30-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 30-a de marto estas la 89-a tago de la jaro (la 90-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 276 tagoj restas.
Je la 30-a de marto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1282: Sicilio: popola ribelo kontraŭ dinastio Anĵuo komenciĝis
1533: Thomas Cranmer iĝis ĉefepiskopo de Canterbury
1603: En Irlando finiĝis naŭjara milito
1806: Napoléon Bonaparte nomumis sian fraton Joseph Bonaparte reĝo de Napolo.
1814: Napoleonaj Militoj: armeoj de koalicio komencis ataki Parizon
1844: Domingaj ribelantoj venkis haitan armeon en batalo de Santiago de los Caballeros
1853: Lvovo: en apoteka montrofenestro ekbrulis la unua kerosena lampo konstruita de polo Ignacy Łukasiewicz kaj ladisto Adam Bratkowski - la inventaĵo kaŭzis fulmrapidan disvolvon de naftorafinada industrio
1856: Krimea milito: subskribo de pariza traktato finanta la militon, en kiu sume pereis 500 mil soldatoj
1858: Usonano Hymen Lipman patentigis krajonon kun gumo
1863: Dana princo Wilhelm Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg iĝis reĝo de Grekio kiel Georgo la 1-a
1867: Vendo de Alasko: Rusia Imperio vendis Alaskon al Usono, kune kun Aleutaj Insuloj
1881: Usono: en satira revuo Puck aperis la unuaj miensimboloj
1882: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Oceano
1909: La ponto Queensboro super la East River estis malfermita al trafiko. Ĝi ligas la kvartalojn de Manhattan kaj Queens en Novjorko.
1912: Francio protektoratigis Marokon
1916: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Adriano
Unua mondmilito:
1916: batalo de lago Naraĉ finiĝis - malsukcesa ofensivo de rusoj kontraŭ germanoj; germana submarŝipo SM U-33 sinkigis en Nigra Maro la rusan hospital-ŝipon Portugal - pereis 115 maristoj kaj laborantoj de Ruĝa Kruco
1917: Alvoko de la Provizora Rusa Registaro al poloj
1919: Pola-ukraina milito: laŭ ordono de ĉefkomandanto Józef Piłsudski estis kreita Volinia Fronto gvidata de pola generalo
1920: Flago de Ĉeĥoslovakio oficialiĝis (de Ĉeĥio ekde 1993)
1930: Heinrich Brüning iĝis kanceliero de Germanio
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: La unua en la milito partizana taĉmento de Henryk Dobrzański frakasis polican batalionon de Wehrmacht en batalo de Hucisko (Kielce-regiono) - revenĝe germanoj masakris 31 vilaĝojn murdinte 711 personojn; gestapo arestis en Ĝenerala Gubernio pli ol 1000 polojn (interalie Maciej Rataj - pafmortigita en Palmiry); SS dum masakro de Hucisko Chlewińskie murdis 25 polajn virojn kaj bruligis 110 kamparanajn konstruaĵojn
Japanoj establis en Nankingo marionetan ĉinan registaron; pola ambasadoro en Vatikano informis Apostolan Seĝon pri germanaj reprezalioj de judoj en Pollando
1942: Germana polico pafmortigis en Szczawnica kaj Krościenko nad Dunajcem 48 personojn
1943: Germana polico bruligis en du lokoj de distrikto Biłgorajski 31 domojn murdante 5 polojn kaj deportante de unu loko al koncentrejo en Zamość ĉiujn virojn de 16-60 jaroj; en Varsovio mortis, rezulte de gestapaj torturoj, Jan Bytnar; germanaj regopovoj konstatis, ke forveturantaj al germana armeo rekrutoj de Czersk parolis kaj kantis ekskluzive pole
1944: Volinia masakro: nokte de la 29/30 de marto taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis 56-140 polajn loĝantojn de vilaĝo Wołczków apud Stanisławów; gestapo pafmortigis apud Tarnów 31 malliberulojn el la urbo- Al koncentrejo en Neuengamme alvenis 106 malliberulojn de koncentrejo Aŭŝvico; Heinrich Himmler ordonis transdoni aferojn pri krimoj flanke de polaj kaj sovetaj trudlaboristoj en Nazia Germanio rekte al gestapo anstataŭ al juĝejoj; registaro de Usono rifuzis sendi al Pollando militistan mision; 545 aviadilistoj pereis kaj 152 malliberiĝis rezulte de germana pafalterigo de 95 el inter 795 britaj bombaviadiloj aeratakantaj Nurenbergon - la plej tragika operaco en historio de RAF Bomber Command.
