Spišská Nová Ves




Koordinatoj: 48°56′39″N 20°33′39″E  /  48.94417°N, 20.56083°O / 48.94417; 20.56083 (Spišská Nová Ves)




































































































Spišská Nová Ves

hungare: Igló, germane: Zipser Neuendorf
urbo

Spisska nova ves...reduta.jpg

Reduto en Spišská Nová Ves





Coa Slovakia Town Igló.svg

Blazono



Oficiala nomo: Spišská Nová Ves

Ŝtato

Slovakio Slovakio
Regiono

Regiono Košice
Distrikto

Distrikto Spišská Nová Ves
Historia regiono

Supra Hungarujo

Parto de

Spiŝo
Urbaj partoj


Memorindaĵo

Reduto
Riveroj



Situo
Spišská Nová Ves
 - alteco
430 m s. m.
 - koordinatoj

48°56′39″N 20°33′39″E  /  48.94417°N, 20.56083°O / 48.94417; 20.56083 (Spišská Nová Ves)

Areo
66,671 km² (6 667,1 ha)

Loĝantaro
38 257 (31.12.2007)
Denseco

573,82 loĝ./km²

Unua skribmencio

1268

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
052 01
Telefona antaŭkodo
+421-53




Situo enkadre de Slovakio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Slovakio





Situo enkadre de Regiono Košice

ButtonRed.svg



Situo enkadre de Regiono Košice



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Spišská Nová Ves

Retpaĝo: www.spisskanovaves.eu


Portal.svgPortalo pri Slovakio

Spišská Nová Ves (hungare Igló germane Zipser Neudorf pole Spiska Nowa Wieś) estas urbo en Slovakio. Ĝi situas en valo de Hornád, proksime troviĝas Levoča.




Panoramo de Spišská Nová Ves




Historia strato de Spišská Nová Ves




Muzeo de Spišská Nová Ves




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Alianco de minurboj en Supra Hungarujo


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Famuloj


  • 5 Esperanto


    • 5.1 Esperantistoj




  • 6 Ĝemelurboj





Historio |


La unua mencio pri la komunumo okazis en 1268 en latina formo Villa Nova, en 1279 en hungara formo Igloszásza. Laŭ la dokumentoj oni setligis tien ministajn saksojn el urbeto Iglau. Ili minis ferojn kaj kuprojn. La loko iĝis kampurbo kaj minurbo, kie disvolviĝis ankaŭ la industrio. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando, la reaĉeto okazis en 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):



























Duránd Felka Gnézda Igló
Leibic Ólubló Mateóc
Ménhárd
Nagyőr Podolin Poprád
Ruszkin
Szepesbéla Szepesolaszi Szepesszombat
Szepesváralja


























Tvarožná Veľká Hniezdne Spišská Nová Ves
Ľubica Stará Ľubovňa Matejovce
Vrbov
Strážky Podolínec Poprad
Ruskinovce
Spišská Belá Spišské Vlachy Spišská Sobota
Spišské Podhradie

En 1441 tertremo okazis. Inter 1772-1876 la urbo estis centro de ekspola regiono. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Spišská Nová Ves-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Trenčín-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 10 525 da homoj (5103 slovakoj, 3494 hungaroj kaj 1786 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo estis distriktejo de Igló (havanta la rangon konsilantrajta urbo) en Szepes (reĝa departemento), poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.


La hungara armeo en 1939 bombatakis la urbon, 13 da homoj mortis.



Alianco de minurboj en Supra Hungarujo |


Unue hungare, poste laŭ nuna slovaka formo:















Gölnicbánya Igló Jászó
Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya














Gelnica Spišská Nová Ves Jasov
Rožňava
Rudabánya Smolník (distrikto Gelnica) Telkibánya


Vidindaĵoj |



  • gotika katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de (Virga) Maria el la 14-a j.c.

  • copfa luterana preĝejo el 1796

  • klasikisma urbodomo el 1779

  • centra domego de ekspolaj urboj el 1777, nun muzeo


  • teatro el 1902



Famuloj |




  • Tivadar Csontváry Kosztka, hungara pentristo en la urbo estis apotekisto en 1874

  • en la urbo naskiĝis:

    • hungara aktorino kaj operokantisto Lili Neményi

    • hungara biologo Aladár Scherffel

    • hungaria germana juristo Károly György Rumy

    • hungara ĉefkuracisto János Maleter

    • hungara grafikisto Viktor Olgyai

    • hungara inĝeniero kaj hidrogeologo Pál Mazalán

    • hungara internofasonisto László Hornicsek

    • hungara János Bókay (kuracisto, 1822)

    • hungara pentristo kaj inĝeniero Sámuel Lányi

    • hungara komponisto Károly Thern

    • hungara violonisto Ede Zathureczky





Esperanto |


Okaze de la Cseh-kursfino aranĝis la ĉi-tiea Katolika Esperanto-Rondo sabate la 17-a de junio 1933 en la salono de Bialdyga amuzan vesperon, al kiu estis invitataj ĉiuj esperantistoj de l' ĉirkaŭaĵo. Oni vidis gesamideanojn el Nowy Bytom, Hajduki kaj Świętochłowice. Ĝojege salutis s-ro Gajda pli ol ducent partoprenintojn. Post la komuna kanto de esperantista himno sekvis prologo deklamita de juna fraŭlino Leśniczanka, kaj verkita de ano de Katolika Esperanto-Rondo. Nun sekvis la festprelego. La preleginto parolis pri la graveco de publikaj festoj esperantistaj. Post tio alternis en multkolora vico kantoj, deklamoj kaj muzikaĵoj de kursanoj. Multe plibeligis la vesperon Erwin Nowak. Aparte oni devas mencii dancojn de papilioj kaj buboj, kiuj estis ekzercitaj de instuistino f-ino Robaczyńska. Disdonante la atestojn. dankis la Cseh-instruistino s-ino Klara Borzykowska al la estraro de Katolika Esperanto-Rondo kaj al la gekursanoj por ilia senekzempla fervoreco. Por fini la oficialan parton, oni kantis la esperantigitan polan himnon nacian „Di', kiu nian...”.



Esperantistoj |



  • Klara Borzykowska;


Ĝemelurboj |




  • Flag of the United States.svg Youngstown, Ohio, Usono


  • Flag of Brazil.svg Joinville, Brazilio


  • Flago-de-Francio.svg L'Aigle, Francio


  • Flago-de-Polio.svg Grójec, Polio


  • Flag of Slovakia.svg Nitra, Slovakio


  • Flag of the Czech Republic.svg Havlickuv Brod, Ĉeĥio


  • Flag of Hungary.svg Kisújszállás, Hungario


  • Flag of Greece.svg Preveza, Grekio


  • Flago-de-Germanio.svg Alsfeld, Germanio


  • Flago-de-Germanio.svg Clausthal-Zellerfeld, Germanio





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár