Svislando



























































































Schweizerische Eidgenossenschaft
Confédération suisse
Confederazione Svizzera
Confederaziun svizra
Confoederatio Helvetica


Svisa Konfederacio

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Svisa psalmo

Nacia devizo: Unus pro omnibus, omnes pro uno
(Unu por ĉiuj, ĉiuj por unu)


Lokigo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Berno

Oficiala(j) lingvo(j)

germana lingvo, itala lingvo, franca lingvo, romanĉa lingvo, Swiss Standard German

Plej ofta(j) religio(j)
katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)

Areo
 % de akvo

41,285 km²
3,7 %

Loĝantaro

8 211 700

Loĝdenso

176 loĝ./km²

Horzono
UTC+01:00

Interreta domajno

.ch

Landokodo
CHE

Telefona kodo
+41

Plej alta punkto

Dufour-Pinto

Plej malalta punkto

Majora Lago
Politiko

Politika sistemo
directorial system

Ŝtatestro

Federacia Konsilio

Nacia tago

1-a de aŭgusto

Sendependiĝo
dum 1648 (Paco de Vestfalio), la dato de 1291 estas nur pakto pri reciproka helpo inter 3 arbaraj kantonoj.
Ekonomio

Valuto

svisa franko (CHF)







v  d  r


Information icon.svg



Svislando (ankaŭ SvisioSvisujo, aŭ, kiel traduko de Schweizerische Eidgenossenschaft kaj samsignifaj alilingvaj vortoj, Svisa KonfederacioHelveta Konfederacio; historie ankaŭ Helvetio) estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. La oficialaj lingvaj nomoj estas la jenaj:




  • Germana: Die Schweiz aŭ oficiale Schweizerische Eidgenossenschaft;


  • Franca: Suisse aŭ oficiale Confédération Suisse;


  • Itala: Svizzera aŭ oficiale Confederazione Svizzera;


  • Romanĉa: Svizra aŭ oficiale Confederaziun Svizra;


  • Latina oficiale: Confoederatio Helvetica (tio estas la deveno de la oficiala mallongigo CH).


La alemana (germana lokadialekta) nomo estas Schwiz.


Svislando limas en nordo al Germanio, en oriento al Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, en sudo al Italio, kaj en okcidento al Francio.


Unua svisa kernlando estiĝis en la jaro 1291 per la fondo de la tiel nomita Svisa Ĵurkomunumo, al kiu aliĝis iom post iom pliaj urboj, kaj kiu konkeris diversajn aliajn teritoriojn. La sendependeco de la Ĵurkomunumo estis unuan fojon oficiale rekonita de la imperio en 1648. La unua tutasvisa ŝtato tamen kreiĝis nur okaze de la Helveta Revolucio en 1798, kaj la hodiaŭa federacia svisa ŝtato fondiĝis en 1848.




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 La ĉefregionoj


    • 1.2 La riversistemoj


      • 1.2.1 Rejno-Aro


      • 1.2.2 Inn (Danubo)


      • 1.2.3 Tiĉino kaj Adda (Pado)


      • 1.2.4 Rodano




    • 1.3 La svisaj lagoj


    • 1.4 La plej grandaj urboj




  • 2 Loĝantaro


  • 3 Lingvoj


  • 4 Historio


    • 4.1 Svisa Ĵurkomunumo (1291-1798)


    • 4.2 Helveta Respubliko (1798-1803)


    • 4.3 Svisa restaŭrado (1803-1848)


    • 4.4 Fondiĝo de la Svisa Federacio (1848)




  • 5 Politika sistemo


    • 5.1 Subsidiareca principo


    • 5.2 Legislativo


      • 5.2.1 Federacia parlamento


      • 5.2.2 Rektdemokrataj rajtoj


        • 5.2.2.1 Referendumo


        • 5.2.2.2 Popoliniciato


        • 5.2.2.3 Ŝtata iniciato


        • 5.2.2.4 Ŝtata referendumo


        • 5.2.2.5 Kritiko de la rekta demokratio






    • 5.3 Ekzekutivo


    • 5.4 Jurisdikcio


    • 5.5 Politikaj partioj en Svislando




  • 6 Ekonomio


    • 6.1 Agrikulturo


    • 6.2 Industrio


      • 6.2.1 Tekstilindustrio


      • 6.2.2 Maŝinindustrio


      • 6.2.3 Horloĝoindustrio


      • 6.2.4 Nutraĵo kaj ĉokolado




    • 6.3 Turismo


    • 6.4 Servoperado kaj bankoj




  • 7 Trafiko


    • 7.1 Fervojo


    • 7.2 Poŝtaŭtobusoj


    • 7.3 Aŭtovojoj


    • 7.4 Alpaj kaj ĵurasaj montpasejoj


    • 7.5 Aero




  • 8 Edukado kaj scienco


  • 9 Svisa kuirarto


  • 10 Religio


  • 11 Ceteraj informoj


  • 12 Administra divido


  • 13 Esperanto en Svislando


  • 14 Vidu ankaŭ


  • 15 Literaturo


  • 16 Eksteraj ligiloj


  • 17 Notoj kaj referencoj





Geografio |



La ĉefregionoj |


Geografie Svislando dividiĝas, depende kiel oni difinas la dividon, en tri ĝis ses ĉefregionojn, nome la Alpojn, la Svisa Mezlando, kiu konsistas el la Antaŭalpoj, mezlandaj ebenaĵoj kaj lagoj, kaj la Ĵuraso. Pli ol 90% de la loĝantaro vivas en la Svisa Mezlando, al kiu tamen apartenas nur triono de la svisa teritorio. La urbo Bazelo apartenas al la Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj kelkaj lokoj en Tiĉino al la ebenaĵo de Pado.




satelita bildo



La riversistemoj |


Svislando fakte dividiĝas al kvar riversistemoj, kiuj (ĉu hazardo) preskaŭ kongruas kun la lingvaj regionoj. La kvar riversistemoj nutras kvar malsamajn marojn.





