Veľká nad Ipľom
Veľká nad Ipľom, hungare Vilke estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
ISO
Veľká nad Ipľom | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Lučenec | ||
Poŝtkodo | 985 32 | ||
Aŭtokodo | LC | ||
Telefona antaŭkodo | ++421-47-.... | ||
Retpaĝaro | www.velkanadiplom.sk [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 927 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°16′00″N 19°37′00″O / 48.266667°N, 19.616667°O / 48.266667; 19.616667 (Veľká nad Ipľom)Koordinatoj: 48°16′00″N 19°37′00″O / 48.266667°N, 19.616667°O / 48.266667; 19.616667 (Veľká nad Ipľom) | ||
Alto | 169 m s.m.Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 24 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
i1 | |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veľká nad Ipľom [+] | |||
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Eksteraj ligiloj
5 Fontoj
Geografio |
Veľká nad Ipľom situas laŭ dekstra bordo de Ipeľ (kiu estas ankaŭ la hungara landlimo, kontraŭe Ipolytarnóc troviĝas), laŭ flankovojoj. Lučenec troviĝas je 8 km-oj.
Historio |
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1238 en formo "Vilika". Inter 1554-1593 la vilaĝanoj pagis imposton al la Osmana Imperio, poste ĝi senhomiĝis. La rehomiĝo okazis proksimume en 1680. En 1715 oni komputis tie 4 slovakajn kaj unu hungaran familiojn, post 5 jaroj 5 hungarajn familiojn. En 1730 incendio okazis. En 1828 loĝis tie 793 vilaĝanoj en 107 domoj. En 1831 pro ĥolero mortis 150 da vilaĝanoj. En 1841 uzino pri sukero ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vilke 1029 homoj, (905 hungaroj, 112 slovakoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 1924 kazerno kaj doganejo konstruiĝis en Veľká nad Ipľom. Inter 1938-1945 Vilke rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1945 la germanoj eksplodis la ponton. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1973-1990 Veľká nad Ipľom apartenis al Trenč. Ekde 1993 ili apartenas al Slovakio. En 2001 vivis en Veľká nad Ipľom 908 homoj, (463 hungaroj, 408 slovakoj). Por la hungaraj infanoj bazlernejo funkcias.
Vidindaĵoj |
- romkatolika malfrubaroka preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1762, en 1896 trakonstruiĝis
- nobeldomo de familio Forgách [forgAĉ] el la 19-a jarcento, ekde 1955 vilaĝdomo (administrejo)
Eksteraj ligiloj |
- Veľká nad Ipľom sur mapo de Slovakio
Fontoj |
- Hungara Vikipedio
|