1945: Soveta kaj pola armeoj konkeris Gdanskon
- La plej forta bombatako de la Aliancanoj super Berlino; Jugoslavio agnoskis provizoran komunistan registaron en Pollando
1954: Kanado: en Toronto oni malfermis metroon
1963: En Gvatemalo okazis armea puĉo
1965: Vjetnama Milito: 22 personoj pereis kaj 183 vundiĝis rezulte de bombeksplodo antaŭ usona ambasadejo en Sajgono
1968: Ludvík Svoboda iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
1974: La unua en historio koncerto de la punka muzikgrupo The Ramones
1980: Flago de Sirio oficialiĝis
1981: Usona prezidento Ronald Reagan pafiĝis per John HINKLEY, Jr., familia amiko de la vic-prezidento. Du policanoj kaj James Brady ankaŭ vundiĝis.
1987: Novjorko: en aŭkcio oni vendis La sunflorojn de Vincent van Gogh kontraŭ 39,85 milionoj da usonaj dolaroj
1988: Hungara politika partio Fidesz fondiĝis - unu el kunfondintoj estis Viktor Orbán
1990: Estonio agnoskis sovetan regadon malleĝa kaj anoncis provizoran periodon antaŭ proklamo de sendependeco
1992: Usona filmo La silento de la ŝafidoj gajnis 5 Oskar-premiojn - unu el ĉefpremioj ricevis aktorino Jodie Foster
1994: Konstitucio de Belorusio validiĝis
1994: En Sarajevo oni voĉdonis konstitucion de kroat-islama federacio en Bosnio
1998: Robert Koĉarjan gajnis prezidentan baloton en Armenio
2001: Princo Willem-Alexander de Nederlando kaj Máxima Zorreguieta fianĉiĝis
2003: Invado de Irako: usona armeo ĉirkaŭiris Naĝafon
2008: En 9 novaj landoj de la Traktato de Schengen oni nuligis landliman kontrolon sur aviadilejoj
2009: Milita mararmeo de Srilanko venkis tamilajn tigrojn en mara batalo apud urbo Chalai
2010: CERN: en Granda Koliziigilo de Hadronoj oni faris unuajn kunpuŝiĝojn de proton-faskoj
2014: Anne Hidalgo kiel la unua virino iĝis urbestro de Parizo
2016: Htin Kyaw iĝis prezidento de Birmo
2016: Faustin-Archange Touadéra iĝis prezidento de Centr-Afrika Respubliko
Naskiĝoj |
1138: Maimonido, juda filozofo, rabeno, teologo kaj kuracisto (m. 1204)
1326: Ivano la 2-a Ruĝa, granda princo de la Granda Duklando de Moskvo (m. 1359)
1432: Mehmedo la 2-a, turka sultano, konkerinto de Konstantinopolo (m. 1481)
1510: Antonio de Cabezón, hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (m. 1566)
1519: Blankino de Montferato, itala dukino el Savoja dinastio (n. 1472)
1705: August Johann Rösel von Rosenhof, germana entomologo kaj desegnisto (m. 1759)
1746: Francisco de Goya, hispana kortega pentristo de Karlo la 3-a, portretisto, gravuristo (m. 1828)
1752: Christian Friedrich Timme, germana verkisto
1763: Ferenc Pethe, hungara agrikulturisto kaj ĵurnalisto (m. 1832)
1793: Juan Manuel de Rosas, argentina generalo kaj politikisto (m. 1877)
1811: Robert Bunsen, germana kemiisto kaj profesoro, kunmalkovrinto de cezio kaj rubidio, konata de la brulilo de Bunsen (m. 1899)
1820: Andrej Sládkovič, slovaka poeto de romantikismo (m. 1872)
1834: Lajos Gergely, hungara pedagogo, frato de Sámuel Gergely (m. ?)
1844: Paul Verlaine, franca poeto, apartenanta al fipoetoj (m. 1896)
1847: Stefanie Keyser, germana furorverkistino kaj aktorino (m. 1926)
1853: Vincent van Gogh, nederlanda pentristo post-impresionisma (m. 1890)
1856: Ödön Rádl, hungara advokato, verkisto (m. 1916)
1859: Adelino Fontoura, brazila verkisto, ĵurnalisto kaj poeto, patrono de la Brazila Beletristika Akademio (m. 1884)
1863: Joseph Caillaux, franca politikisto, inicianto de la ĝenerala enspezimposto, kontraŭstarinto al la unua mondmilito (m. 1944)
1874: Charles Herbert Lightoller, brita maristo, la dua oficiro de RMS Titanic (m. 1952)
1881: Endre Balogh, hungara verkisto, membro de la societo Zsigmond Társaság kaj Transilvania Literatura Asocio (m. 1925)
1882: Lajos Kovács, rumania hungara unitarisma eklezia verkisto, tradukisto (m. 1942)
1894: Mihály Szőcs, rumania hungara pedagogo kaj instruisto (m. ?)