Rejnakvofalo




Inn en Engadino




Tiĉinalfluo al Majora Lago




Rodanfonto ĉe Rodanglaĉero



Rejno-Aro |


La akvokolekta regiono de la riversistemo Rejno-Aro kun la escepto de parto de la Lago de Neŭŝatelo kongruas pli-malpli kun la la germanlingva teritorio de Svislando sen la supera Valezo. La ĉefaj svisaj alfluantoj de Rejno kaj Aro estas Emme, Sarino, Reuss, Limato, Turo, Töss, Ergolz kaj Birs. La Rejno fluas al la Norda Maro (Atlantiko), kaj ĝi estas de la maro ŝipebla ĝis Svislando.[1]



Inn (Danubo) |


La ĉefa alfluanto de la Danubo, la rivero Inn (romanĉe En, esperantigite Eno) fontas en la romanĉlingva regiono de Svislando en Engadino, Grizono. La akvo de la Inn alfluas tra la Danubo la Nigran Maron.[2]



Tiĉino kaj Adda (Pado) |


La rivero Tiĉino estas unu el la ĉefaj alfluantoj de la Pado. Krome ankaŭ Adda kaj kelkaj de ĝiaj alfluantoj inter kiu Poschiavino alfluas al Pado. La akvokolekta regiono de la svisdevenaj alfuantoj de Pado kongruas kun la itallingva parto de Svislando. La riversistemo Tiĉino/Adda-Pado alfluas al la Adriatiko.[3]



Rodano |


La akvokolekta regiono de Rodano apartenas kun la escepto de la supra Valezo al la franclingva teritorio de Svislando. Al la riversistemo de Rodano apartenas ankaŭ la rivero Doubs, kiu fontas en Ĵuraso. La riversistemo de Rodano alfluas al la Mediteraneo.[4][5]



La svisaj lagoj |


Svislando ne disponas pri marbordo, sed Svislando estas riĉa je multaj grandaj kaj malgrandaj lagoj. La plej grandaj estas Bodenlago, Lemano, Lago de Neŭŝatelo, Kvarkantona Lago, Majora Lago, Lago de Lugano kaj Lago de Zuriko. La plej multaj lagoj estiĝis post la fino de la glaciepoko per la retiriĝintaj glaĉeroj. Ekzistas tamen ankaŭ lagoj, kiuj estiĝis per naturaj baraĵoj post montara rokfalo kaj ne forgendas la multnombraj baraĵlagoj, kiuj servas al la produktado de akvoelektra energio.




Mapo de Svislando



La plej grandaj urboj |




  • Zuriko (410 mil)


  • Ĝenevo (185 mil)


  • Bazelo (160 mil)


  • Berno (125 mil)


  • Laŭzano (117 mil)


  • Vinterturo (100 mil)


Vidu ankaŭ: Listo de urboj en Svislando



Loĝantaro |


La 31-an de decembro 2011 vivis 7 952 600 personoj en Svislando, inter ili 61,5% germanlingvaj svisoj, 17,1% franclingvaj svisoj, 6,4% italoj, 3,4% itallingvaj svisoj kaj 2,5% germanoj.[6]



Lingvoj |


Svislando havas tri oficialajn ŝtatajn lingvojn (germana, franca, itala kaj la romanĉa estas duone ŝtata lingvo), kaj krome du senteritoriajn landajn lingvojn (kiuj estis oficiale rekonitaj en la jaro 1997 per la ratifiko de la Eŭropa Ĉarto de la regionaj kaj malplimultaj lingvoj), nome la jeniŝan lingvon de la svisaj ciganoj (proksimume 0,5 % de la loĝantaro) kaj la jidan lingvon de svisaj judoj precipe en la vilaĝoj Endingen kaj Lengnau (laŭcifere tamen tre malgranda grupo). Preskaŭ 30% de la Svisa loĝantaro estas eksterlandaj almigrintoj, pro kio en Svislando krom la 6 landaj lingvoj ankaŭ estas parolataj multnombraj aliaj lingvoj, inter kiuj la serbo-kroata (3%), hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%) kaj la angla (0,9%, procentaĵoj laŭ la stato de la jaro 1990). Pri la germana lingvo en Svislando endas atentigi, ke skribatas ĝenerale la norma germana lingvo, sed parolatas la multaj dialektoj de la alemana aŭ svisgermana lingvo. Artikolo 8 de la svisa federacia konstitucio postulas lingvan liberecon por ĉiu, do garantias al ĉiu individuo la rajton paroli sian denaskan aŭ preferitan lingvon kaj akiri en ĝi literaturon kaj edukon. Tiu rajto tamen ne signifas, ke la individuo povas en trafiko kun aŭtoritatoj postuli, ke tiuj devas komuniki kun ŝi aŭ li en lia aŭ ŝia lingvo. En oficialaj rilatoj validas la teritoria principo, nome la loka oficiala lingvo. En trafiko kun federaciaj instancoj eblas utiligi libere unu el la kvar oficialaj svisaj lingvoj (la romanĉa tamen atingis la statuson de oficiala lingvo nur per la nova konstitucio en la jaro 1999, antaŭ ĝi estis nur tiel nomita nacia lingvo).
Ĉiuj leĝoj estas tradukataj al la franca, la germana kaj la itala.
La romanĉa estas duone ŝtata, ĉar unue oni ne tradukas ĉiujn leĝojn en ĝin, tamen kaj due la civitanoj rajtas ekrilati kun la registaro en Berno uzante la romanĉan.[7][8]



