'Enclus | Montigny-le-Tilleul | Morlanwelz | Muskrono | Pecq | Péruwelz | Pont-à-Celles | Quaregnon | Quévy | Quiévrain | Rumes | Saint-Ghislain | Seneffe | Silly | Sivry-Rance | Soignies | Thuin | Tournai | |
Belgio | Provincoj |