1886: Stanisław Leśniewski, pola filozofo kaj logikisto, membro de la Varsovia skolo matematika (m. 1939)
1892: Stefan Banach, pola matematikisto, reprezentanto de Lvova skolo matematika (m. 1945)
1895: Jean Giono, franca verkisto kaj poeto pri Provenco, komence inklina al panteismo, aŭtoro de la romano Renaskiĝo, juĝata pro kunlaborismo kun germanoj (m. 1970)
1902: Brooke Astor, usona bonfarantino, verkistino, distingita per la Prezidenta medalo de libereco, konata kiel la unua damo de Nov-Jorko (m. 2007)
1906: Andor Endre Gelléri, hungara verkisto konata de noveloj (m. 1945)
1906: René Llech-Walter, franca-kataluna kultur-aganto, distingita de Georga kruco, prezidanto de Espéranto-France, dumviva membro de UEA kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (m. 2007)
1908: Dalma Hámory Nagy, hungara komponistino, verkistino kaj instruistino (m. 1981)
1908: Witold Urbanowicz, pola litovdevena brigada generalo kaj flug-aso en la batalo de Anglio kaj en Fora Oriento (m. 1996)
1910: Józef Marcinkiewicz, pola matematikisto, aŭtoro de pluraj verkoj pri analitiko, murdita (m. 1940)
1923: Jerzy Litwiniuk, pola poeto kaj tradukisto de la slavaj lingvoj, latva, franca kaj de la finna epopeo Kalevala (m. 2012)
1926: Ingvar Kamprad, sveda entreprenisto, fondinto de la mebla firmao IKEA (m. 2018)
1928: Robert Badinter, franca advokato, eseisto kaj politikisto
1934: Hans Hollein, aŭstra arkitekto kaj dezajnisto
1935: Jozefo Golec, pola pedagogo pri plastiko, populariganto de turismo, ŝako, Teŝinio, kreinto de ekslibrisoj dediĉitaj al esperantistoj, iniciatinto de Esperanto-muzeo en Sopot (m. 2017)
1937: Warren Beatty, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro (de Bonnie kaj Clyde)
1940: Astrud Gilberto, brazila kantisto kaj ĵaz-komponisto germandevena
1945: Eric Clapton, angla gitaristo de rok-muziko kaj bluso
1946: Mira Modelska-Creech, pola psikologino, sociologino kaj tradukistino en Blanka Domo, Pentagono, NASA
1947: Dick Roche, irlanda politikisto el la partio Soldatoj de Irlando, reprezentanto de la registaro en Eŭropa Konvencio
1963: Tsakhia Elbegdorj, dufoja ĉefministro kaj prezidento de Mongolio
1963: Ignác-Csaba Filip, rumania hungara flutisto, universitata instruisto
1967: Albert-László Barabási, hungara-usona fizikisto
1968: Céline Dion, kanada kantistino, komponistino, kantaŭtorino (mezosoprano)
1979: Norah Jones, usona kantistino kaj aktorino
1981: Botond Benedek, hungara aktoro de Teatro Tomcsa Sándor
Mortoj |
1180: Al-Mustadi, abasida kalifo el Bagdado (n. 1142)
1202: Joakimo el Fiore, itala monaĥo, kristana teologo kaj mistikulo, cisterciano (n. ĉ. 1130)
1407: Konrad von Jungingen, alta majstro de la ordeno de germanaj kavaliroj (n. ĉ. 1355)
1472: Amadeo la 9-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto, beatigita (n. 1435)
1526: Mutianus Rufus, germana verkisto kaj humanisto, inspirita de novplatonismo, Marsilio Ficino kaj Johano Piko de la Mirandolo (n. 1470)
1540: Matthäus Lang von Wellenburg, aŭstra ĉefepiskopo kaj princo (n. 1468)
1559: Adam Ries, germana minoficisto, majstro pri kalkulo, populariganto de Eŭropaj ciferoj kaj decimala sistemo (n. 1492)
1689: Kazimierz Łyszczyński, pola nobelo, soldato kaj filozofo-ateisto, ekzekutita (n. 1634)
1695: Anselm Franz von Ingelheim, majenca ĉefepiskopo kaj guberniestro de Erfurto (n. 1634)
1707: Sébastien Le Prestre de Vauban, franca militarkitekto, kreinto de la sistemo konstrui kaj konkeri fortikaĵojn (n. 1633)
1764: Pietro Locatelli, itala komponisto, violonisto kaj virtuozo (n. 1695)