Historio |




Svisa Dieto en Baden 1531



Svisa Ĵurkomunumo (1291-1798) |


Dum la jaro 1291 de la Sankta Romia Imperio apartiĝis la tri prakantonoj, Ŝvico, Urio kaj Untervaldo, kaj fondis la Svisan Ĵurkomunumon.Tiu alianco estis konfirmita per la Federacia Letero de 1291, kiu estas konservita en la Svisa Federacia Arkivo en Ŝvico. Al la ĵurkomunumo aliĝis iom post iom novaj kantonoj, kiuj serĉis protekton kontraŭ la habsburganoj kaj aliaj regnoj en tiama mezepoka Eŭropo. Tio estis la urbaj ŝtatetoj Zuriko, Berno, Lucerno, kaj la kantonoj Glaruso kaj Zugo. Aliaj teritorioj kaj kantonoj alvenis al Svislando sekve de militaj konkeroj, kiel Tiĉino kaj Vaŭdo. Al la antaŭindustria svisa ĵurkomunumo apartenis ankaŭ la urboj Rottweil en hodiaŭa Germanio kaj Savojo en hodiaŭa Francio. Nur okaze de la Vestfalia Paco en la jaro 1648 la imperiestro de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco cedis al la ĵurkomunumo la ŝtatan sendependecon. En la tempo de la reformacio sub Zvinglo en Zuriko kaj Kalvino en Ĝenevo la ĵurkomunumo apartiĝis en protestantan kaj katolikan partion. La ĵurkomunumo tamen neniam estis ŝtato en la hodiaŭa senco sed precipe milita kaj ankaŭ ekonomia unio multe pli loza tamen ol la hodiaŭa Eŭropa Unio. La supera kaj fakte ununura organo de la Svisa Ĵurkomunumo estis la Svisa Dieto, kunsido de la deputitoj de la membro-ŝtatoj, kiu kunvenis ĉiujare en loko okaze elektita.[9]





Standardisto kun helveta flago



Helveta Respubliko (1798-1803) |


Sekve de la Franca Revolucio okazis revoluci-eksporto al Svislando kaj la Helveta Revolucio kun subteno de francaj trupoj sub Napoleono kondukis al la kreo de la Helveta Respubliko, kiu estis la unua tutsvisa ŝtato. Kiam kreiĝis la Helveta Respubliko Napoleono deprenis de Grizono la regionon Valtelino, kaj la Grandduklando Badenio konkeris la urbon Rottweil, kiu ĝis tiam estis membro de la Svisa Ĵurkomunumo. En Ĵuraso, kiu ĝis tiam grandparte apartenis al la Princepiskopejo Bazelo estiĝis en 1798 la Raŭraka Respubliko, kiu tamen vivis nur mallonge kaj de Napoleono estis integrita al Francio. Ĝenevo cetere en tiu epoko ne apartenis al la Helveta Respubliko sed al Francio.[10]



Svisa restaŭrado (1803-1848) |


Post la kapitulaco de Napoleono ankaŭ en Svislando okazis restaŭrado de la malnova ordo, tamen la ideo de tutsvisa federacia ŝtato ne plu estis forigebla el la kapo de la ĉefe junaj radikaluloj. Dum la Viena Kongreso en 1815 Svislando deklaris eternan neŭtralecon, kiu estis agnoskita de la tiamaj eŭropaj ĉefpotencoj solene. Svislando devigis sin per tiu neŭtraleco defendi la trafikvojojn tra la Alpoj precipe tra Gotardo, ne enmiksiĝi en la politikon de la aliaj ŝtatoj, dum aliflanke la subskribintaj ŝtatoj de la viena traktato garantiis, neniam ataki milite Svislandon. La Viena Kongreso ankaŭ fiksis la definitivajn limojn de Svislando, kiuj kun malmultaj modifoj validas ĝis hodiaŭ. La kongreso atribuis al Svislando la Ĵurason, kiu tiam fariĝis parto de Kantono Berno. El la sendependa urbo Ĝenevo kaj diversaj ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj ĝis tiam apartenis al Savojo, estis formita Kantono Ĝenevo, kiu per la verdikto de la Viena Kongreso fariĝis ankaŭ svisa kantono. La epoko de la restaŭrado en Svislando staris sub la signo de la unua industriiĝo kaj de la fakto, ke la kamparaj regionoj postulis sendependecon de la urboj, al kiuj ili devis pagi altajn tributojn sen posedi egalajn rajtojn.[11]


La apartiĝo de Svislando en protestantan kaj katolikan partion kondukis al severa krizo: la katolikaj kamparkantonoj sub gvido de la Kantono Lucerno kreis la Apartfederacion (germane: Sonderbund). Tio estis defendo-ligo farita inter la konservemaj svisaj kantonoj Lucerno, Friburgo, Zugo kaj la t.n. prakantonoj Ŝvico, Urio, Nidvaldo. La ligo estiĝis en aŭtuno 1843 ĉe konferenco en la kuracloko Rothen. En septembro 1845 aliĝis ankaŭ la Kantono Valezo.


Sekvis la Apartfederaci-Milito. Dank' al la saĝeco de generalo Guillaume-Henri Dufour, la milito rapide finiĝis kaj la Apartfederacio estis dissolvita. Post la malvenko kontraŭ la federaciaj trupoj en novembro 1847 tiu ĉi defendoligo malfondiĝis.[12]



Fondiĝo de la Svisa Federacio (1848) |


Sekvo de la Apartfederaci-Milito estis la malpermeso de la Jezuitoj kaj la malpermeso fondi en Svislando novajn monaĥejojn, leĝoj kiuj estis nuligitaj nur fine de la 20-a jarcento. Post la Apartfederacia milito en Svislando estis deklarita la religia paco en Svislando kaj la religia libereco estis garantiita en la federacia konstitucio. Per la artikolo 162 de la Federacia Konstitucio ĉia atako al la religia paco, nome la blasfemo kontraŭ dio kaj fiparolado pri religia kredo estis metita sub puno.[13]


Dum la cetera Eŭropo estis paralizita en nova krizo (estis la tempo de la Marta Revolucio) en Svislando la radikaluloj Radikal-Demokrata Partio de Svislando prenis la potencon. Svislando akceptis en 1848 sian Federacian Konstitucion kaj fariĝis la nun konata federacia ŝtato, konsistante el tiam 22 plenkantonoj (el inter kiuj 3 estis dividitaj al duonkantonoj) kaj estis elektita la unua Federacia Konsilio. La eksteraj limoj de Svislando ek de la Helveta Respubliko restis firmaj kaj ankaŭ la kantona subdivido ne plu ŝanĝiĝis, kun la escepto de la Kantono Ĵuraso, kiu estiĝis nur en la jaro 1971 per apartiĝo de la franclingva parto de la Kantono Berno.



Politika sistemo |



Subsidiareca principo |


Esenca trajto de la svisa politika sistemo estas la maksimuma divido de la politika potenco. La liberalaj principoj de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando, kiu estis la ideliveranto por la Svisa ŝtato, estis, ke neniu unuopulo havu tro da potenco. Neniam plu en Svislando devos ebli starigon de diktaturo aŭ feŭdisma sistemo. Laŭ tiu-ĉi principo oni elektis por Svislando la principon de maksimuma subsidiareco. Plej malgranda aŭtonoma unuo estas la komunumoj, super ili troviĝas la kantonoj, kiuj estas suverenaj ŝtatoj. Je federacia nivelo estas regulita nur, kio ne povas esti regulita pli bone je nivelo de kantono aŭ komunumo.



Legislativo |


Ĉar Svislando estas rekta demokratio la supera leĝodona povo estas la popolo mem.




Nacia parlamentejo



Federacia parlamento |


Ĝi plenumigas tiun funkcion unuflanke per la ne-rekta kanalo, nome la Federacia Asembleo (germane Bundesversammlung, france Assemblée fédérale, itale Assemblea federale). La asembleo konsistas el la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj) kaj la Kantona Konsilio (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj). La anojn de la Kantona Konsilio nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), dum la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.



Rektdemokrataj rajtoj |


La povo de la federacia parlamento tamen estas grave limigita per kvar esencaj demokratiaj rajtoj:



Referendumo |

Per referendumo la popolo en publika voĉdono povas decidi pri ŝanĝoj de la federacia konstitucio kaj federaciaj leĝoj. Ŝanĝo de konstitucio devas esti devige submetita al publika baloto, leĝmodifoj devas esti submetitaj al publika baloto, se iu ajn civitano kolektas 50'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj. Referendumaj decidoj estas definitivaj kaj devigaj por parlamento kaj registaro. Eĉ se en multaj kazoj la popolo diras jes al parlamentaj leĝo- kaj konstituci-proponoj, la nur ekzisto de la referenduma rajto jam kaŭzas, ke la parlamento ĉiam devas atenti, formuli moderajn leĝproponojn, kiuj ne riskas referenduman fiaskon.



Popoliniciato |

Dum referendumo estas bremso por malhelpi enkondukon de nova leĝo, la popolo havas ankaŭ rektan leĝodonan rajton, nome la popol-iniciato: Kolektante 100'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj, ĉiu svisa civitano povas postuli pere de federacia popoliniciato modifon de la federacia konstitucio. Plej multaj iniciatoj ĉe balotoj malakceptiĝas, tamen en multaj kazoj la popoliniciato kaŭzis, ke la federacia parlamento elverkis pli moderan leĝoproponon ol la iniciato mem, kiu poste trovis la subtenon de pli-multo.[14]



Ŝtata iniciato |

Iniciativrajton havas ankaŭ la kantonoj: Ĉiu kantono povas per ŝtata iniciato postuli la enkondukon de nova leĝo je federacia nivelo. En pluraj kantonoj, kiel ekzemple Zuriko unuopa civitano povas postuli, ke la kantono lanĉu ŝtatan iniciaton, kio signifas, ke en Svislando teorie ĉiu unuopa civitano povas kaŭzi federacian voĉdonon per simpla letero al la kantona registaro.



Ŝtata referendumo |

Finfine la plimulto de la kantonaj registaroj povas postuli kontraŭ la volo de la federacia parlamento per ŝtata referendumo la voĉdonon pri nova leĝo. Tiu-ĉi rajto nur unu-foje en la svisa historio estis aplikita, kiam en la jaro 2005 estis faligita la impoŝtreformo, kiu favorigintus la riĉulojn laŭ la kontraŭuloj.



Kritiko de la rekta demokratio |

En multaj landoj kiel ekzemple Germanio (kaj, malpli ofte, ankaŭ en Svislando mem) politikistoj timas rektan demokration. Ili argumentas, ke tiaj rekt-demokrataj rajtoj komplete paralizus la ŝtaton kaj ke politiko ne kapablus reagi al problemoj rapide.


Al tio tipike respondas la subtenantoj de rekta demokratio, ke la Svisa Federacio ekde 1848 bonege funkciis kaj estis unu el la plej stabilaj landoj de la mondo. La svisa ekonomio prosperas kaj la lando estas la plej riĉa lando kun plej alta vivnivelo sur la tuta planedo. Interese estas speciale, ke la svisa popolo (ofte kontraŭ la volo de parlamento kaj registaro) ofte favoris ekologion kaj mediprotektadon kaj publikan trafikon: limigo de rapideco al 120 km hore estis same akceptita en publika voĉdono kiel la investoj al la publika trafiko, dume estis akceptita fine de la 20-a jarcento popoliniciato, kiu postulis halton de konstruo de atomenergiaj centraloj dum dek jaroj kaj submetis konstruon de novaj atomcentraloj devige al popola voĉdono. La svisa sistemo do ĉefe limigus la povon de politikaj partioj.[15][16]



Ekzekutivo |


La realiganta instanco (ekzekutivo) troviĝas en la manoj de la Federacia Konsilio. La Federacian Konsilion elektas la Federacia Asembleo. Ĝi konsistas el sep personoj kaj ĝia prezidanto, kiu estas unu el la sep membroj de la konsilio, ŝanĝiĝas ĉiu-jare.