1842: Élisabeth Vigée Le Brun, franca pentristino de rokoko kaj novklasikismo, portretistino de Katerina la 2-a (n. 1755)
1847: Friedrich Jacobs, germana filologo
1879: Thomas Couture, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (n. 1815)
1888: Jan Józef Baranowski, pola nobelo, ekonomikisto, financisto, lingvisto, inĝeniero kaj inventisto pri fervojo, komunikado, kontado kaj kalkuliloj, en tio de semaforo aŭ gas-kalkulilo(n. 1805)
1912: Karl May, germana verkisto konata pro aventuraj romanoj pri la Sovaĝa okcidento (n. 1842)
1922: Josefa kaj Růžena Blažkovi, siamaj dunaskitoj (n. 1878)
1925: Rudolf Steiner, aŭstra antropozofo, mistikulo, kreinto de la Valdorfa pedagogio, kies La filozofio de libereco kaj multe da aliaj verkoj estis esperantigitaj de Willy Nüesch (n. 1861)
1943: Jan Bytnar, pola konspira aganto, skoltestro, soldato de Pola Enlanda Armeo, viktimo de gestapo-torturoj (n. 1921)
1949: Friedrich Bergius, germana Nobelpremiita kemiisto-teknologo (n. 1884)
1950: Léon Blum, ĉefministro de Francio, cionisto (n. 1872)
1959: Kazimierz Moszyński, pola etnologo, lingvosciencisto, slavisto (n. 1887)
1959: Daniil Andrejev, rusa verkisto, poeto, kristana mistikulo, esoterulo, persekutata (n. 1906)
1960: Joseph Haas, germana komponisto, reprezentanto de romantisma muziko (n. 1879)
1961: Philibert Jacques Melotte, brita astronomo belgdevena eldoninta katalogon de 245 stelamasoj (n. 1880)
1962: Árpád Farkas, hungara agrikulturisto, profesoro (m. 1887)
1970: Heinrich Brüning, germana juristo kaj filologo, Regna Kanceliero de la Vajmara Respubliko (n. 1885)
1973: Dmitro Doncov, ukraina verkisto, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato, kreinto de la koncepto pri integrala naciismo, postulanta rompon de politikaj kaj kulturaj ligoj kun Rusio kaj proksiman kunlaboron kun Okcidenta Eŭropo (n. 1883)
1979: José María Velasco Ibarra, kvinfoja prezidento de Ekvadoro (n. 1893)
1981: Dalma Hámory Nagy, hungara komponistino, verkistino (n. 1908)
1983: Pál Kadosa, hungara komponisto, profesoro (n. 1903)
1983: Ernő Számadó, rumania hungara poeto, fabelverkisto (n. 1907)
1984: Karl Rahner, katolika teologo, posedanto de 15 honoraj doktorecoj (n. 1904)
1990: Imre Mikes, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1900)
1997: Tadeusz Żenczykowski, pola juristo kaj publicisto, laboranto de la Buroo de Informado kaj Propagando ĉe Pola Enlanda Armeo, vicdirektoro de pola sekcio de Radio Libera Eŭropo, kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo (m. 1907)
2002: Elizabeth Bowes-Lyon, reĝino de Unuiĝinta Reĝlando, damo de Ordeno de la Ĝartero (n. 1900)
2003: István Stössel, rumania hungara kuracisto kaj profesoro (n. 1926)
2005: Emil Dimitrov, bulgara kantisto kaj komponisto, kies kanto Moja strana, moja Balgarija iĝis neoficiala himno de Bulgario (n. 1940)
2006: József Balogh, rumania hungara redaktoro, tradukisto (n. 1931)
2011: Ljudmila Gurĉenko, soveta kaj rusa filma kaj teatra aktorino kaj kantistino (n. 1935)
2012: Szilárd Sziklavári, rumania hungara operkantisto, memmortiginto (n. 1980)
2014: Henadz Buraŭkin, belorusa poeto, verkisto kaj ŝtata aganto (n. 1936)
2015: Ingrid van Houten-Groeneveld, nederlanda astronomino, kunmalkovrinta pere de Schmidt-teleskopo 4621 asteroidojn (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio:
Johano Klimako, patro de la Eklezio kaj de hezikasmo, ermito kaj mistikulo
Amadeo la 9-a de Savojo, princo
Trinidado kaj Tobago - Tago de Baptistoj
Tagoj de semajno |
La 30-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.