Jurisdikcio |


La supera jurisdikcia instanco estas la Svisa Federacia Tribunalo. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Lausanne. Ĝi havas subinstancojn kiel la Svisa Federacia Puntribunalo, kies sidejo troviĝas en Belinzono. La membroj de la Svisa Federacia Tribunalo estas elektitaj de la Nacia Asembleo laŭ propono de la Federacia Konsilio je vivodaŭro (tio signifas ĝis emeritiĝo).



Politikaj partioj en Svislando |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politikaj partioj en Svislando.


Ekonomio |




Vitejterasoj en Lavaux


La malneta nacia produkto estas la jena: entute 305 miliardoj $, pokape 40.63 $ [mankas fonto]. Svislando eksportas ĉefe maŝinindustrian produktaĵon, kemiaĵojn, horloĝojn, nutraĵojn kaj ĉokoladon.



Agrikulturo |


Svislando origine estis agrikultura lando. En la Alpoj kaj en Ĵuraso, la kamparanoj ĉefe vivas de alppaŝtejabovbredado produktante lakton kaj fromaĝon. Svisaj lakto kaj fromaĝoj ankoraŭ hodiaŭ estas gravaj eksportproduktoj, sed pro la disvolviĝanta teknkiko en la agrikulturo hodiaŭ nur malpli ol 5% de la laboristaro pergajnas sian vivon en la agrikultura sektoro.
En la mezlando precipe en la Zurika Vinlando kaj ankaŭ en la plivarmaj deklivoj sude de la Alpoj en Tiĉino, en Valezo kaj ĉe la Lemano
kaj la Lago de Neŭŝatelo oni kultivas vinon kaj fruktojn, dum en la Svisa Mezlando oni plantas legomojn tritikon, terpomojn, zukerrapojn kaj aliajn agroproduktojn.
Kvankam en la kliŝoj de Svislando oni ankaŭ pro la mitoj de Vilhelmo Tell kaj Heidi emas kredi, ke Svislando estas agrikultura lando, ĝi fakte eĉ ne 60% de ĝia nutraĵo povas produkti mem.



Industrio |



Tekstilindustrio |


Jam en la frua 19-a jarcento precipe pro la abunde ekzistanta akvo-energio la industrio akiris pli kaj pli signifan rolon. Unue disvolviĝis tekstilindustrio baziĝante sur hejmlaboro. Sekvis ŝpin- kiaj teksaĵfabrikoj precipe en la Zurika Oberlando. La urbo Zuriko dankas sian riĉecon al la prosperanta tekstilindustrio de la 19-a jarcento. Nuntempe la tekstilindustrio en Svislando pli kaj pli perdis sian signifon, ĉar teksaĵoj el Ĉinuoj inundas la mondan merkaton je prezoj, je kiu ne eblas produkti en Svislando. Sukcese vivtenas sin entreprenoj, kiuj evoluigas specialajn materialojn, kiel ekzemple inteligentajn vestaĵojn, kiuj per integrita komputiltekniko povas servi al sciencistoj, sportistoj aŭ handikapitaj homoj.



Maŝinindustrio |


Kun la tekstilindustrio evoluis ankaŭ la maŝinindustrio, unue en la sektoro de la konstruo de tekstilmaŝinoj. Per la konstruado de fervojoj ekprosperis lokomotiv- kaj vagonfabrikoj. Per la tutmondiĝo Svislando pro altaj salajrokostoj en la klasikaj industrioj nuntempe ne plu estas konkurenckapabla. Tiun malavantaĝon svisoj kompensis per alte specialigita industrio, kies evoluo postulas altnivelan edukadon kaj altan laborkvaliton. Kaj svsiaj entreprenoj ankaŭ sukcese trovis niĉojn, kiujn amasindustrio en la tria mondo ne facile povas okupi.



Horloĝoindustrio |


Post la unua krizo de la tekstilindustrio precipe en la neŭŝatela Ĵuraso la entreprenistoj devis serĉi alternativon. Tiel naskiĝis fine de la 19-a jarcento precipe en urboj kiel Ĉaŭdefono la horloĝindustrio, por kiu Svislando hodiaŭ estas mondfama; konsekvence disvolviĝis dumtempe la anarkiistaj ideoj, notinde sine de la Ĵurasa Federacio stimulata de Bakunino.



Nutraĵo kaj ĉokolado |


Ankaŭe la nutraĵindustrio ludas rolon en la svisa ekonomio. Svislando estas la naskiĝlando kaj sidejo de Nestlé, la plej granda nutraĵkompanio de la mondo. Fama Svislando estas por sia ĉokoladindustrio. Gravaj ĉokoladentreprenoj estas Lindt & Sprüngli kaj Chocolat Tobler.



Turismo |


En la dua duono de la 19-a jarcento ĉefe la britoj kaj rusoj malkovris Svislandon kiel turisma celo. Per la konstruo de montaraj fervojoj kaj la kreskanta intersiĝo pri vintraj sportoj kiel skiado, Svislando fariĝis grava turisma celo. Sed ankaŭ somere precipe la Alpoj invitas al migrado kaj montgrimpado. Famaj turismaj regionoj estas la Berna Oberlando, Grizono kaj Valezo. En urboj kiel Davos danke al la aparta altecklimato estiĝis kuracturismo. Ekzistas en Svislando ankaŭ multaj akvomineralfontoj, ĉirkaŭ kiuj estiĝis kuracbanejoj, kiel ekzemple en Baden.[17]



Servoperado kaj bankoj |


En la 20-a jarcento precipe ankaŭ por la politika stabileco kaj la nepartopreno de Svislando en la mondmilitoj ekprosperis la servo- kaj financsektoroj. Svislando kaj precipe Zuriko fariĝis grava internacia centro por bankoj kaj komerco.



Trafiko |




Trajno antaŭ poŝtdistribucentro en Zuriko



Fervojo |


Svislando havas hodiaŭ la plej bone funkciantan publikan trafiksistemon de la mondo. La koro de tiu-ĉi trafiksistemo certe estas la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La kvar ĉefaj aksoj estas la du linioj de oriento al okcidento (de Sankt-Galo tra Zuriko, Berno, Laŭzano al Ĝenevo kaj de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Neŭŝatelo al Ĝenevo) kaj de nordo al sudo (de Bazelo tra Berno, Lötschberg, Sempiono al Domodossola kaj de Ŝafhaŭzo, Zuriko, Ŝvico respektive Bazelo, Lucerno tra Gotardo al Tiĉino). Krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj ekzistas ankaŭ diversaj privataj kaj kantonaj fervojkompanioj, kiel ekzemple la Svisa Sudorienta Fervojo aŭ la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. Svislando disponas pri la plej densa fervojreto de la mondo, kies tuta longeco estas pli ol 5000 km kaj pri la plej densa horaro, nome averaĝe ĉiujn sep minutojn cirkulas trajno je ĉiu linio.[18]



Poŝtaŭtobusoj |


La plej signifa transportentrepreno krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj en Svislando estas la entrepreno Poŝtaŭto de la Svisa Poŝto, kiu funkciigas aŭtobusreton en la tuta lando. Poŝtaŭto kaj Svisaj Federaciaj Fervojoj firme kunlaboras kaj kunordigas siajn horarojn, tarifojn kaj biletojn.



Aŭtovojoj |


Densa nacia reto de aŭtovojoj interligas ĉiujn svisajn regionojn kaj gravajn urbojn. Por la nord-sud-trafiko gravas la du tra-alpaj tuneloj tra la Gotardo kaj la San Bernardino.
[19]



Alpaj kaj ĵurasaj montpasejoj |


Granda defio por la stratkonstruistioj en Svislando estas la Alpoj kaj la Ĵurasa Montaro. Jam en antikva tempo la homoj komencis konstrui montpasejstratojn por superi tiujn gravajn trafikobstaklojn. La plej konata certe estas la Gotardpasejo, kies konstrui en la 13-a jarcento efektive kreis la ekzistokialon por la Svisa Ĵurkomunumo.



Aero |


Svislando disponas pri tri interkontinentaj flughavenoj nome en Zuriko, Ĝenevo kaj en Bazelo la trilandan flughavenon Bazelo-Mulhaŭzo-Frajburgo. Internaciaj flughavenoj krome ekzistas en Altenrhein, Belp (Berno), Grenchen kaj Lugano.



Edukado kaj scienco |


Ĉiam gravan rolon en Svislando ludis ankaŭ la esplorado. La unua universitato estis fondita en 1460 en Bazelo. La federacio kaj la kantonoj de Svislando jam en la 19-a jarcento enorme investis en la edukadon kaj kreiĝis pluraj renomaj faklernejoj kaj universitatoj. Pluraj nobelpremiitoj, interalie Albert Einstein, esploradis en Svisujo.


La ŝtataj esplorejoj estas la du teknikaj altelernejoj ETHZ en Zuriko kaj EPFL en Laŭzano, kaj la dek universitatoj. Famaj esplor-institutoj estas CERN, la Paul-Scherrer-Institut kaj EMPA.


Svisio estas konata pro sia longa tradicio de kemia kaj medicina esplorado. Nuntempe oni ankaŭ celas novajn esplorterenojn kiel nanoteknologion, komputsciencon, kosmosciencon kaj klimatsciencon. La graveco de la scienco por Svisujo devenas precipe de tio, ke Svisujo estas lando malriĉa je krudmaterialoj.


La publika edukado estas afero de kantonoj. Svislando ne havas edukministron. En la ĉefurbo Berno estas sidejo de Svisa Konferenco de la Direktoroj de la Publika Edukado.
Jen la retejo de tiu konferenco.



Svisa kuirarto |


La plej konataj tipaj sivsaj manĝaĵoj estas la fonduo (fandita fromaĝo, kiun oni manĝas per panpecoj trampitaj en ĝi), rakledo (fandita fromaĝo, manĝata sur terpomoj), roŝtio (roŝtitaj terpomoj) kaj muslio (kaĉeto el fruktoj kun tiversaj grajnoj kaj jugurto). Krom tiuj tre famaj manĝaĵoj ĉiu svisa regiono posedas sian propran tipan lokan kuirarton.



Religio |




Katedralo Notre-Dame de Lausanne en kantono Vaud


Svislando ne havas oficialan ŝtatan religion, kvankam ĉiukaze la plejmulto de la kantonoj (krom Ĝenevo kaj Neuchâtel) agnoskas oficialajn ekleziojn, inkluzive de la Katolika Eklezio kaj la Svisa Protestanta Eklezio. Ĉi tiuj eklezioj, plus en kelkaj kantonoj la Prakatolika Eklezio kaj Judaj kongregacioj, estas financitaj de oficiala impostado de anoj.


Kristanismo estas la plej granda religio en Svislando, dividita preskaŭ egale inter la Katolika Eklezio (41,8% de la loĝantaro) kaj diversaj Protestantaj konfesioj (40%). Enmigrado dum lastaj jaroj alportas Islamanojn (4,3%, plejparte Albanojn, kaj tiuj plejparte el Kosovo) kaj Ortodoksanojn (1,8%) kiel notindajn religiajn malplimultojn. La demoskopio (opini-sondado) "Eŭrop-barometro" de 2005 trovis, ke 48% estas teistoj, 39% konfesas kredon je "spirito aŭ vivoforto", 9% estas ateistoj, kaj 4% agnostikaj.


La plej grandaj urboj (Berno, Zuriko kaj Bazelo) estas plejparte Protestantaj. Meza Svislando, kaj ankaŭ Tiĉino, estas tradicie Katolikaj. La Svisa Konstitucio de 1848—influita de la tiam freŝa impreso de la bataloj de Katolikaj kontraŭ Protestantaj kantonoj dum la Apartfederacia Milito (Sonderbund) konscie difinis ŝtaton kun garantiata grup-reprezentado, por ebligi pacan kunekzistadon de Katolikoj kaj Protestantoj.


Plebiscito en 1980 petanta kompletan apartigon de eklezio kaj ŝtato estis klare malakceptita, kun nur 21,1% voĉdonoj subtenintaj.



Ceteraj informoj |




  • Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.


  • Organizoj: UNO (2002) Konsilio de Eŭropo, Eŭropa Liber-komerca Asocio ELKA



Administra divido |


Sivslando dividiĝas en 26 kantonoj. Vidu ankaŭ kantonoj (Svislando)




















































































































































































































































































































































ISO / aŭtokodo
blazono

kantono
aliĝo
ĉefurbo
enloĝantoj
1
areo
2
enloĝantoj per km² – 3
komunumoj5
lingvoj
ZH

blazono de la kantono Zuriko

Zuriko

1351

Zuriko

a12726001'272'600
(1)

a00017291'729
(7)

a0000729729
(3)

a0000171171

germana
BE

blazono de la kantono Berno

Berno

1353

Berno

a0957100957'100
(2)

a00059595'959
(2)

a0000160160
(15)

a0000398398

germana, franca
LU

blazono de la kantono Lucerno

Lucerno

1332

Lucerno

a0356400<356'400
(7)

a00014931'493
(9)

a0000238238
(9)

a000009797

germana
UR

blazono de la kantono Urio

Urio

1291

Altdorf

a003510035'100
(24)

a00010771'077
(11)

a000003333
(25)

a000002020

germana
SZ

blazono de la kantono Ŝvico

Ŝvico

1291

Ŝvico

a0137500137'500
(17)

a0000908908
(13)

a0000150150
(16)

a000003030

germana
OW

blazono de la kantono Obvaldo

Obvaldo *

1291

Sarno

a003330033'300
(25)

a0000491491
(19)

a000006868
(22)

a00000077

germana
NW

blazono de la kantono Nidvaldo

Nidvaldo *

1291

Stans

a003980039'800
(22)

a0000276276
(22)

a0000143143
(18)

a000001111

germana
GL

blazono de la kantono Glaruso

Glaruso

1352

Glaruso

a003820038'200
(23)

a0000685685
(17)

a000005656
(23)

a000002727
3 (ekde 2011)

germana
ZG

blazono de la kantono Zugo

Zugo
8

1352

Zugo

a0106500106'500
(18)

a0000239239
(24)

a0000440440
(5)

a000001111

germana
FR

blazono de la kantono Friburgo

Friburgo

1481

Friburgo

a0254000254'000
(11)

a00016711'671
(8)

a0000149149
(17)

a0000182182

franca, germana
SO

blazono de la kantono Soloturno

Soloturno

1481

Soloturno

a0247900247'900
(12)

a0000791791
(16)

a0000313313
(7)

a0000126126

germana
BS

blazono de la kantono Bazelo Urba

Bazelo Urba *

1501

Bazelo

a0185600185'600
(15)

a000003737
(26)

a00050465'046
(1)

a00000033

germana
BL

blazono de la kantono Bazelo Kampara

Bazelo Kampara *

1501

Liestal

a0266100266'100
(10)

a0000518518
(18)

a0000513513
(4)

a000008686

germana
SH

blazono de la kantono Ŝafhaŭzo

Ŝafhaŭzo

1501

Ŝafhaŭzo

a007380073'800
(19)

a0000298298
(20)

a0000248248
(8)

a000003333

germana
AR

blazono de la kantono Apencelo Ekstera

Apencelo Ekstera *

1513

Herisaŭ
4

a005260052'600
(21)

a0000243243
(23)

a0000217217
(12)

a000002020

germana
AI

blazono de la kantono Apencelo Interna

Apencelo Interna *
13

1513

Apencelo

a001520015'200
(26)

a0000173173
(25)

a000008787
(20)

a00000066

germana
SG

blazono de la kantono Sankt-Galo

Sankt-Galo

1803

Sankt-Galo

a0460000460'000
(5)

a00020262'026
(6)

a0000227227
(11)

a000008989

germana
GR

blazono de la kantono Grizono

Grizono

1803

Koiro

a0187800187'800
(14)

a00071057'105
(1)

a000002626
(26)

a0000208208

germana, romanĉa, itala
AG

blazono de la kantono Argovio

Argovio

1803

Araŭo

a0569300569'300
(4)

a00014041'404
(10)

a0000403403
(6)

a0000231231

germana
TG

blazono de la kantono Turgovio

Turgovio

1803

Fraŭenfeld

a0234300234'300
(13)

a0000991991
(12)

a0000235235
(10)

a000008080

germana
TI

blazono de la kantono Tiĉino

Tiĉino

1803

Bellinzona

a0322300322'300
(8)

a00028122'812
(5)

a0000114114
(19)

a0000201201

itala
VD

blazono de la kantono Vaŭdo

Vaŭdo

1803

Laŭzano

a0654100654'100
(3)

a00032123'212
(4)

a0000205205
(14)

a0000382382

franca
VS

blazono de la kantono Valezo

Valezo

1815

Sion

a0291600291'600
(9)

a00052245'224
(3)

a000005555
(24)

a0000158158

franca, germana
NE

blazono de la kantono Neŭŝatelo

Neŭŝatelo

1815

Neŭŝatelo

a0168400168'400
(16)

a0000803803
(15)

a0000209209
(13)

a000006262

franca
GE

blazono de la kantono Ĝenevo

Ĝenevo

1815

Ĝenevo

a0430600430'600
(6)

a0000282282
(21)

a00015201'520
(2)

a000004545

franca
JU

blazono de la kantono Ĵuraso

Ĵuraso

1979

Delemonto

a006910069'100
(20)

a0000838838
(14)

a000008282
(21)

a000008383

franca
CH

blazono de Svislando
Svislando

1291

Berno

a74591007'459'100

a004128541'285

a0000174174

a00027732'773

germana, franca,
itala, romanĉa

Rimarkoj:







Inter krampoj ĉiam la rango.


1 stato: 31-a de decembro 2005. svisa Federacia Oficejo pri Statistiko


2 km²


3 enloĝantoj po km², Stand 2000





4 sidejo de la registaro kaj la parlamento, sidejo de la ĉefa juĝejo kaj la polico estas Trogen


5 stato: 1-a de januaro 2005


8 ĝis ĉi-tie: la ok malnovaj lokoj


13 ĝis ĉi-tie: la dek tri malnovaj lokoj



* = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.


Esperanto en Svislando |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Svislando.

Landa Esperanto-Asocio estas Svisa Esperanto-Societo fondita en 1903. Aktivaj lokaj Esperanto-grupoj kaj societoj ekzistas nuntempe en Bazelo, Berno, Ĝenevo, La Chaux-de-Fonds, Laŭzano, Neŭŝatelo, Wil (Sankt-Galo) kaj Zuriko. En Svislando okazis Universalaj Kongresoj en 1906 en Ĝenevo, en 1913 en Berno, 1925 en Ĝenevo, 1939 en Berno, 1947 en Berno kaj 1979 en Lucerno.[20]


De la 13a ĝis la 16a de majo 2015 okazis en Svislando, en Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds CDELI la tria tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, organizita de ILEI.



Vidu ankaŭ |




  • Svislando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Svislando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Svislando en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)


  • Svislando en Vikivojaĝoj (Turisma gvidilo)




  • Helveta Respubliko

  • Svisa Ĵurkomunumo

  • Svisa Dieto



Literaturo |



  • D-ro Arthur Baur: La fenomeno Svislando (originale verkita en Esperanto, Zuriko 1979)


  • Andreas Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando (kun tekstoj en la naciaj lingvoj de Svislando kaj en Esperanto, La Chaux-de-Fonds 2006)



Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Svislando en la vikio de UEA esperante

  • Oficiala retejo de Svislando

  • Oficiala retejo de la Svisa Federacia Administracio

  • Retejo de la svisa turisma organizaĵo

  • Sistema kolekto de la svisa leĝaro (en germana, franca kaj itala lingvoj, parte ankaŭ en la romanĉa kaj angla)

  • Historia Leksikono de Svislando



Notoj kaj referencoj |





  1. Radioprelego de-ro Arthur Baur, Sonarkivo de CDELI: "Rejno ĝis Zurzach"


  2. Radioprelego de d-ro Arthur Baur, Sonarkivo de CDELI: "La rivero Inn"


  3. Radioprelego de d-ro Arthur Baur, Sonarkivo de CDELI: "La rivero Tiĉino"


  4. Radioprelego de d-ro Arthur Baur el Sonarkivo de CDELO: La rivero Rodano, 1


  5. Radioprelego de d-ro Arthur Baur el Sonarkivo de CDELO: La rivero Rodano, 2


  6. Stato de la loĝantaro de Svilando, retejo de la Svisa federacia oficejo pri statistiko


  7. Svisa Federacia leĝo pri la landaj lingvoj kaj la interkompreniĝo inter la lingvaj komunumoj


  8. Radioprelego de d-ro Arthur Baur en sonarkivo de CDELI: "Kvarlingva Svislando"


  9. Fonto: Andreas Würgler: Ĵurkomunumo en Historia Leksikono de Svislando (2012-02-08)


  10. Fonto: Andreas Fankhauser: Helveta Respubliko en Historia Leksikono de Svislando (2011-01-27)


  11. Fonto: Christian Koller: Svisa Restaŭrado en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-12)


  12. René Roca: Sonderbund, en: Historia Leksikono de Svislando (germane, france kaj itale)


  13. Fonto: Andreas Kley: Fondo de la Federacia Ŝtato de 1848 en Historia Leksikono de Svislando (2012-06-15)


  14. Fonto: Bernard Degen: Popoliniciato en Historia Leksikono de Svislando (2013-07-25)


  15. Peer Teuwsen: "Direkte Demokratie - Alle Macht dem Volk" en "Zeit Online", 31-an de majo 2012, konsultita 2016-09-30


  16. "Rekta Demokratio", klariga teksto en la retejo de la svisa registaro (en germana, franca, itala, angla, hispana, ĉina, japana, rusa kaj portugala lingvoj, konsultita 2016-09-30


  17. Radioprelego de d-ro Arthur Baur en la sonarkivo de CDELI: "Turismo en Svislando"


  18. Vidu: Retejo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj


  19. Radioprelego de d-ro Arthur Baur en la sonarkivo de CDELI: "La reto de la sivsaj aŭtostradoj"


  20. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 697-704)












Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.



















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár